Okulo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Sharbat Gula, mondfama pro siaj akraj okuloj
Sharbat Gula, mondfama pro siaj akraj okuloj
Por la termino pri pec-formacio en la tabulludo Goo, vidu Okulo (Goo).

Okulo estas percepta organo kiu utiligas lumon por imagi bildon de la ĉirkaŭaĵo.

La diversaj besto-specioj havas diversspecajn okulojn. Ekzistas apartaj lumsentemaj ĉeloj (ne veraj okuloj ĉar ili ne formas bildon) kaj iom pli disvolvitaj facetokuloj de insektoj kaj pli komplikaj okuloj kun optika lenso.

[redaktu] Homa okulo

La homa okulo estas organo kiu konsistas el la okulglobo. Krome estas akcesoraj aparatoj servantaj por movi la okulglobon (4 rektaj kaj 2 oblikvaj muskoloj por ĉiu okulo), kaj por ĝin protekti kontraŭ la eksteraj agantoj: la palpebro la larmoglandoj kaj larmotubetoj, la skleroto, fibreca, netravidebla, blanka membrano, kiu konsistigas la ŝelon de la okulglobo, kaj estas, en sia antaŭa parto, en kontinueco kun la korneo, travidebla, refrakta membrano.

En la okulglobo estas la retino estas la plej interna el la tri okulaj membranoj, sur kiu formiĝas la bildoj, la dioptra aparato (organo de la refrakto), kiu kondukas kaj kondensas la lumradiojn sur la retinan surfacon, konsistanta el refraktaj medioj de la okulo (korneo, antaŭkamero, pupilo, kristalinolenso kaj vitreo), kaj muskolo nomita ciliaro, situanta ĉirkaŭ la kristalino, kaj servanta al la akomodiĝo, kaj la iriso, ronda, kontrahebla membrano, kun centra truo, la pupilo, por enlasi la lumradiojn, kiu limigas la kvanton da lumo atinganta la fundon de la okulo.



Estas ses okulmuskoloj.

Dosiero:Okulo.jpg

Vidu ankaŭ optiko, optika iluzio

[redaktu] La okulaj malsanoj

Ĝi povus atingi ĉiujn partojn.

La Degenereco Makula Ligita al la Aĝo. Tiu malsano estas la unua kialo de malbonvido en la riĉaj landoj. Artifike, ghi komencas post la 55-a jaro. La vidakro malaltiĝas sed la paciento neniam iĝas blinda, ĉar, ĉiam, ili povas vidi per la nemakula retino. 2 genroj estas : la "humida" (50%) kaj la "seka" (50%). La "humida" devenas de la apareco de novaj vasculoj sub la makula retina. Kelkfoje, estas eble provi terapi per lazero (argono) kiu bruligas la vasculojn. La "seka" devenas de atrofio de la makula retino. Nun, la sola terapio estas vitaminoj, donitaj buŝe.

Ĉi tiu artikolo pri "Okulo" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


[redaktu] Ekstera ligilo

• János SÁRKÖZI: FOTOGRAFIO: La fenomeno de ruĝaj okuloj el Monato (2005/01, p.20)
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Okulo sub la gloso Category:Eyes