Katarakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la malsaniĝo de kristalino, la katarakto. Por informoj pri la samnoma katarakto, vidu la artikolon akvofalo.
Katarakto en homa okulo

Katarakto estas maldiafaniĝo de la okullenso aŭ kristalino, kaŭzanta kirurgie kuraceblan blindiĝon.

Komence la vidkapablo malboniĝas, la malsanulo vidas kvazaŭ tra vualo aŭ duoblajn objektojn. La plej grava stadio povas esti la tuta nevido de objektoj.

La malsano povas estis denaska (virusa infektiĝo dum la gravedo aŭ kaŭzo de rentgen-radiado), genetike heredita, aŭ akirita pro vundiĝo, rentgena radiado, kemiaj fiefikoj, malsanoj (diabeto, tetanio).

Historio[redakti | redakti fonton]

Katarakto signifas ankaŭ kaskadegon (kiel tiu de Niagaro). Ĝi venas el la greka lingvo. Laŭ la teorio de la kvar likvaĵoj fluas likvaĵoj malantaŭ de la pupilo, tiel ekas la nomo. Laŭ la teorio de la kvar likvaĵoj estas la organismo sana, se la kvar likvaĵoj (sango, flava galo, mucilago, nigra galo) ekvilibras.

La katarakto estas operaciita antaŭ la kristaneco. Oni trovis operaciilojn el la antikva Babilono.

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa simptomo estas la malrapida, sendolora malgajno de la vidado. La akreco de la vidado malkreskas, la lumsentemo kreskas, ĉar en la lenso ekas obskuraj flekoj. La malsanulo ne vidas la malgrandajn kontrastojn, kaj li vidas, kiel trans nubo aŭ malpura okulvitro. Li vidas double ankaŭ per unu okulo. Ĉirkaŭ la lumiloj ekas halooj. La adaptado la la lumo kaj mallumo malrapidas, kaj la vidado de la spaco malbonigas. Komence la hipermetropuloj vidas pli bone proksime, ĉar la lenso dikigas kaj densigas. Sed tiu ne daŭras longe: la vidado malbonigas komence malproksime, poste kaj proksime. La obskuroj malbonigas la akrecon en ĉiu distanco.


Tipoj[redakti | redakti fonton]

La katarakto estas malsano de la maljunuloj. Ĝi frekvencigas post de la 60a vivjaro. Tiu estas la senilis cataracta. La katarakto povas esti primara aŭ sekundara.

La primaraj kataraktoj estas:

  • denaska katarakto, kiu estas genetika
  • maljunula katarakto

La sekundaran kataraktojn okazas sanigiloj, malsanoj, aŭ traŭmatoj.

Laŭ ĝia loko povas esti:

  • Cataracta corticalis: komence la obskuroj ekas en la bordo de la lenso. Ĝin okazas vezikoj plenaj kun fluaĵo. La 50% de la maljunulaj kataraktoj komencas tiel.
  • Cataracta subcapsularis posterior: ĝi ekas, kaj fortigas rapide. Ĝi ekas rapide perturbon de la vidado, precipe proksime. La 20% de la maljunulaj kataraktoj estas tia.
  • Cataracta nuclearis: ĝi malrapide fortigas. Se la malsanulo estas hipermetropa, li povas komence bone vidi ankaŭ sen okulvitro.[1]

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La katarakto estas precipe la malsano de la maljunuloj, kiu severigas dum monatoj aŭ jaroj. La denaska katarakto estas rara 1%. En Afriko multa infanoj havas tiun malsanon pro la malsatego.

Oni nune ne scias sendube, kiu okazas katarakton. Ĝin povas okazi ĉiu, kiu damaĝas aŭ traumatigas la okulon. Tiel:

En tiu fakoj, kiuj laboras kun varmegaj substancoj, estas la katarakto faka.

La kaŭzoj de la denaska katarakto povas esti:

Oni devas la bebon frue operaciigi, ĉar frue eblas preventi la strabismon.

Normale la okullenso estas travidebla, ĉar ĝi estas el hidrofobaj fibroj. Se ekas katarakto, ili aligas akvon. La jona ekvilibro perdas, sekve la okullenso obskuras. La katarakto meme ne povas fari la malsanulon tute blinda, sed kune kun la glaŭkomo aŭ inflamo de okulo povas blindigi lin. Komence ĝi povas helpi la vidadon, ĉar ĝi kreskas la dioptrion de la okullenso, sed la matura katarakto tre malhelpas vidi. La progreso dependas de la persono, kaj de la kaŭzoj.

Kuracado[redakti | redakti fonton]

En tiuj landoj, en kiuj la popolo ne povas pagi por la operacio, ĝi estas unu el la plej gravaj kaŭzoj de la blindeco. En la evoluinta mondo oni fortigas la maturan lenson mikrokirurgie per ultrasono. La tradiciaj intraokulaj lensoj ne povas akomodiĝi. Aliaj tradiciaj metodoj estas la multifokalaj lensoj, aŭ la monovido: unu okulo estas korektita proksime, la alia malproksime. Ekde 2000 oni faras akomodantajn intraokulajn lensojn. La malsanulo devas decidi antaŭ la operacio. La dioptrio de iuj lensoj estas adapteblaj per UV postoperacie. Tiu operacio estas rutina.

La kuracisto operacias kun loka anestezo. Li donas la injekcion tre proksime de la okulo. Tiu ankaŭ paralizigas la okulmovigantajn muskolojn. Li anestezas totale, se la okuloj moviĝas senvole, la malsanulo havas unu vidantan okulon, psika perturbo aligas al la katarakto, aŭ se la malsanulo tiel volas. Operante ambaŭ okulojn oni operacias la duan okulon post 4 semajnoj por eviti la anisometropion, aŭ por ke la rezulto estu tia, kia la malsanulo volas. En iuj kazoj oni devas atendi nur iujn tagojn. Poste oni donas okulguton enhavante antibiotikojn kaj kontraŭinflamilojn por eviti infektojn.

La operacio estas sekura, ĝi rare havas komplikaĵojn. Tiuj estas la infektoj de la okulglobo, la traŭmoj de la okulo malantaŭ de la lenso, kaj la antaŭfalado de la vitrea korpo. Tiuj malkreskas la akrecon de la vidado. La novaj teĥnikoj kaj lensoj maloftis la komplikaĵojn de 50% al 4%. Ili povas esti ĉesigita per uzo de lasero.

Evitado[redakti | redakti fonton]

Laŭ esploroj iuj uzitaj okulgutoj ne estas efikaj por eviti la katarakton. Laŭ la usona AREDS iuj vitaminoj kaj antioksidantoj malhelpas la progreson de la katarakton, sed ne reversigas ĝin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johannes Patzelt. Augenheilkunde München 2005 ISBN 3-437-42126-3, Seite 53
  2. Roche Lexikon Medizin, Urban & Fischer bei Elsevier, 2003, ISBN 978-3-437-15150-7

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]