Glaŭkomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Glaŭkomo estas okula malsano, karakterizita per rapida aŭ nerapida pliiĝo de la intraokula premo, akompanata de diversaj perturboj indikantaj suferon de la okulo. Ĝi ofte kaŭzas blindiĝon. Ĝia nomo venas el la greka lingvo, Hipokrato nomis tiel la malsanon (el la vorto γλαυκός = 'blua, verda').

Unue Aulus Cornelius Celsus distingis la glaŭkomon kaj la katarakton. Ĝis la 18a jarcento oni konis malpli la glaŭkomon, sed poste la scioj kreskas pli kaj pli rapide.

La glaŭkomo estas kuna nomo de plu malsanoj. Tiuj malsanoj damaĝas la vidan nervon, kiu plusendas la informadon al la cerbo, kaj faras la vidadon ebla.

La kaŭzo de la malsano estas la maleblo aŭ malrapideco de elfluo de enokula akvo. Iu malhelpas la elfluon; tiu kreskas la premon en la okulo, kiu damaĝas la vidan nervon, kaj la vidadon.

La tipoj de la glaŭkomo:

  • akutan glaŭkomon karakterizas granda doloro, malbonfarto, larĝa pupilo, malmoleco de la okulglobo, malpliiĝo de vidkapablo.
  • kronika glaŭkomo
  • sekundara glaŭkomo aperas kun aliaj malsanoj (inflamo, tumoro ktp.)

Ĝi povas estis genetike heredita, recesive aŭ dominante.

Tiu malsano difiniĝas per sia malrapida, progresa detruo de la optika nervo, precize ĉe ĝia enirloko en la okulo, kaj tio finfine kaŭzas blindecon. Tiun detruon kaŭzas eksceso de la okula premo, sen ia ajn simptomo.

Glaŭkomo do estas grava malsano, pri kiu la malsanulo ne konscias, kaj ke nur oftalmologa kuracisto povas eltrovi kaj diagnozi, per ekzameno de la optika nervo, je la fundo de la okulo, kaj per mezuro de la enokula premo; ĉar glaŭkomo donas neniun vidoperdon, antaŭ la optika papilo -t.e. de la «elektra konektilo» de la optika nervo- estas neinversigeble detruita je 90%. Ekde tiam, ekaperas blindaj zonoj sur la vidokampo de ĉiu okulo, kiuj ne estas samaj dekstre kaj maldekstre: oni tion ne konscias nur fine de la malsano, alterne fermante la dekstran aŭ maldekstran okulon.

Ofteco[redakti | redakti fonton]

La kronika glaŭkomo estas ofta, insida, kaj maligna, kiu povas trafi samaĝe kiel presbiopeco. En la mondo la 2% de la pli ol 40 jaraj havas glaŭkomon. Kun la plialtigo ankaŭ la ofteco de la malsano kreskas; la 10% de 70 jaraj malsanigis je glaŭkomo. Tiel ĝi estas tiel ofta kiel alta sangopremo. La riskon pligrandigas, ke en la familio estis glaŭkomo, aŭ grava miopo, traŭmo kaj operado de la okulo, diabeto, alta sangopremo kaj aliaj vaskulaj malsanoj, aŭ steroidoj.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

La enokula akvo igas en la radia korpo, kaj ĉi cirkulas flanke de la iriso al la antaŭo de la okulo, el kiu ĝi fluas al la angulo de la okulo, el kiu ĝi fluas el la okulo. Se ĝi ne povas elflui, la premo en la okulo pligrandas. La meza statistika valoro de la okula premo estas de 10 al 20 unuoj (milimetroj da hidrargo). Tiu okula hiperpremo estas kaŭzita de ia malpuriĝo de la natura okula filtrilo, el kiu daŭre elfluas la akva humoro.

La primara glaŭkomo kun malfermita angulo malsanigas ambaŭ okulojn. Ĝi estas longe sensimptoma, aŭ nur la pligrandigita premo estas malcerte sentebla. Ofte oni ne rekonas ĝin, ĝis kiam ne igas grandaj blindaj flekoj. Oni kuracas ĝin per okulgutoj. La 90% de la glaŭkomoj estas tiaj.

La primara glaŭkomo kun malfermita angulo fermas la vojon de la enokula akvo per eritrocitoj, pigmenta polvo aŭ inflamaj celoj. La 2-4% de la glaŭkomoj estas tiaj.

En la primara glaŭkomo kun fermita angulo la radiko de angulo fermas la vojon de la enokula akvo. Ĝi ekas en la glaŭkoma sturmo, kaj grave kaj rapide malbonigas la vidadon de unu okulo. La malsanulo devas esti kuracite en unu tago, ĉar tiu okulo povas blindiĝi. La okulo estas ruĝa, tre malmola kaj ĝia pupilo ovala. Ĝi kaj la fronto doloras. Ĉirkaŭ la lumoj ekas ĉelarkoj.

La sekondara glaŭkomo kun fermita angulo fermas la vojon de la enokula akvo per cikatroj, enkreskaĵoj, novaj angioj.

Kuracado[redakti | redakti fonton]

Oni povas kuracigi la glaŭkomon per kuraciloj aŭ nove per operacio. Oni operas nur tiujn malsanulojn, kiuj estas alergiaj al la kuraciloj, la kuraciloj helpas malmulte, aŭ la malsanulo ne kunlaboras kun la kuracisto. La operacioj helpas elflui la enokulan akvon, aŭ malgrandas ĝian produktadon. Multaj kuraciloj estas por la glaŭkomo; oni povas uzi okulgutojn, tabletojn aŭ intravenajn kuracilojn.

Respondeco de la persona kuracisto[redakti | redakti fonton]

La kuracado de la glaŭkomo estas la tasko de oftomatalogisto, tamen devas la personaj kuracistoj plej frue rekoni ĝin. Li devas atenti liaj plej endanĝeritaj klientojn, la severaj miopajnhipermetropiajn ulojn, la diabetikulojn, aŭ klientojn kun glaŭkomo en la familio. Ankaŭ la ruĝa okulo aŭ la alta sangopremo kaj la daŭra steroida terapio danĝeras per glaŭkomo. Oni ne povas reviviĝi la mortintajn nervojn, do nur la frue rekonita glaŭkomo povas esti bone kuracigita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]