Miopio
Miopio aŭ miopeco (latine myopia) estas okulmalsano. Ĉe miopeco la okulo estas plej ofte iom pli longa ol normale. Tial en stato de neakomodo, la lumradioj konverĝas antaŭ la retino, estigante konfuzan bildon. Gi estas malofte denaska, sed la heredeco povas influi ĝin. Ĝi aperas ordinare en frua aĝo, kiam dum la kreskado oni tro- aŭ misuzas la okulojn por vidi proksime, kaj dependas de la ĝenerala sanstato kaj fortikeco de la individuo. La miopulo havas nenormale mallongvidan kapablon, kaj ne povas klare distingi malproksimajn objektojn; la proksimajn li klare distingas. Simpla miopeco ne estas grava; sed evoluanta, kreskanta miopeco ofte estigas diversajn retinajn, koroidajn kaj vitreajn komplikaĵojn, kiuj povas grave endanĝerigi la vidkapablon. Ĝenerale oni rekomendas uzadon de okulvitroj por korekti ĝin.
.