Presbiopeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Presbiopeco estas okula fenomeno, kiun oni povas rigardi kiel natura procedo, aŭ kiel malsano. Ĝi estas natura procedo, ĉar kiel maljunecomenopaŭzo okazas al ĉiuj individuoj normalaj en certa aĝo, sed, kiel malsano, ĉar ĝi malbonigas vidkapablon kaj estas atenuebla de kuracisto. Presbiopeco estas iom-post-ioma perdo de okula akomodeco, t.e., la elasteco de kapablo teni fokuson. Ĉe iuj, la presbiopeco aperas pli frue, ekde la 40-a jaraĝo; male, aliulojn ĝi trafos ĉirkaŭ la 50-a jaraĝo. Praktike, la proksima vido iĝas malfacila, kaj poste neebla. Presbiopeco koincidas kun la apero de kronika glaŭkomo, sen kaŭza ligo inter tiuj du fenomenoj. Oni malpligravigis ĝin per uzo de okulvitrojlensoj.