Mongola faldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Epikanto
klaso de anatomia unuo • malsano
latine epicanthus
vdr

Mongola faldoepikanto estas haŭta faldo de supra palpebro kiu kovras la internan angulon (Canthus medialis) de la okulo. Tamen, vario okazas en la naturo de tiu trajto kaj la posedo de "partaj epikantaj faldoj" aŭ "etaj epikantaj faldoj" estas notita en la koncerna literaturo. Diversaj faktoroj influas ĉu epikantaj faldoj formiĝas, inkluzive de deveno, aĝo, kaj iuj malsanoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Epicanthus signifas "super la canthus", kie epi-canthus estas la latinigita formo de la malnovgreka ἐπί κανθός: "angulo de la okulo".