Vikipedio:Polurado
El Vikipedio
| Aŭtora portalo |
|---|
La Polurado-paĝo estas loko kie artikoloj kun problemoj povas esti listigataj kaj diskutataj. Iu ajn uzanto povas listi aŭ ripari artikolojn ĉi tie.
Se vi estas ĉi tie ĉar vi trovis artikolon kiu meritas flegadon, kuraĝe redaktu la paĝon mem por ripari la problemon. Se pro ia kialo ne eblas aŭ vi ne povas ripari la problemojn, vi povas peti helpon de aliaj vikipediistoj ĉi tie.
[redakti] Kiel marki artikolon por polurado
- Marku la artikolo per la ŝablono {{polurinda}}.
- Aldonu priskriban mesaĝon al la diskutopaĝo de la artikolo aŭ sube en la sekcio #Polurindaj artikoloj.
[redakti] Arkivo de fintraktitaj problemoj
[redakti] Polurindaj artikoloj
[redakti] 2007 TU24
Polurado necesa fare de persono sperta pri ŝablonoj kaj vikisintakso. --PaulP@diskkont 15:34, 9. Jun 2009 (UTC)
[redakti] Pomme de Terre
La artikolo estas parte polurinda, precipe en la ĉapitroj, kiuj enhavas _ ĉirkaŭ iuj ligiloj. Mi havas la impreson, ke iu kreis ĝin per helpo de aŭtzomata tradukilo. Tiajn ilojn ni evitu estonte. Kore --Tlustulimu 12:17, 7. Jun 2009 (UTC)
[redakti] Helpo:Libroj
Tiu artikolo bezonas fortan poluradon, sed ĉu tio havas sencon? Tiu servo ja ne ekzistas por Esperanto. Ĉu grandparte forkomenti la tekston? --PaulP@diskkont 17:26, 26. Maj 2009 (UTC)
[redakti] Acido
Lingve, stile kaj enhave kontrolenda de persono, kiu konas kemion. --PaulP@diskkont 19:55, 22. Maj 2009 (UTC)
[redakti] Alban Berg
Artikolo laŭdinde kaj kuraĝe verkita aŭ tradukita, sed laŭ gramatiko, kiu ne kongruas kun la esperanta. Multon mi ne vere komprenas. Kiu komprenas, eble povas poluri. – Umberto 21:14, 12. Maj 2009 (UTC)
[redakti] Joniga fona radiado
Sendube grava artikol, sed evidente maŝine tradukita. Dum unua trarigardo mi trovis (kaj espereble plibonigis) multe da korektindaĵoj, sed sendube mi pretervidis eĉ pli.
[redakti] Brazila afero Caps
Anonimulo skribis artikolon pri brazila afero CAPS, mi klopodis ŝanĝi kelkajn vortojn kaj aldoni eksteran ligilon. Sed mi ne scias la portugalan (ekz. la traduko "nukleoj" certe malĝustas, sed mi ne scias, kion la skribinto volis diri per "nukleo") Ankaŭ mankas eksteraj ligiloj kaj fontoj en la portugala versio. Kelkajn frazojn mi simple ne komprenas. Ĉu eble ia bonvolemulo povus kontroli miajn ŝanĝojn kaj esperantigi kelkajn esprimojn ? Dankon, Punktor 18:12, 19. Apr 2009 (UTC)
[redakti] Sintakso
La dua alineo, aldonita de anonimulo, bezonas iom da sintaksa polurado ... --PaulP - Disk. 20:25, 14. Apr 2009 (UTC)
[redakti] Gamo-radia krevo
Supozeble la artikolo estis maŝine tradukita el la angla. Ĝi certe estas interesa, sed havas multe da gramatikaj eraroj, falsaj amikoj kaj aliaj ecoj, kiuj igas ĝin malfacile komprenebla kaj malbona ekzemplo por aliaj aŭtoroj. – Umberto 19:48, 9. Apr 2009 (UTC)
[redakti] Espero Kristana
Mi forigis lingvajn erarojn, sed restas apenaŭ kompreneblaj frazoj. --PaulP - Disk. 19:12, 30. Mar 2009 (UTC)
[redakti] Hipokriteco
Mi forkomentis la erarplenajn partojn, ĝis kiam la aŭtoro aŭ alia vikipediisto havas la tempon por poluri ilin. --PaulP - Disk. 12:45, 28. Mar 2009 (UTC)
[redakti] Trombono
La gramatiko foje estas tiom nekutima, ke mi kiel muzika nefakulo ne komprenas la frazojn. La frazo "Ĝis ĉirkau la 18-a jarcento la trombono nomiĝis ... sakbuto esperante" estas iom stranga, ĉar en la 18-a jarcento ne ekzistis Esperanto. – Umberto 22:31, 5. Mar 2009 (UTC)
[redakti] Poŝta Muzeo en Balatonszemes
La unua frazo ("plej vizitinda", antaŭe eĉ "plej vizitenda") ne estas tre enciklopedieca, precipe pri loko, kiu ne ŝajnas havi alilingvan artikolon. Umberto 21:41, 20. Feb 2009 (UTC) Jam estas alilingva artikolo, La Esperanta versio estas pli ol 1000 bitokoj, estas pli, ol ĝermo.. --Crosstor 08:56, 30. Okt 2009 (UTC)
[redakti] Hsiungnoj
Mankas taŭgaj kategorioj, intervikiaj ligiloj kaj bona priskribo de la koncernita temo. Mi sensukcese provis retrovi la kongruan artikolon en la angla aŭ la franca. Thomas Guibal 04:48, 18. Feb 2009 (UTC)
[redakti] Listo de eksaj ŝtatoj en Eŭropo
La listo havas multegajn ruĝajn ligilojn. Multaj el la celataj artikoloj ja ekzistas, sed la listo enhavas aliajn (ofte fuŝajn) nomojn ol la ekzistantaj artikoloj. Moldur 21:52, 6. Feb 2009 (UTC)
[redakti] Ariano Suassuna
Saluton. Mi pensas, ke la artikolo Ariano Suassuna estas polrinda, ĉar ĝi ne estas enciklopedie formulita kaj formatita. Kore --Tlustulimu 14:54, 6. Feb 2009 (UTC)
[redakti] Ŝtopskatoloj por kemiindustrio
Leginte tion, oni nur povas pensi, ke ĝi polurindas. Krome la titolo iom strangas. Kore --Tlustulimu 13:30, 6. Jan 2009 (UTC)
[redakti] Antikva Armenio
Stranga paĝeto. Ĉu forigi tute? Moldur 14:22, 6. Dec 2008 (UTC)
[redakti] FidoNet
Spertulo pri Fidonet bv. rigardi tion. Estas al mi eĉ nekompreblaj frazoj en ĝi. PaulP
[redakti] Konstitucio de Irano
Thomas Guibal 16:50, 13. Sep 2008 (UTC)
[redakti] Malta lingvo
La lastaj aldonoj de vikipediisto Bennigauci al la artikolo Malta lingvo estas tre malfacile kompreneblaj. Do la artikolo devas esti polurata lingve kaj stile. Kore --Tlustulimu 18:03, 20. Aŭg 2008 (UTC)
- Eble povas helpi al ni, ke li aldonis laŭ la angla artikolo en:Maltese language#Future. Kore --Tlustulimu 18:16, 20. Aŭg 2008 (UTC)
[redakti] Ĉesa
La informkesto en la artikolo Ĉesa enhavas parte hispanajn vortojn anstataŭ esperantajn. Krome ĝi ne estas kreita per ŝablono. Ĉu uzeblas la ŝablono {{Informkesto lingvo}} anstataŭe? Kore --Tlustulimu 21:42, 12. Aŭg 2008 (UTC)
- Mi ĵus enmetis informkeston anstataŭ enlasi la fuŝan tabelon. Sed tamen la artikolo meritas iom pli da teksto. Kore --Tlustulimu 15:17, 9. Sep 2008 (UTC)
[redakti] Ansotana
La informkesto en la artikolo Ansotana enhavas parte hispanajn vortojn anstataŭ esperantajn. Krome ĝi ne estas kreita per ŝablono. Ĉu uzeblas la ŝablono {{Informkesto lingvo}} anstataŭe? Kore --Tlustulimu 21:42, 12. Aŭg 2008 (UTC)
- Mi ĵus emetis informkeston anstataŭ enlasi la fuŝan tabelon. Sed tamen la artikolo meritas iom pli da teksto. Kore --Tlustulimu 15:14, 9. Sep 2008 (UTC)
[redakti] Aisina
La informkesto en la artikolo Aisina enhavas parte hispanajn vortojn anstataŭ esperantajn. Krome ĝi ne estas kreita per ŝablono. Ĉu uzeblas la ŝablono {{Informkesto lingvo}} anstataŭe? Kore --Tlustulimu 21:42, 12. Aŭg 2008 (UTC)
- La artikolo jam enhavas tradukitan version de informkesto. Sed tamen ĝi meritas iom pli da teksto. Kore --Tlustulimu 15:11, 9. Sep 2008 (UTC)
[redakti] Aragvesina dialekto
La informkesto en la artikolo Aragvesina dialekto enhavas parte hispanajn vortojn anstataŭ esperantajn. Krome ĝi ne estas kreita per ŝablono. Ĉu uzeblas la ŝablono {{Informkesto lingvo}} anstataŭe? Kore --Tlustulimu 21:42, 12. Aŭg 2008 (UTC)
- Mi ĵus anstataŭigis la fuŝan tabelon per informkesto. Sed tamen la artikolo meritas iom pli da teksto. Kore --Tlustulimu 15:21, 9. Sep 2008 (UTC)
[redakti] Semontana
La informkesto en la artikolo Semontana enhavas parte hispanajn vortojn anstataŭ esperantajn. Krome ĝi ne estas kreita per ŝablono. Ĉu uzeblas la ŝablono {{Informkesto lingvo}} anstataŭe? Kore --Tlustulimu 22:01, 12. Aŭg 2008 (UTC)
- La artikolo jam enhavas informkeston, sed tamen ĝi meritas iom pli da teksto. Kore --Tlustulimu 15:22, 9. Sep 2008 (UTC)
[redakti] Konspiro-teorioj pri la 11-a de septembro 2001
Ĝenerale bone redaktita artikolo, tamen :
- mankas enkonduko
- ĝenerala pri kio estas la "11-a de septembro 2001",
- aparta al ĉiu sekcio (pri kio temas parolante pri "Pensilvanio", "Pentagono", ...)
- kio estas la konspiro-teorio
- kiel la artikolo disputas argumentojn kaj kontraŭ-argumentojn (tio aperas nur en la fino)
- kelkaj tajperaroj kaj aliaj lingvaj eraretoj (mi jam korektis kelkajn)
- iuj diskutindaj vortuzoj : flambulo, "la atencoj postulus senkompare pli da viktimoj", videoo,
taliban (neesperantigita) unu entute netradukita (germanlingva) frazomankas referenca sekcio
- mi jam ekpoluretis : plupolurenda. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 22:51, 4. Jun 2008 (UTC)
[redakti] Korea lingvo
Gramatike tre malbona. Ĝi enhavas alilingvan tekston ankaŭ. Eb.eric 04:35, 1. Jun 2008 (UTC)
[redakti] Belvedere
La eksteraj ligiloj kaj la fotoj temas pri "Belvedere (Vieno)", sed la teksto temas pri konstruaĵo en Ĉehio - sed mi ne scias pri kiu; do mi ne povas malkonfuzi la artikolon. Cetere ekzistas kelkaj konstruaĵoj kun la nomo "Belvedere" - vidu: http://en.wikipedia.org/wiki/Belvedere.
[redakti] Karaĉio, Historio de Karaĉio, Urbokvartaloj de Karaĉio
Mi dividis la tro longan artikolon pri Karaĉio al tiuj du subartikoloj. Ĉiuj tri estas polurindaj gramatike, stile kaj vikipedie kaj - se eblas - ili montru iom da bildoj.UNiesert 01:08, 10. Apr 2008 (UTC)
[redakti] Cent jaroj da soleco
Post atentema korektado de la teksto, la artikolo plene tauĝos kiel ADLS. Thomas Guibal 14:18, 2. Apr 2008 (UTC)
[redakti] Andean Vulkana Zono, 2012, Nevado del Ruiz
Tri artikoloj fare de grandkomencanto en Esperanto. Ili estas entute korektendaj. Thomas Guibal 15:37, 1. Apr 2008 (UTC)
[redakti] Kimra terhundo
Terura lingvaĵo Arno Lagrange ✉ 13:38, 1. Mar 2008 (UTC)
[redakti] Burg Fürsteneck
La artikolo estas parte komprenebla, sed forlasas finaĵojn kaj metas asteriskon por iuj vortopartoj. Mi ne komprenas, ĉu la aŭtoro faris ŝercon aŭ ĉu li aplikis tradukprogramon (ne tute malbonan). – Umberto 21:54, 24. Feb 2008 (UTC)
[redakti] ISDN-telefono
Mi opinias, ke la artikolo tro fokusiĝas sur iuj izolaj kaj supraĵaj aspektoj; preferindus tuteca priskribo. Ekzemple la fakto, ke video-komuniko blokas la aliajn servojn, estas supraĵe ĝusta, sed vere devenas de la fakto, ke estas nur du kanaloj, kaj video-komunikado kutime uzas ambaŭ. Se, ekzemple, oni uzas unu kanalon por telekopiado kaj unu por Interreto, ankaŭ tio blokas la telefonadon, ĉar ne restas libera kanalo.
Krome ISDN ja uzas kvar dratojn ene de domoj, sed inter domo kaj centralo uzas la kutimajn du dratojn (se ne estas vitrofibra reto). La artikolo iom konfuzas inter tiuj aspektoj.
Pretere, estas mirige, ke pri la temo ekzistas nur hungara kaj esperanta artikoloj. Aliaj lingvoj havas artikolojn pri ISDN, ne ISDN-telefono. Tion konsideru ankaŭ ni.
[redakti] Literaturo
estas tro ĥaosa afero. Latina Literaturo, ekzemple, eĉ ne estas atingebla por iom da normala redaktado. Ankaŭ estas strange - kaj ege bedaŭrinde - ke iu enkondukis apatan kategorion (titolon) aŭ kiel nomi ĝin eposo - devus sufiĉi la ununura oficiala vorto epopeo (eposo fakte ne estas akceptata subnocio, nek uzinda). -- Gerrit Berveling - 6 jan 2007.
Laŭ mia kompreno, "eposo" kaj "epopeo" ne estas sinonimoj. Rakontanta poemo estas eposo; eposo pri herooj estas epopeo. Do ĉiuj epopeoj estas eposoj, sed ne ĉiuj eposoj estas epopeoj. "Aniaro", ekzemple, certe estas eposo sed tute ne epopeo. Gunnar Gällmo 17:15, 6. Feb 2007 (UTC)
[redakti] Harmono
malgracia lingvo, malbona organizado de faktoj, nekompletaj eksplikoj. Ĝernjo--Gerrywright 01:40, 12. Apr 2007 (UTC)
[redakti] Diocezo Asindo
La vorto episkopejo (rezidejo de episkopo, oficejo) estadas nekorekte uzata en signifo de diocezo (episkopujo, teritorio administrata de episkopo).--PAD 08:08, 23. Aŭg 2007 (UTC)
- Jes, PIV diras, ke "episkopejo" estas evitinda en tiu signifo. Ankaŭ la vorto "nekorekte" estis neĝuste uzata en la antaŭa alineo; "korekti" = "ĝustigi", do "nekorekta" = "neĝustiga"☺. Sed estas ja nur en diskuta paĝo. -- Anonimulo.
[redakti] Schwedentrunk
La gramatiko de la artikolo estas konfuza; krome indas diskuti, ĉu la titolo de la artikolo estu en la originala formo germana (kiel faras nur la angla vikipedio) aŭ tradukita. – Aisano 20:25, 4. Dec 2007 (UTC)
Mi devas paŝi antaŭen kaj demandi: Ĉu VIKIPEDIO estas vere la ĝusta ejo por detalaj priskriboj de tortur-manieroj? Same mi opinias pri la skribaĵo "sangaglo". Ĉu por unua informo ne sufiĉus, ke temas pri "torturo en epoko ..." sen nenecesaj brutaj, perversaj detaloj. Mi opinias, ke se oni bezonas tiun ĉi rubaĵon, por stimuli sian fantazion, ekzistas aliaj manieroj por ke li gajnu feliĉon aŭ kontentigon. VIKIPEDIO ja ankaŭ estas por infanoj, ĉu ne? --Punktor 08:51, 6. Apr 2008 (UTC)
[redakti] Dinosaucers
[redakti] Eleftherios Venizelos
La artikoloj estas plenaj de eraroj. (bedaŭrinde mi scias nenion pri Dinosaucers kaj greka historio) --Punktor 14:29, 4. Apr 2008 (UTC)
[redakti] Ghiroda
Io ne ĝustas en la frazo: *Virgil Oniţiu (5-a de aŭgusto 1829 - ?, ? 1996). Sed mi ne trovis informojn pri li, nur: http://ro.wikipedia.org/wiki/Virgil_Oni%C5%A3iu Sed temas pri alia viro, ĉu ne? Bonvolu helpi! --Punktor 16:19, 5. Apr 2008 (UTC)
[redakti] Londono
La lingvo de la artikolo estas gramatike malbona kaj kelkfoje malfacile por legi, kaj uzas (ŝajne al mi) strangan miksaĵon de esperantaj kaj anglaj nomoj. Ĝi ankaŭ bezonas vikiigon. Mi mem provos fari, sed mi nepre faros proprajn erarojn lingvajn :) --AlexW 17:57, 23. Jul 2008 (UTC)
[redakti] Ludoviko Györy Nagy
1) Strange esperantigi "Ludoviko" (Lajos), sed ne Györy (Georgo). 2) La artikolo estas apologio de Nagy, ne sobra enciklopedia priskribo (vd. ekz. la asertojn pri la karaktero). 3) La sekcio pri la mon-donaco por la preĝeja turo estas multe tro longa. Probable sufiĉas unu aŭ du frazoj. 4) La artikolo ne sekvas konvinkan ordon (klopodu skribi sekciajn titolojn). 5) Mankas font-indikoj.
[redakti] Mariboro
Estas teksto de turisma varbfolio ("situas en la koro de Eŭropo"), ne sobra enciklopedia artikolo orientita laŭ faktoj. Mankas eĉ bazaj faktoj kiel la nombro de loĝantoj.
[redakti] Premio de ĝusta vivo
Eraroplena lingvaĵo, parte eĉ nekomprenebla. Pluraj netradukitaj anglaĵoj. Moldur 21:41, 18. Jan 2008 (UTC)
- Mi poluris lingve (kaj iomete strukture kaj enhave) konsiderante la germanajn kaj anglajn versiojn. Eble iu alia bonvolas kontroli, ĉu nun estas respektataj la kutimoj de Vikipedio - kaj tiam ni forigu la polurado-indikon. --Lu 09:13, 14. Feb 2008 (UTC)
[redakti] Maĝango
La teksto estas neenciklopedia, anstataŭ faktoj ĝi enhavas troigajn eldirojn pri socia vivo en Ĉinujo. Mankas divido al partoj, nenio estas pri riĉa historio de la ludo, plenas liter-eraretoj.--Lohengrin 13:52, 18. Dec 2008 (UTC)
[redakti] Lago de Ohrid
Pluraj partoj, kiuj nun estas forkomentitaj, bezonas poluradon. --PaulP - Disk. 12:21, 28. Mar 2009 (UTC)
farita. Mi fakte preferis forigi la forkomentitan parton, kiu estis robote tradukita. Estus multe pli simpla entute retraduki la tekston ol ripari la robotan fuŝaĵon. Thomas Guibal 13:52, 23. Sep 2009 (UTC)