Caps

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La centroj por psiko-socia prizorgado (portugala: Centros de Atenção Psicossocial - CAPS) estas brazilaj institucioj kiuj celas la anstataŭigon de la psikiatriaj hospitaloj - antikvaj grandaj frenezulejoj - kaj de ĝiaj metodoj por zorgi la psikiatriajn malsanojn.

CAPS, starigitaj per la ordono Nº 224 - 29 de januaro de 1992, estas centroj oferantaj zorgojn trovatajn inter la ambulatoria reĝimo kaj la enhospitala interniĝado, en unu aŭ du vicoj de kvar horoj, de plurprofesiaj skipoj, konsistigante ankaŭ enirpordon por la asistanta-reto por la agadoj rilataj al menso-sano.


Enhavo

[redakti] Proponita modelo

Proponita modelo en Italio, en Triesto, kaj nun konstruata kaj adaptata en Brazilo ek de 1986. Konsistigas lokon kiu oferas intensivajn zorgojn, preskaŭ intensivajn, aŭ ne intensivajn al pacientoj en psika sufero diagnozitaj kiel intensajn neŭrozulojn aŭ psikozulojn kiuj havas aŭ ne historion pri interniĝo kaj/aŭ flegado.


[redakti] Skipo

Plurprofesia skipo konsistiganta je psikiatroj, neŭrologiistoj, flegistoj, farmacistoj, fonoaŭdiologiistoj, psikologoj, socialaj asistantoj, muzikterapiistoj, perokupojterapiistoj, profesiuloj je fizikedukado, flegado-teknikisto, monitoroj kaj staĝantoj, inter aliaj profesiuloj.


[redakti] Principoj

Alivorte, konsistigas porkomunuman servon kiu havas kiel celo, flegi personojn kiuj suferas pro mensaj renversoj, ĉefe la intensegaj kaj persistaj, en teritorio kiu ilin entenas. Devas obei bazajn pricipojn inter kiuj la respondecon por la akceptado de 100% de la serĉo de la portantoj de intensegaj renversoj en sia teritorio, garantiante la ĉeeston de la porresponda profesiulo dum la tuta funkcia periodo de la atentejo(teknika deĵoro) kaj krei akcepteman terapiecan etoson en la servado kiu povas enkalkuli tre malstrukturatajn pacientojn kiuj ne sukcesas sekvi la strukturatajn aktivecojn de la atentejo.

La prizorgado de CAPS devas enkalkuli agojn direktendajn al la familianoj kaj sindevigi al konstruo de la ensociigaj projektoj. Devas ankaŭ labori kun la ideo je laŭkaza administrado, personigante la projekton de ĉiu paciento de la atentejo kaj ekster ĉi tiu kaj plenumi aktivecojn por la ĉiutaga restado en la atentejo.

La terapiecaj projektoj de CAPS devas esti unuecaj, konsiderantaj regionajn malsamojn, teknikajn kontribuojn de la konsistigantoj de ĉiu skipo, lokajn decidojn de familianoj kaj flegatoj kaj interfakajn artikigojn kiuj potencigas siajn agojn. CAPS devas, ankaŭ, kalkuli je la intra, inter, kaj transsubjekta zorgo, artikigante rimedojn je klinika trajto, enkalkulante medikamentojn, rilatajn al loĝado, laboro, amuziĝo, emeritiĝo kaj aliaj, per la klinika oportuna zorgo kaj programoj por psiko-socia resanigo.

[redakti] Aliaj informoj

CAPS I,II kaj III zorgas pri plenkreskuloj kiuj havas psikozon aŭ intensan neŭrozon, diferenciĝante per la nombro de la popolo de la urbo kie ili troviĝas.

Resume: Urboj kun ĝis 70 mil loĝantoj-urbo - CAPS I - ties teknika skipo estas pli malgranda kaj funkcias nur 8 horojn po tage.

Urboj kun de 70.000 ĝis 200.000 loĝantoj - CAPS II, CAPSi (por infanoj, CAPS AD (por alkoholuloj kaj drogemuloj) kaj baza reto kun agado por mensa sano.

Urboj kun pli ol 200.000 loĝantoj - CAPS II, CAPS III (kiu funkcias 24 horojn ebligante la tranoktadon de paciento en krizo), CAPS AD (por alkoholuloj kaj drogemuloj), CAPSi (por infanoj kaj adoleskantoj), kaj baza reto kun agado por mensa sano.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Informoj de la komunumo São José dos Campos pri CAPS


Ekstera ligilo  [1]
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj