Neŭrozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Neŭrozo laŭ PIV estas malordo en la funkciado de la nerva sistemo, kun psikaj fenomenoj kaj parte psikaj kaŭzoj. En Psikologio oni ĝenerale konsideras, ke ĉiu homo estas neŭrozulo. Unuavide, tiu aserto estas stranga, sed oni devas konsenti: ĉiu homo suferas batojn de l' sorto, timojn, elreviĝojn, mankojn, foje solecon kaj minacojn korpajn kaj mensajn. Neniu sukcesas teni dum longa tempo staton de absoluta mensa ekvilibro, ĉar la vivo por neniu estas facila. Foje, tiu neŭrozo atingas gravajn intensiĝojn, kaj nur tiam oni konsideras tian homon malsana. Sed iusence ni ĉiuj estas certagrade malsanaj. Psikozoj, perversioj kaj ĥemia dependo de drogoj estas paroksismoj de homa mensperturbiĝo.

Por kuracado de neŭrozo, psikologoj ellaboris tre detalajn metodojn de psikoterapio. Plej elstaras psikanalizo iniciatita de Sigmund Freud kaj (disbranĉe derivita) de lia disĉiplo Carl Gustav Jung. Ili baziĝas sur ampleksa teorio de la mensa strukturo, kies ĉefa punkto estas la ekzisto de nekonscio. Aliaj teorioj estigis aliajn psikoterapiajn metodojn: ekzistencialisma, behaviorisma, humanisma, psikodrama, neŭrolingvistika, transaga analizo - unuj konkurantaj kontraŭ la aliaj por la hegemonio de homa feliĉo. Prudenta observo metas sub suspekton ĉiujn tiujn miraklojn. Radikaluloj defendas la ideon, ke fakte nur medikamentoj povas trankviligi homojn kaj lastatempaj genetikaj eltrovoj malfermas novajn vojojn por influo en la mensan aparaton.