Carl Gustav Jung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Carl Gustav Jung

Carl Gustav Jung (naskiĝinta la 26-an de julio 1875 en Kesswil en Svislando, mortinta la 6-an de junio 1961 en Küsnacht, Svislando), estis svisa psikologo kaj la fondinto de la Analiza psikologio.

C.G. Jung naskiĝis kiel filo de Johann Paul Jung, pastoro protestanta de la preĝejo reformita kaj de Emile Preiswerk, instruata virino kiu instigis lin legi "Faŭsto" de Goethe dum sia adolescenco. Li pasigis infanaĝon kamparecan, en kontakto kun la naturo kaj inter libroj de la malsonora biblioteko de sia patro, kie li legis tekstojn de filozofio kaj teologio.

Ek de 1895 li studis medicinon en la universitato de Bazelo. Li ekkonis verkojn de Kant kaj Goethe kaj poste Schopenhauer kaj Nietzsche, kiuj instigis lin signifike dum lia teoria psikologa kreado.

Fininte la studadon al kuracisto, Jung eniris psikiatrion. 1900 li eklaboris kiel helpanto de profesoro Eugen Bleuler en la Universitata Psikiatria Hospitalo de Zuriĥo, populare nomata la "Burghölzli", kaj tie li ekinteresiĝis pri skizofrenio.

La kuntakto kun la libraro de Freud okazis per la libro "La interpretado de sonĝoj", kiu atingis lin profunde. Jung skribis al Freud, tiel ekigante kunvenon de la du plej gravaj lernantoj pri la malkonscio, amikece, ŝercante, forte.

Jung estis unu el la plej influhavaj personoj de la psikanalizo, verkis abundan teorion pri la malkonsciaj fenomenoj de la homa psiko. Lia heredaĵo formas propran skolon psikanalizan sub la etikedo "Analiza Psikologio". Diference al la individua psikanalizo de Sigmund Freud li koncentriĝis al grupaj aŭ eĉ speciaj fenomenoj psikaj. Tri el liaj esplorkampoj estis la simbolologio de religiaj fenomenoj, artoj kaj skizofrenio.

En 1912 Jung en sia libro "Wandlungen und Symbole der Libido" ("Ŝanĝiĝoj kaj simboloj de libido") kritikis la libido-teorion de Freud; tio ne nur fake, sed ankaŭ persone disigis la du.

Rilate religion, G. Jung montris ĉiam grandan respekton pri kaj religiaj konvinkoj de siaj pacientoj: la terapia medio por li rezultis pli ampleksa ol la scienca teorio. Koncerne tion, tamen, restas, laŭ kristanaj teologoj, baza problemo: ĉu en lia teorio eblas distingo reala inter la homo kaj Dio, aŭ ĉu tiu lasta reduktiĝas al produktaĵo de la psiko. Restas ankaŭ, laŭ tiuj teologoj, neceso klarigi ĉu por li eblas historia dia revelacio, nereduktebla al la subjekto kaj al la pripsika analizo: Jung ne ŝajnas akcepti historia fakto la resurekton de Kristo kaj ankaŭ la nocio pri peko ne ŝajnas nete distanciĝi el malordo kaj devio aŭ psika disrabiĝo. (Giovanni Cucchi e Andrea Monda, L'arazzo rovesciato. L'egnima del male, Cittadella, 2010).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

kaj ankaŭ:

Originala terminaro de C. G. Jung - propono al norma traduko[redakti | redakti fonton]

  • Amplification – plilarĝigo
  • Anima/Animus – animao kaj animuso
  • Archetype – arketipo (aŭ: pratipo)
  • Association – asocio (laŭ NPIV difino 2)
  • Besessenheit – obsedo
  • Bewußtsein – konscio
  • Empfinden – sento
  • Erfahrung – travivaĵo
  • Extraversion - ekstraversio (ne malofte oni pro analogio al "introversio" trovas la eraran formon "ekstroversio")
  • Individuation – individuiĝo
  • Initial-Imagination – inicialimagoj
  • Introversion – introversio
  • Intuition – intui
  • Irrational – malracia (aŭ: neracia)
  • Collective Unconscious – la kolektiva (aŭ: komuna) malkonscio
  • Complex – komplekso
  • Objekt-Stufe – objekta perspektivo
  • Persona – masko (?)
  • Projection – projekciado
  • Psyche – psiko
  • Rational – racia
  • Subjekt-Stufe – subjekta perspektivo
  • Synchronizität – sinkronismo (aŭ: kuntempeco)
  • Unbewußt – malkonscia (aŭ: senkonscia)
  • Verdrängung – elkonsciigo (resp. elkonsciiĝo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]