Sigmund Freud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sigmund Freud
Sigmund Freud
la neŭropsikiatro
Naskiĝo 6-a de majo 1856
en Příbor, Moravio, Aŭstra imperio
Morto 23-a de septembro 1939
en Londono, Anglio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Sigmund FREUD [frojd] (naskiĝis la 6-an de majo 1856 en Příbor, Moravio, tiam Aŭstra imperio; mortis la 23-an de septembro 1939 en Londono, Anglujo) estis fama neŭropsikiatro laboranta en Vieno, Aŭstrujo.

Li estas la ekpripensinto de la psikoanalizo.

Liaj teorioj estas pridiskutataj nun kaj kontraŭuloj konsideras la metodojn psikanalizajn pli-malpli malefikaj ol aliaj terapimetodoj. Tamen Sigmund Freud daŭre famas kiel influa filozofo de la 20-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infaneco kaj juneco[redakti | redakti fonton]

Freud naskiĝis la 6-an de majo 1856 kiel filo de judaj gepatroj en Příbor, kien la familio elmigris en la 14-a/15-a jarcento post la judpersekutoj en Kolonjo. Kvankam Freud poste iĝis ateisto, li ĉiam akcentis la signifon de sia judeco.

Lia patro Kallamon Jacob Freud (1815 - 1896), malriĉiĝinta lankomercisto, estis jam preskaŭ kvardekjara kaj trian fojon edziĝinta, kiam naskiĝis Sigmund. Freud havis du pli aĝajn duonfratojn kaj sep pli junajn gefratojn. En 1859 la familio transloĝiĝis pro ekonomiaj kialoj unue al Leipzig kaj iom poste al Vieno. Tie en 1865, Freud iris al la "Leopoldstädter Communal-Realgymnasium", kaj sukcesis en 1873 la "Matura".

Post unuaj planoj studi juron, li aliĝis en 1873 al la medicina universitato de Vieno.

En 1879 li komencis sian unujaran militservon kaj estis proklamita medicina doktoro en la jaro 1881.

Kuracisto[redakti | redakti fonton]

En 1882 Freud eklaboris en la viena ĝenerala malsanulejo sub Theodor Meynert; tiun laboron li daŭrigis ĝis 1885. En la jaroj de 1884 ĝis 1887 li okupiĝis pri esploroj pri kokaino. La verko "Pri kokao" aperis post memeksperimentoj. La provo kuraci morfindependan amikon per kokaino malsukcesis.

Dum studvojaĝo al Parizo en 1885 li vizitis interalie la psikiatrian sekcion de la malsanulejo Salpêtrière, kie laboris Jean-Martin Charcot.

Post ricevo de la kapablo instrui en la jaro 1885, Freud komencis instrui en la universitato de Vieno.

De 1886 li gvidis la neŭrologian sekcion de la infanmalsanulejo de Max Kassowitz ĝis 1897.

En 1886 Freud kaj Martha Bernays (1861-1951) geedziĝis. Naskiĝis la gefiloj Mathilde (1887-1978), Jean Martin (1889-1967), Oliver (1891-1969), Ernst August (1892-1970), Sophie (1893-1920) kaj Anna (1895-1982). En 1891 Freud transloĝiĝis ene de Vieno al la strato Berggasse 19, kie li loĝis dum la ontaj 47 jaroj.

Naskiĝo de psikanalizo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1897 Freud unue skribis pri la "edipkomplekso" en letero al Wilhelm Fliess.

En novembro 1899 Freud publikigis sian al 1900 antaŭdatumitan verkon "Sonĝointerpretado". Tradicie la publikigo de tiu libro estas konsiderata kiel la naskiĝo de psikanalizo.

En la jaro 1908 Freud okazigis la unuan internacian psikanalizan kongreson en Salzburg. Sekvis aliaj en 1910 en Nurenbergo, 1911 en Vajmaro, 1913 en Munkeno, 1918 en Budapeŝto kaj 1920 en Hago kaj Berlino.

En 1913 aperis la verko "Totemo kaj tabuo", en kiu Freud skribis pri la kulturhistoria fenomeno de la incestmalpermeso.

Verko[redakti | redakti fonton]

Freud esploris unue hipnoton kaj ties efiko por helpi al psike malsanajn personojn. Poste li disiĝis de tiu tekniko kaj evoluigis terapiformon, kiu baziĝis je libera asocio kaj sonĝointerpretado por kompreni la animan strukturon de la homo kaj kuraci ĝin (psikanalizo).

Por klarigi kiel funkcias la homa psiko, Freud evoluigis tiam nekutiman teknikon, per kiu li analizis siajn pacientojn kaj ties liberaj asocioj kaj hermeneŭte interpretis ilin. El tiuj observoj kaj interpretoj li evoluigis sian ideon de triparta psika strukturo. Laŭ lia propono la strukturo de la homa psiko konsistas el tri partoj (instancoj), la Ĝi, la Mi kaj la Super-Mi. Li subtenis, ke ĉirkaŭ 90 procentoj de homoj decidoj estas senkonscie motivigitaj kaj nur malgranda parto videbla.

Pacientoj de Freud[redakti | redakti fonton]

Jen nekompleta listo de pacientoj, kies terapiprocedon publikigis Freud. La veraj nomoj estis anstataŭitaj de la indikitaj pseŭdonimoj.

  • Cäcilie M. = Anna de Lieben
  • Dora = Ida Bauer (18821945)
  • Signorino Emmy de N. = Fanny Moser, naskiĝinte Sulzer-Wart (1848–1925)
  • Fraŭlino Elizabeth de R.
  • Fraŭlino Katharina = Aurelia Kronich
  • Fraŭlino Lucy R.
  • Kleiner Hans (Johanĉjo) = Herbert Graf (19031973)
  • Rattenmann (Ratulo) = Ernst Lanzer (18781914)
  • Wolfsmann (Lupulo) = Sergius Pankejeff (18871979)

Gravaj kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

Alfred Adler[redakti | redakti fonton]

En 1902 Sigmund Freund estis nomumita eksterordinara profesoro kaj fondis la psikologan merkredan kunvenon, kiun vizitis inter aliaj Sándor Ferenczi kaj Alfred Adler. Ĉiun merkredon oni diskutis novajn esplorrezultojn kaj trejniĝis pri la nova arto de interpretado.

Carl Gustav Jung[redakti | redakti fonton]

En 1906 Freud ekkorespondis kun sia fakkolego Carl Gustav Jung. Dum renkonto en 1907 ili ambaŭ diskutadis senhalte dum 13 horoj. Freud konsideris Jung kiel kronprincon. En 1909 ambaŭ psikanalistoj veturis kun Ferenczi al Usono, sed disiĝis en 1914.

Wilhelm Reich[redakti | redakti fonton]

Okaze de psikanaliza kunveno ĉe la viena universitato, Wilhelm Reich renkontiĝis kun Freud, kiu donis al li du el siaj libroj kaj kuraĝigis lin. Poste, Reich aktive partoprenis al psikanaliza seminario, kiun li rapide estris kiel subdirektoro. Li kreis kun Sándor Ferenczi la teknikan seminariejon (kie oni diskutis pri analiza teknika parto de psikanalizo) kaj eldonis plurajn librojn, unu el ili Die Funktion des Orgamus (La funkcio de orgasmo) (1927), kie li priskribis ke la fundo de la neŭrozoj devenas de malordo de la reprodukta funkcio, kaj en kiu li klarigis novan koncepton de seksa ekonomio, tio estas socia kaj persona agmanieroj por plugardi fluida siajn emociajn povojn. Reich konsciiĝis, ke ĝenerale la kaŭzo de neŭrozoj devenas de soci-ekonomiaj problemoj (loĝejaj problemoj, ĉefe por la junuloj, ekonomia memstara problemo de la ino, malfacileco atingi bonajn kontraŭkonceptrimedojn, ktp). Li teamiĝis kun kuracistoj, flegistoj por helpi la homojn de la malriĉaj kvartaloj de Vieno. Li kreis psikanalizan seminariejon senpagan por la malplej riĉuloj. Pro sia implikado en la sociaj aferoj, sia psikanaliza komunumo devigis lin translokiĝi al Berlino, Germanio, en 1930. Tie li aliĝis al la komunista partio cele de pli facile atingi junulojn, kiuj estis ribelantaj kontraŭ siaj viv-kondiĉoj, tiamaniere ke li povu konsili ilin pri seksologio, ĉu konference ĉu perlibre. Li ne konsentis kun la sen-politikado de la Psikoanaliza Asocio. Por pli antaŭenigi sian varbadon ĉe la amaso li kreis SEXPOL (Zeitschrift für Politische Psychologie und Sexualökonomie - Revuo pri politika psikologio kaj seksa ekonomio), publikaĵo pri la viv-kondiĉoj modernaj kaj la plena disvolviĝo de la seksa kontentigo ĉe la popola amaso. Sexpol altiris al si nombrajn asociojn, pli ol cent mil aliĝantojn kaj estis malpermesita, kiam kreskis la nazia ondo.

La amikecaj rilatoj kun Freud estis bonaj ĝis tiel, kiel Reich "nur sintenis al psikoanalizo": li estis de la intimaj proksimaj personoj. Sed disakordo aperis ekde kiam Freud proponis la teorion pri Thanatos kaj Eros: laŭ Reich, Thanatos ("la morta instinkto") estas nur dua impulso, akirita dum la vivo de la suferanto, ne la unua, tiel, kiel pensis Freud. Plie, al tio sin aldonis la risko, ene de la aktoj mem de Reich vidalvide la nova estraro de nazia Germanio, rilate al iu, kiu tro alproksimiĝis al la komunista partio: ja la rilatoj inter Freud kaj Reich malkonstruiĝis.

Daŭrigantoj de la teorio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aperis en esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Freud, Sigmund: Kompendio de psikanalizo. El la germana trad. Gérard Patureaŭ. KAVA-PECH: Dobřichovice 2003. 106 p. ISBN 80-85853-62-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]