Komisaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komisaro estas precipe iu komisiita por plenumi specialan nedaŭran funkcion: komisaro de la registaro ĉe la parlamento (por klarigi kaj apogi specialan leĝoprojekton). La vorto venas el la latina participo commissarius, kiu signifas "tiu, kiu estis sendita por fari ion". Sed, ĝi ankaŭ povas nomi diversajn oficirojn en civila, polica aŭ milita sferoj dependante de lando.

En Francio la commissaires de police (komisaroj de polico) nomumitaj per dekreto de la Prezidanto de la Respubliko, konsistigas la korpon de decido kaj direkto de la Nacia Polico. En Sovetunio la komisaroj de la popolo estis la plej altaj aŭtoritatoj de la ŝtato. En Kanado, la komisaroj estas estroj de unu el tri teritorioj de tiu lando. Kaj tiel laŭ la lando aŭ situacio, la vorto povas havi malsaman signifon.