Charles Darwin
El Vikipedio
- Por aliaj signifoj de la vorto Darwin, bonvolu vidi Darwin (apartigilo).
| Charles Darwin | |
|---|---|
| fondinto de la Teorio de Evoluismo | |
| Naskiĝo | 12-a de februaro 1809 Shrewsbury, Shropshire, Britio |
| Morto | 19-a de aprilo 1882 Kent, Britio |
| Portalo pri Homoj | |
Charles Robert DARWIN [ˈt͡ʃɑːlz ˈrɒbət ˈdɑːwɪn], foje esperantigita kiel Karolo Roberto Darvino, (naskiĝis la 12-an de februaro 1809, mortis la 19-an de aprilo 1882) estis angla sciencisto, kiu fondis la teorion de evoluismo per natura selektado, kiun li klarigis en gravega verko, Origin of Species ("Origino de Specioj") eldonita en 1859. Kune kun la genetika teorio de la aŭstra monaĥo Mendelo pri la heredado de trajtoj, la teorio de Darvino preparis la grundon por la moderna scienca biologio.
Enhavo |
[redakti] Vivo
[redakti] Junaj jaroj
Kiel junulo, Darvino studis la medicinan kaj pastoran artojn. Sed, en 1831, havante 22 jarojn, ŝatanto de skaraboj sen direkto en vivo, Darvino vojaĝis ĉirkaŭ la Tero en la ŝipo HMS Beagle, dum kvin jaroj. La ŝipo esploris en detalo la bordon de Sudameriko por la brita mararmeo, kaj Darvino servis kiel la naturscienca oficiro de la vojaĝo. Dum la vojaĝo Darvino legis la novan libron de Charles Lyell pri la tero, kiu profunde influis lin, kaj studis la plantaĵojn kaj bestojn de Sudameriko. Li miris kaj pensis pri la granda varieco de vivo, kiun li renkontis -- precipe en la insuloj de Galapagoj, kie ĉiu insulo havas sian propran specon de testudo, fringo kaj marigvano.
Darvino pensis pri la varieco laŭ la ideoj de Lyell. Lyell diris ke la nuna Tero estas la sama kiel la antikva Tero: la kaŭzoj kiuj formis la teron, ankoraŭ agas nun, iom post iom, daŭre kaj malrapide tra la epokoj. Kiel rivero formas sian vojon. Ĉi tiu estas la skolo de samaspektismo. La kontraŭa, tradicia skolo, katastrofismo, diris ke ŝanĝo estas grandega kaj subita: la kreo de la mondo de Dio, la inundo de Noa, ekzemple. Bona religio, eble, sed malbona scienco, certe: scienco nur povas atesti pri tio, kion oni povas observi laŭ regulo.
Tial laŭ Lyell, se vivo evoluis antaŭe, ĝi ankoraŭ evoluas nun, kvankam tre malrapide kaj per malgrandaj paŝoj.
[redakti] Post la vojaĝo
En 1837, post kiam li revenis al Britio, Darvino priskribis la vojaĝon en Vojaĝo de la Beagle. Tiam li studis kaj pensis pri evoluo. Kiel sia avo, Erasmo Darvino, Darvino kredis ke specoj de vivaĵoj evoluas -- la rezulton li vidis en Galapago kaj eĉ en Britio en la multaj rasoj de kolomboj, rasigitaj de homo. Sed kredo ne estas klarigo: Kvankam li kredis ke evoluo okazis, li ne povis klarigi la manieron. Darvino ja komprenis la rasigadon de kolomboj -- homoj elektis kolombojn por naskigi la novan generacion -- sed ne tia rasigado en naturo. Kie estas la nevidebla mano kiu elektas la gepatrojn de la venonta generacio? Laŭ Lyell, la nevidebla mano ekzistas nune, ie sub la okulo de Darvino. Sed kie?
La solvo venis al Darvino unu nokton en 1839 kiam li legis verkon de Maltuso. Maltuso diris ke la homaro estos malriĉa kaj malsata por ĉiam ĉar la nova generacio ĉiam estos pli granda ol la havo de nutraĵo. Tial iuj homoj devos morti pro manko de nutraĵo. Tio montris al Darvino la nevideblan manon: malsato kaj morto. Pro la manko de nutraĵo, nur la plej bonaj anoj de speco povas travivi sufiĉe longe por naski la novan generacion, kiu plejparte heredos ilian bonecon, ktp. Tia elekto de naturo Darvino nomis natura selektado (supervivo de la plej taŭgaj). Ĝi estas la klarigo de la evoluo, la klarigo kiun lia avo, kaj multaj aliaj, ne povis vidi. Tiu fariĝis lia teorio de evoluismo.
Darvino kaŝe priskribas siajn ideojn en libro kaj rakontis pri tiu sole al fidindaj amikoj. Li ne eldonis la libron ĉar la evoluo staris kontraŭ la kristanismo, la sincera kredo de multaj el liaj parencoj kaj samlandanoj. Laŭ la sankta libro de la kristanismo, la Biblio, Dio kreis homon kaj ĉiun specon de vivo en la komenco de la mondo, kiel diris la unua ĉapitro de Genezo.
Darvino ade studis kaj verkis pri biologio, sed en 1856, juna biologo, Alfredo Ruselo Valaso sendis leteron al Darvino, petante konsilon. Valaso ankaŭ vojaĝis ĉirkaŭ la mondo, ankaŭ studis vivon de insuloj (de Indonezio), ankaŭ legis Maltuson, kaj ankaŭ eltrovis la ideon de natura selektado. La letero puŝis Darvinon al eldonado. En 1858, Darvino kaj Valaso anoncis la eltrovon kaj, en 1859, Darvino eldonis la faman verkon, Origin of Species ("Origino de Specioj"), kiu klarigas kaj subtenas lian teorion de evoluismo.
Kvankam evoluismo detruis la kristanan fidon de Darvino, ĝi ne detruis la fidon de Valaso. Valaso kredis ke homo estis escepto al la regulo de evoluismo: ne pro vantaĵo aŭ fido, sed ĉar evoluismo ne povas sufiĉe klarigi kiel la homa menso estis farita. Darvino ne konsentis kaj klarigis tion en sia alia ĉefa verko, Descent of Man ("Deveno de Homo") en 1871.
Darvino antaŭsupozis heredon de trajto de generacio al generacio, sed li ne sciis kiel tio okazas. La genoj estis eltrovitaj poste de Mendelo kaj aliaj.
La teorio de Darvino skuis la kristanan fidon de la Okcidento kaj Darvino mem perdis sian fidon kaj mortis kiel nekredanto. Utilas, tamen, rilate tion, ne forgesi kion li skribis ĉe la fino de la "Origino de la speco" (1859): "En la vivo, kun ĝiaj diversaj fortoj, origine stampitaj de ka Kreinto laŭ malmultaj formoj, aŭ laŭ unu sola, estas io gradioza; kaj dum nia Planedo daŭrigis turni laŭ la senŝanĝa leĝo de gravito, el iu tiom simpla komenco sennombraj formoj, belegaj kaj mirigaj, evoluiĝis kaj daŭrigas evoluiĝi"
[redakti] Post morto
Post morto, la evoluismo de Darvino naskis en politikaj kaj ekonomiaj rondoj la t.n. socian darvinismon , kiu aplikis iujn principojn derivitajn el la biologia teorio al sociaj rilatoj inter homoj, tiel "pravigante" diversajn plejparte reakciajn aŭ imperialismajn praktikojn.
Aliflanke, en religiaj rondoj (precipe ĉe protestantismo, kaj antaŭ ĉio en Usono) oni perceptis la darvinan evoluismon, pli precize la novdarvinismajn evoluismojn, kiel atakon kontraŭ la Biblio, kaj la rezulta reago estis la reaserto de la kristanaj principoj laŭ kiuj Dio estas la kreinto kaj de la mondo kaj de ĝia evoluo (kreismo); sed prezentiĝis ankaŭ biblia fundamentismo (ne konfuzenda kun la Esperanta fundamentismo kiu kredas sperte pruvebla la interveno de Dio helpanta la evoluon dum apartaj malfacilaĵoj (vidu inteligenta projekto). Tiu fundamentisma plurfaceta movado, biblia ja jes sed eksterhistorie interpretanta, naskis la teoriojn malpropre (ĉar kreistoj estas ankaŭ la nefundamentaj kristanoj) difinitajn tute simple kreistaj, kiu ĉerpas el la unua ĉapitro de la Biblio ne nur la celitan instruon, laŭ kiu la mondo estas kreita de Dio, sed la tutan mitan rakonton kiel sciencan priskribon, aŭ kredas science pruveblaj la pluaj intervenoj de la Kreinto dum la evoluo de la evolucio. Tamen la tielsencaj "kreismoj" estas multfacetaj, foje subtenataj de veraj scienculoj.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
- La Origino de Specioj tradukita en Esperanto de Klivo Lendon, kaj eldonita libroforme de Flandra Esperanto-Ligo en 2009.
- Galapagos Insularo
- Galapagos

