Dazipo
|
|
||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
La dazipo (Dasypus) estas (laŭ PIV2) genro de malgrandaj neotropikaj mamuloj kiun oni depost 1995 klasas en la ordo de cingulatoj (Cingulata) en la superordo de ksenartroj (Xenarthra). Ĝi donas sian nomon al la superordigita familio de dazipedoj, kiuj ankaŭ nomiĝas tatuoj en Esperanto. La dazipo havas sur la korpo zonosimilan kirason, kiu konsistas el duarangaj ostoj kovrataj de epiderma korneca tavolo. Oni distingas kapan, ŝultran, koksan kaj dorsan kirasojn. La dorsa kiraso estas moviĝema, kaj konsistas el zonoj kiuj ebligas por kelkaj specioj la globforman kuntiriĝon. Ankaŭ ilian voston kovras kiraso. Iliaj kruroj estas mallongaj, sed kun fos-ungegoj. Ilia dentaro konsistas el 7/7 aŭ kelkfoje el pli ol 100 dentoj.
Dazipoj fosadas kaj havas akrajn ungegojn. Multaj specoj usas iliajn akrajn ungegojn por elfosi manĝaĵon, kiel insektolarvoj, kaj por fosi loĝfosaĵojn. La dieto de aliaj dazipa specoj varias, sed konsistas precipe el insektoj, insektolarvoj, kaj aliaj senvertebruloj. Tamen iuj specoj manĝas preskaŭ tute formikojn kaj termitojn. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke deko da dazipoj povas nuligi tunon da fiinsektoj en unu jaro.[1]
Dazipoj estas ĉionmanĝuloj. Ili povas sin fosi en la grundon tre rapide. La fenomeno de plurembrieco (polyembryonia) konatas ĉe ili. Ili loĝas en Sud- kaj Mez-Ameriko kaj Teksaso.
- La naŭzona dazipo aŭ armadelo (Dasypus novemcinctus) loĝas de Teksaso ĝis Gran-Chaco; ĝi havas 9 dorsajn kiras-zonojn.
- La kurtvosta dazipo (D. hybridus) loĝas de Brazilo ĝis Patagonio; ĝi havas 6-7 dorsajn kiras-zonojn.
Ĉe ambaŭ specioj elformiĝas 12 embrioj pro la plurembrieco.
La granda dazipo (Priodontes giganteus) longas 1 m; ĝi loĝas en la tropika Sud-Ameriko.
[redakti] Notoj
- ↑ Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 57. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Zoologio |