Formiko
|
|
||||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
laboristo de specio Formica rufa
|
||||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||
|
|
||||||||||||||||||||||
Formikoj estas specioj de la familio de formikedoj.
En la kolonioj regas tri kastoj: reĝino, grandaj kaj malgrandaj laboristinoj. La grandaj laboristinoj plenumas la plej grandan parton de la laboro, nome provizas la nutraĵon kaj konstruas la neston. Ili ankaŭ zorgas pri la protektado de la nesto kontraŭ malamikoj, elĵetante metanalan acidon, kiu sekreciiĝas el venenoglando. Ĉiuminute, grandaj laboristinoj gutigas sukeran likvaĵon en la buŝon de la reĝino. Alia formiko demetas nutro-ovon, kiun la reĝino tuj glutas. Danke al tiu zorge adaptita nutraĵo, la reĝino demetas centon da ovoj tage, kiujn la laboristinoj amasigas en la kov-ĉambroj.
La malgrandaj laboristinoj zorgas pri la ovoj: ili manĝigas kaj purigas la larvetojn. La maskloj malmulte partoprenas en la vivo de la kolonio. Ili forlasas ĝin tuj kiam ili fariĝas sekse maturaj por partopreni en la geedziĝoflugoj kune kun la ontaj reĝinoj. Iom pli poste ili mortas.
Ĉe formikoj okazas interesaj kazoj de simbiozo, kaj kun vegetaloj kaj kun animaloj. Nome en la mondo estas pli ol tri mil specoj de vegetaloj, kiuj emas formikojn kaj pretas kunlabori kun ili, ekzemple orkideo, artokarpo (panarbo), miristiko, irido kaj mimozo. Formikoj defendas la vegetalojn, dum kelkaj vegetaloj allogas al si formikojn per sekreciado el trunketoj aŭ folioj de dolĉa suko, dum aliaj kreskigas buletojn (panojn) kaj aliaj havigas al formikoj taŭgajn loĝejojn.[1]
Enhavo |
[redakti] Kuirarto
En Brazilo kelkaj specoj da manĝeblaj formikoj estas popola plado. Oni povas manĝi ĝin bakitaj aŭ eĉ krudaj sen sale. Oni akompanas ĝin per kasavo kaj pingo. Ankaŭ estas en Amazonio karnomanĝantaj formikoj tre grandaj, kiuj estas pli bonaj kuiritaj kun pipro.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Referencoj
- ↑ Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 10. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.
[redakti] Aliaj projektoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Zoologio |