Blato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blato
Troveblo de fosilioj: Karbonio - Nun
Blaberus giganteus
Blaberus giganteus
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Heksapodoj Hexapoda
Klaso: Insektoj Insecta
Subklaso: Pterigotoj Pterigota
Infraklaso: Neopteroj Neoptera
Superordo: Orthopteroidae
Ordo: Blattoptera
Genro: Blattaria
Latreille, 1810
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Vidu ankaŭ blato (komputiko).

La blatoj estas plataj, ovalkorpaj insektoj el familio de blatedoj. Iliaj kruroj estas forte dornaj, la du paroj da flugiloj kuŝas strikte al la korpo, ili havas abdomenajn alpendaĵojn. La masklaj blatoj portas la ovojn fine de la abdomeno ĝis apero de la larvoj.

Ili ŝatas varmajn, vaporajn kaj mallumajn lokojn, multaj specioj vivas en homaj loĝlokoj.

Plej konata estas la kutima (orienta) blato (Blatta orientalis), kiu estas 2–2,5 cm longa brunnigra insekto, kies maskloj estas senflugilaj. La germana blato (Blattella germanica) estas pli malgranda, ĝia koloro estas helbruna, ĝi havas fortajn flugilojn. Ili disvastigas multajn malsanojn.

Lukto kontraŭ blatoj[redakti | redakti fonton]

La blatoj havas tre fortan kapablon adaptiĝi, kaj kutimiĝas generacio post generacio al diversaj venenoj kreitaj de la homo. Certaj kaptiloj uzas la femalan odoron por altiri la blatojn. Oni povas dum la nokto meti grandajn telerojn kun akvo kaj siropo (ili povas tre fajne sensi odorojn), kies bordojn oni oleumos, tiel ke kiam ili venos manĝi la siropon, ne povos eliri, kaj dronos. La maŝinojn, kiujn oni uzas por demeti surmuran paperon, aŭ la vaporajn purigilojn, oni povas uzi kaze de plago, ĉar tiel boligos la blatojn. Necesas malfidi la truojn de la kuirejo inter mebloj, aŭ inter muroj, plafono, planko, kaj mebloj, ĉar kelkajn uzos blatoj kiel komfortajn loĝejojn.

Modifo de la loĝloko[redakti | redakti fonton]

Blatoj ne loĝas en malpura loĝejo, sed en malatentata. Ekde la apero de la unuaj iliaj spuroj, eblas ekagi kontraŭ ili ekzemple tiel:

  • purigu meblaron, kaj interne (paneroj, rizgrenoj, semetoj, faruno, ...) kaj ekstere (grasaj makuloj)
  • metu ĉiujn manĝaĵojn malfermitajn (pastaĵojn, terpomojn, lentojn, ...) en plastajn saketojn, ne en ŝtofajn sakojn, pli bone en vitrajn aŭ plastajn ujojn.
  • balau almenaŭ ĉiun duan tagon la plankon por forigi la panerojn, kaj evitu permesi grasajn lokojn longe.
  • akompanu tiun ĉi agadon per atako al iliaj fontoj aŭ promenejoj konataj, per helpo de aerosola veneno.
  • ĉasu ilin, surprizante ilin nokte en iliaj videblaj lokoj. Ne lasu la blatan kadavron surloke, kaj ne ĵetu ĝin en la rubujon: iliaj ovoj povas elkoviĝi. Ĵetu la kadavrojn en la necesejon, kaj fluigu akvon.
  • fermu nokte la elirtruojn de la lavujoj
  • purigu ĉiam tuj la manĝilaron (estu la lavujo ĉiam pura, kaj se eble, seka)

Observo kaj rimedo, sen ĥemiaĵoj, tre simpla por ne plu havi ilin[redakti | redakti fonton]

Oni povas rimarki, ke malnovaj hejmoj, kiuj havas la elektrajn kablojn surmure, ne havas blatojn. Tamen, oni konstatos, ke la enmuraj tuboj por elektraj kabloj iĝas iliaj dormejoj tage, kaj iliaj “aŭtoŝoseoj” nokte. La blatoj iras tra la elektraj tuboj, kiuj permesas al ili aliron al ĉiuj ĉambroj. Simpla rimedo por eviti tion: fermu la elirojn per ŝtopilo simila al tiu, kiun oni uzas por fermi elirtruojn de lavujoj. Restos nur mortigi tiujn malfortajn grupojn de la kuirejo, la lavmaŝinejo aŭ de sub la muraj plintoj.

Ĉu ili povas flugi?[redakti | redakti fonton]

En la germana, angla kaj eble aliaj Vikipedioj oni trovas diversajn konstatojn. Spertulo almetu klarigon.

Esperantistaj spertuloj[redakti | redakti fonton]

  1. Andres Izquierdo Madrido - Hispania tezo pri “ektobioj”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La lerta blato