Evoluo
El Vikipedio
Evoluo estas popaŝa sanĝiĝoprocezo, en kiu sin sekvas kvalite diversaj formoj kaj statoj.
Vorto kun simila signifo estas disvolviĝo.
[redakti] Biologio
La teorio de la evoluo de la specioj klarigas kiel el unu specio evoluas pluraj (>filogenetika arbo, genetiko). Por tiu evoluo de la specioj ankaŭ la vorto evolucio estas uzata.(Zamenhof: Sekve de nia toleremo ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn, ekz. "evolucio" kaj "evoluo".)
[redakti] Kion opinias la katolika eklezio rilate la evoluon de la specioj?
La katolika eklezio prezentas neniun obĵeton kontraŭ tiu scienca perspektivo: se iun tagon, kaj eĉ nun, tiu koncepto fariĝos scienca teorio, la eklezio pretos adheri al la sciencaj konkludoj. Cetere, jam la biblio inlinigas al tio.
Teologoj kaj ekleziuloj tuj post la lanĉo de la fama teorio de Darvino multe debatis pri tio: oni scias ke kiam Darvino kaj liaj disĉiploj asertis ke la mondo de vivantoj, bestoj kaj homo, trairis nombrajn stadiojn kaj atingis la nunan staton post sinsekvaj evoluoj, la unua reago de la katlika eklezio same kiel de la aliaj kristanaj eklezioj inklinis al reĵeto. La motivo estis ke tiu teorio ŝajnis igi senutila Dion mem: la kreajaro farus tute senpere kaj agus kiel en spontana generiĝo!
Sed jam Sankta Aŭgusteno en la kvara kaj kvina jarcentoj opiniigis ke Dio donis al vivanoj la eblecon evoluiĝi kaj tio ĉar li metis en ili “semajn spurojn” (rationes seminales), el kiuj la diversaj vivantaj kategorioj povas gajni plian disvolviĝon; cetere, jam la biblio klare rekonas ke Dio diris (Gn 1,24): “La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco”. Aŭgusteno do, kiel jam sankta Gregoro el Nissa kaj poste sankta Bonaventura instruis la eblecon de evoluo (v. Gilson, La Philosofie de St. Bonavenrure, 243-244). Ĉar, ili diris, tiu evoluo eblas danke de la virtualecoj donitaj de Dio al la estaĵoj: fine Dio staras ĉe la komenco de la elpensita evoluo mem.
Do la katolika eklezio, kiu neniam oficiale dekretis ion kontraŭ ĝi, ne diras ke evoluo okazis (kio estas tasko de kristanaj aŭ nekristanaj scienculoj); estas nur rekonate ke evoluo ne kontraŭstaras la dian revelacion.
Ankaŭ vidu: Simbiogenezo