Eako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Telamono montras al Eako la ĵus aperitajn Mirmidonojn, de Jean-Michel Moreau.

Laŭ la helena mitologio, Eako (helene Αἴακός Aiakos, LamentadoNaskiĝita el Tero) estis reĝo de la insulo Egino, sur la Sarona Golfo. Li iĝis ege fama pro sia virta koncepto de kompato kaj religiemo, kaj la justeco per kiu li regis sur sia lando. Lia juĝado estis tre konata tra la tuta Grekio, kaj multaj homoj, kaj eĉ dioj, vojaĝis al Egino nur por ricevi konsilon de li[1][2]. Tiel, post lia morto, oni nomumis lin juĝiston de la animoj en Erebo, kune kun la kretanoj Minoo kaj Radamanto. Posta versio asertas ke Eako juĝis la eŭropanojn (laŭ tiu versio li estis filo de Zeŭso kaj Eŭropo, Radamanto la Azianojn kaj Minoo esprimis la definitivan voĉon dum malfacilaj aferoj[3]. Laŭ la decido de ĉi tiuj juĝistoj, la animoj de mortintoj restis por ĉiam ĉu en la Tartaro, se ili malbone agis dum vivo, ĉu sur la Asfodela Ebenaĵo se ne, aŭ sur la Elizeaj Kampoj kaze ke ili travivintis eksterordinaran bonan vivon. Li ankaŭ kontrolas ke la animoj kuj alvenas al Hadeso estas tiuj, kies vivoj estis tranĉitaj de Atropo.

Naskiĝoj de Eako kaj la mirmidonoj[redakti | redakti fonton]

La gepatroj de Eako estis Zeŭso kaj Egino, nimfa filino de la rivero Asopo. Pro tio, Eako kunigis per sia praavoj la olimpajn diojn kaj la pratempajn akvajn diaĵojn de la loko. Por amindumi ŝin, Zeŭso iĝis fajro aŭ aglo kaj portis Eginon al neloĝata insulo Enono[4], kiu post tiam estis nomita Egino danke al ŝi. Sizifo rakontis al patro de Egina la aferon, kontraŭ la fonto de Pejreno, kaj pro malkaŝi Zeŭsajn sekretojn li poste suferis punon en Hadeso. Asopo ĉagreniĝis kaj ribeliĝis kontraŭ Zeŭso, sed tiu lasta, post kasiĝi ŝtonforme, revenis kun liaj fulmoj kaj per ili devigis Asopon reveni al lia fluejo. Pro tio, tiu rivero fluas tiel malrapide, kaj ofte oni trovas brulita karbo en ĝi.

Kiam Hera, la edzino de Zeŭso, malkovris la malfidelecon de sia edzo, li sendis katastrofan plagon kaj multajn serpentojn, kiuj dekumis la loĝantaron[5][6][7] . Tiam Eako persiste preĝadis al sia patro, suplikante helpon. La reĝo de dioj akceptis liajn kortusajn vortojn kaj transformigis formikojn en homojn[8], kiuj estis nomitaj Mirmidonoj (el μύρμηκες, greka vorto por formikoj) kaj poste partoprenis la Trojan militon sub la komando de la nepo de Eako, Aĥilo. Tiuj rakontoj simbolas la koloniadon de la insulo, kiu verŝajne estis origine loĝata de la pelasgoj, sed poste ricevis kolonojn el Ftio (la mirmidonoj) kaj el Flio (lando de Asopo, el kiu devenis Egina).

Eako kiel sacerdoto de Zeŭso kaj konstruisto[redakti | redakti fonton]

La fruktodonaj preĝadoj de Eako ankaŭ efikis dum persista senpluvo[9], kies finon danke al la interveno de Eako oni solenis ĉiujare en templo de la insulo Egino dediĉita al Eako multan tempon poste, kie oni diris ke troviĝas la tombejo de tiu reĝo, laŭ Paŭzanio[10]. Per tiu senpluvo dioj venĝis murdon farita de Pelopo, kaj la Orakolo de Delfo anoncis ke nur Eako kapablus konvinki la diojn nuligi ĝin. Pro tio, ĉiuj reĝoj el Grekio sendis heroldojn kun oferdonoj al reĝo de Egino[11][12]. Dankeme, religiema Eako mem konstruis templon dediciitan al Panhelenia Zeŭso[13], kaj helpis Pozidonon kaj Apolonon dum ilia konstruado de la muregoj de Trojo, kion ili faris por Laomedono kiel puno por ilia ribelemo kontraŭ la povo de la reĝo de dioj[14]. Kiam ili finis la konstruadon, tri serpentoj klopodis grimpi la murojn, sed nur unu el li (tiu kiu elektis la parton konstruitan de Eako) sukcesis eniri la urbon. Laŭ tio, Apolono profetis ke la murego de Trojo nur povus esti trapasita de la Eakidoj, la posteuloj de Eako. Laŭ la eginanoj, Eako ankaŭ konstruis, per montetoj kaj rifoj, naturan muregon por protekti la insulon de la piratoj[15].

Familio kaj posta kultado[redakti | redakti fonton]

Eako havis amaferon kun la nimfo Psamato, el kiu naskiĝis la antaŭtempe forpasinta Foko. Poste li edziĝis al Endeiso el Megaro, kun kiu li havis du filojn, la heroojn Telamono kaj Peleo. Ĉi tiuj lastaj, eble kuraĝigitaj de ilia patrino, mortigis ilian duonfraton Fokon, kaj kaŝigis lian korpon. Kiam la krimo estis malkovrita, ili ambaŭ forfuĝis el la insulo, kaj Psamato komencis tiamaniere krii, ke ŝi fine transformiĝis en lupinon, kiu de tiam mortigas la bovojn de Egino.

Eako estis unu el la plej ŝatataj filoj de Zeŭso, kiu eĉ klopodis senmortigi lin. Tamen, la Moiroj (diino de la destino) malpermesis lin tion fari. Sed ne nur li estis amata de sia patro: neniu el la antikvaj reĝoj-sacerdotoj kiu regis sur Egino atingis lian famon, kiu divastiĝis tra la focidaj landoj ĉirkaŭ la Golfo de Korinto danke al la nepoj de Eako, Panopeo kaj Kriso, filoj de Foko, kiuj translokiĝis tien post la morto de ilia patro. Oni konstruis sanktejojn dediĉitajn al li kaj en Ateno kaj en Egino[16][17][18], kaj la eginanoj konsideris lin dia protektanto de ilia insulo[19]. Arte, oni kutime prezentas Eakon portante sceptron kaj la ŝlosilojn de la Infero[20][21].

El Eako devenis la nobla familio nomita Eakidoj danke al li, al kiu Aleksandro la Granda asertis aparteni per sia patrino.

Paroj kaj idaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pindaro, Istmaj Odoj viii. 48, &c.
  2. Paŭzanio, i. 39. § 5
  3. Platono, Gorgias 524.
  4. Ovidio, Metamorfozoj, 6.113
  5. Ovidio, Metamorfozoj vii. 520
  6. comp. Higeno Fabloj 52
  7. Strabono, viii. p. 375
  8. Ovidio, Metamorfozoj vii, 520.
  9. Isokrato, Evagoras, 14.
  10. Paŭzanio, ii, 29.
  11. Aplodoro, iii. 12.
  12. Diodoro Sikulo, iv. 60, 61
  13. Paŭzanio, ii. 30. § 4
  14. Pindaro, Olimpaj Odoj viii. 39, &c.
  15. Paŭzanio, ii. 29. § 5
  16. Paŭzanio, ii. 29. § 6"
  17. Hesikio s.v.
  18. Skol. ad Pind. Nem. xiii. 155
  19. Pindaro, Nemeaj Odoj viii. 22
  20. Apolodoro, iii. 12. § 6"
  21. Pindaro, Istmaj Odoj viii. 47, &c.