Tartaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sizifo suferas sian punon en Tartaro, laŭ Tiziano (1548-49).

Laŭ la helena mitologio, Tartaro (el la greka Ταρταρος, «profunda loko» ) estis la plej profunda parto de la subtera mondo, eĉ pli profunda ol Hadeso mem. Fakte, la distanco inter ĉi tiu kaj Tartaro estas la sama inter Geo (Tero) kaj Urano (Ĉielo). Poste oni geografie dividis Hadeson en tri regionoj, nome, Elizeo, Erebo kaj la tartara mondo fariĝis la tria. Tartaro estis loko por eterna sufero, turmentiga malliberejo por la gravaj krimuloj tiel same mortemuloj kiel nemortemuloj (dioj). En Gorgio , Platono (c. 400 a.K.) skribis ke animoj estis taksitaj post morto, kaj tiuj kiuj ricevis punon estis senditaj al tiu loko.


Tartaro, roluloj de la helena mitologio[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj praaj unuoj (kiel ekzemple la Tero kaj tempo), Tartaro ankaŭ estas praa forto aŭ diaĵo, kun specifaj atributoj. Li estis la protogeno (origina dio) de la vastega ŝtorma fosaĵo kiu troviĝis sub la tero. En antikvaj orfeaj fontoj kaj en la misterolernejoj, Tartaro ankaŭ estis la nelimigita origina estaĵo el kiu la Lumo kaj la Kosmo naskiĝis. En sia Teogonio, la poeto Heziodo (ĉ. 700 a.K.) priskribas lin kiel la tria forto kiu aperis el la faŭkanta malpleno de Ĥaoso, post Geo (la Tero) kaj Eroso (deziro). Tamen, Higeno igas lin filo de Etero (aŭ Urano) kaj Geo[1].

Kiel personiga diaĵo, Tartaro (eble kun samnoma parulino) generis ktonikajn monstrojn, inter ili, Tifeo.


Partneroj kaj idaro
Geo Nemezo Tartaro

Pro sia rilato al subtera mondo, Plutono ricevis la kromnomon Patro Tartaro[6].

Aliaj roluloj same nomitaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, du pliaj roluloj el la helena mitologio nomiĝis Tartaro:

  1. Tirano de la urbo Melito, tiel orgojla kaj violenta ke li ricevis la kromnomon Tartaro. Li klopodis seksperforti Aspalison, sed la knabino pendigis sin por eviti tiun destinon. Ŝia frato Astigito venĝis ŝin, mortigante Tartaron[5].
  2. Laŭ Higeno, Tartaro (Tartara) estis kunulino de Tartaro, la subtera mondo. Kun li, ŝi naskis la teruran monstron Tifeo[7].

Tartaro, subgrunda loko en greka religio[redakti | redakti fonton]

Post ilia malvenko, la titanoj estis ĵetitaj al Tartaro. Pentraĵo de Cornelis van Haarlem (1588).

Laŭ la greka mitologio, Tartaro estis duona sfero kiu troviĝis sub la plata Tero, kiel komplemento de la ĉiela duonsfero (ambaŭ formis la praa Kosma ovo). Ĝi estis tiel profunda ke troviĝis eĉ sub la nivelo de Hadeso. Heziodo asertis ke se bronza amboso falus el ĉielo bezonus naŭ tagojn antaŭ ol atingi la Teron, kaj naŭ tagojn pli por fali de ĝi al Tartaro. Same priskribis ĝin Homero, kiu rakontas en sia Iliado ke Tartaro estas same for sub Hadeso kiel Ĉielo estas super la Tero.

Kvankam Tartaro iĝis parto de la regno de la mortintoj, li havis ankaŭ aliajn loĝantojn. Kiam Krono atingis la povon, li malliberigis la Ciklopojn en ĝi, ordonante la monstron Kampo gardi ilin. Aliaj versioj asertas ke li ankaŭ enkarcerigis tie la Hekatonkirojn (gigantoj kun kvindek kapoj kaj cent brakoj), pro tio ke ili defendis la antaŭan reganton, ilia patro Urano. Poste, Zeŭso mortigis Kampon kaj liberigis la tiamajn loĝantojn de Tartaro, por ke ili helpu lin en la batalo kontraŭ la titanoj. Post la venko de la olimpanoj (kun la helpo de la Ciklopoj kaj Hekatonkiroj), Zeŭso ĵetis siavice la titanojn al Tartaro, krom kelkaj esceptoj, kiel Epimeteo, Metiso, PrometeoOceano.

Tartaro kiel pun-loko[redakti | redakti fonton]

Oni uzis Tartaron ankaŭ por puni ribelemaj dioj, ekzemple Apolono (kvankam Zeŭso poste liberigis lin) aŭ plej danĝeraj minacoj por la mondo, kiel Tifeo kaj sia edzino Eĥidno. Por plenumi tiun karceran celon, la Hekatonkiroj iĝis de tiam gardistoj de la pordoj de Tartaro. Fakte, la originala funkcio de tiu fosaĵo estis nuligi la minacantoj de la povo de la olimpanoj, kaj nur en postaj tradicio aperis ĝin kiel loko de puno kaj sufero por la krimuloj. Pro ĉi tiu dua utilo, loĝis en Tartaro, inter aliaj, la jenaj roluloj:

Persefono kaj Sizifo, sur amforo el Vulci (ĉ. 530 a.K.).
  • La reĝo Sizifo, sendita tien pro mortigado de vojaĝantoj kaj gastoj en sia palaco. Krom malobservi la sakralajn leĝojn pri gastumado, li ankaŭ perfidis Zeŭson, malkaŝante liajn sekretojn. Sizifo, ekzemple, rakontis al la rivera dio Azopo pri la loĝejo de lia filino Egino, forkaptita de la dia reĝo, pro tio ke li konsideris sin samnivele ol la dioj, do sentis sin rajtigitaj raporti ilian diskretaĵojn. Kiam Zeŭso ordonis la Morton malliberigi Sizifon, li trompis lin per demandado al li pri kiel funkciis la katenoj, kaj fine ĉenis Tanaton, malebligante neniu morti. Areso intervenis, ĉar li bezonis morton en sia milita agado, kaj liberigis Tanaton, anstataŭante lin per Sizifo en Tartaro. Iom poste, tiu reĝo sukcesis konvinki Persefonon permesi lin supreniri al la surfaco por riproĉi sian edzinon pro ne konvene entombigi lin. Pro tio, ke li rifuzis iri reen al la submondo, Hermeso devis perforte treni lin tien. De tiam, Sizifo estis devigita ruligi montflanken grandan rokon, kiu faladis malsupren denove tuj post atingi la pinton. La sizifa postulado ke lia saĝeco superis tiun zeŭsan, kaŭzis al li tiun punon, proverba simbolo de eterna frustriĝo.
  • Tantalo ankaŭ estis en Tartaro, post kiam li distranĉis sian filon Pelopso, boligis lin, kaj servis lin kiel manĝaĵon al la gedioj. Li ankaŭ ŝtelis la ambrozion de la olimpanoj, kaj publikigis liajn sekretojn. Plia rakonto asertis ke li tenis oran hundon forĝitan de Hefesto kaj ŝtelitan de sia amiko Pandareo. Kiam ĉi tiu lasta postulis lin redoni la hundon, Tantalo mensoge neis ke li havis ĝin. La puno de Tantalo pro liaj fiaj agoj (proverba esprimo pri tento sen kontento) estis stari en lago sub fruktarbo kun malaltaj branĉoj. Kiam ajn li etendis sian manon al la fruktoj, la branĉojn levis la celitan manĝon de lia teno, kaj kiam ajn li kliniĝis malsupren por trinki, la akvo retiriĝis antaŭ ol li povis iĝi ajna. Super lia kapo, ŝtono simila al tiu de Sizifo konstante minacadis lin.
Iksiono torturata en Tartaro.
  • Iksiono estis la reĝo de la lapitoj, la plej antikva tribo de Tesalio. Li freneziĝis, kaj puŝis sian bopatron sur lito de karbo kaj lignaĵo, kiun li bruligis, plenumante tiel la unuan famili-rilatan murdon. La najbaraj princoj ordonis ke oni rifuzis al Iksiono pek-purigadon, sed Zeŭso indulgis lin, kaj invitis lin al bankedo sur Monto Olimpo. Sed kiam Ikŝiono unuafoje vidis Heron, la edzino de Zeŭso, li enamiĝis al ŝi kaj surtable karesis ŝin ĝis kiam Zeŭso severe ordinis lin halti. Post aŭdi liajn ekskuzojn, la reĝa dio kreis nubo-klonon de Hero por testi lin. Iksiono amoris ŝin, kaj el tio naskiĝis Centaŭro, praulo de la ĉevalviroj (kiuj estis kromnomitaj Iksionidoj pro tio). Malkaŝite lia perfideco, la fulmotondroj de Zeŭso frapis Iksionon, kiu ricevis punon en Tartaro: oni ligis lin al flugilhava flama rado kiu porĉiam turniĝis, unue surĉiele kaj poste en Tartaro. Nur dum la vizito de Orfeo al la submondo, por klopodi salvi sian edzinon, la rado ĉesis ĝian turniĝadon, pro la muziko kiun Orfeo ludis tiam. La puno de Iksiono reprezentis la bruligan seksavidon.
  • Laŭ kelkaj versioj, la Danaidinoj murdis siajn edzojn kaj estis punitaj en Tartaro per devigo porti akvon en kruĉo por plenigi banon por tiel forlavi iliajn pekojn. Sed la kruĉoj estis fakte kribriloj, do la akvo ĉiam likadis[8]
  • La giganto Titio estis mortigita de Apolono kaj Artemiso pro klopodi seksperforti ilian patrinon Leto en la nomo de Hero. Kiel puno, li estis ĉenita en Tartaro kaj torturita fare de du vulturoj, kiuj manĝadis sian hepaton. Tiu puno tre similas al tiu de la titano Prometeo.
  • Oni ankaŭ mencias la ĉeeston de reĝo Salmoneo en Tartaro, pro ŝajnigi sin Zeŭso. Pro tio li meritis fulmotondron de ĉi tiu dio.

Laŭ Platono (ĉ. 427 a.K.), Radamanto, Eako kaj Minoo estis la juĝistoj de la mortintoj, kiuj decidis kiu iros al Tartaro. Radamanto juĝis aziajn animojn; Eako juĝis tiujn eŭropajn kaj Minoo estis la decidanta voĉdono kaj juĝisto de la grekoj. Platono ankaŭ proponis la koncepton ke pekintoj estis ĵetitaj subgrunden por ricevi punon laŭ iliaj pekoj en la Mito de ER.

Vizitantoj en Tartaro[redakti | redakti fonton]

Ekzistis kelkaj enirejoj al Tartaro, laŭ la mitologiaj rakontoj. Unu el ili estis Aornum[9], kaj alia troviĝis en la mistera lando de la Arimoj, pri kies certa lokiĝo neniu verkisto sciis. Laŭ la rakontaro, kelkaj herooj trovis unu el tiuj enirejoj kaj kuraĝis viziti Tartaron. Inter ili elstaris la jenaj:

Orfeo kaj Eŭridico, elirante el Tartaro. Pentraĵo de Federico Cervelli.
  • Orfeo, kiu klopodis savi sian ĵusmortitan edzinon el tiu mondo. Per sia mirinda kantado li sukcesis konvinki la gereĝojn de Hadeso, kiuj nur fiksis unu kondiĉon: li ne turniĝu por vidi Eŭridicon ĝis kiam ili atingos la surfaĉan mondon. Tamen, kiam Orfeo eliris el la kaverna elirejo kaj atingis la tagan lumon, li avide turniĝis por kontroli ĉu sia edzino iris post li. Sed Eŭridico ankoraŭ ne estis for, do laŭ la kondiĉo pri ŝia liberado, ŝi devis reveni al subtera mondo.
  • Tezeo, reĝo de Ateno, kaj sia amiko Piritoo elektis la enirejon kiu troviĝis en Tenaro (Lakonio) por subiri al Tartaro. Post la morto de iliaj respektivaj edzinoj, ili ĵuris helpi unu la alian edziĝi al filinoj de Zeŭso. Ili sukcesis forkapti Helenon, asignita al Tezeo laŭ lotado, kaj kiam ili demandis orakolon pri la plej taŭga edzino por Piritoo, Zeŭso, ironie, respondis ke la plej nobla estis Persefono. Jam en Tartaro, Hadeso trompis ilin, kaj ŝajnigante gastimemon, invitis ilin sidiĝi en la Forgesiga Seĝo. Do ili pasigis kvar jarojn tie, sen memori ion ajn pri la kialo de ilia vizito ĝis kiam Heraklo liberigis ilin.
Heraklo kaj Cerbero, en fontano de Brno.
  • La famega heroo Heraklo iris Tartaren por plenumi taskon ordonitan de Eŭristeo: li devis kapti la trikapan hundon Cerbero. Persefono fratece bonvenigis lin, kaj konsentis pri ke li liberigu Tezeon kaj Piritoon. Sed ili estis forte ligitaj al la seĝo, do Heraklo devis uzi sian tutan forton por levigi Tezeon (ŝirante parton de lia postaĵo, kiu restis surseĝe) kaj sukcesis savi lin, sed kiam li klopodis fari same kun Piritoo, siaj movoj okazigis grandan tertremon, do li preferis lasi lin tie, en Tartaro. Fakte, li konsideris Piritoon la kulpanto de tiu situacio[10]. De tiam Piritoo suferis torturon apud Iksiono (kaj kune kun Teseo laŭ alternativaj versioj): antaŭ li disponeblis buntan bankedon, sed kiam li (aŭ ili) klopodis preni manĝaĵon, la Erinioj intervenis kaj forprenis ĝin.

Heraklo eniris al Tartaro per la sama loko ol Tezeo kaj Piritoo, aŭ per groto en Akerusia duoninsulo, ĉe la Nigra Maro. Lin akompanis Hermeso kaj Ateno, kiuj konsilis lin kiel agi por sukcesi atinti la subteran mondon. Post diversaj okazintaĵoj, li renkontis Meleagron kaj post frateca konversacio, li promesis edziĝi al lia fratino, Dejaniro. Poste li liberigis Askalafon kaj klopodis bonfartigi la punitajn animojn per bov-oferado. Sed Menetio, bov-bredisto de Hadeso kontraŭis lin, kaj nur la interveno de Persefono evitis lian morton. Kompense, oni permesis lin kapti Cerberon (Hadeso konsentis ĉar li dubis ke la heroo sukcesu tion fari sen armiloj), kaj Heraklo eliris al surfaĉo per la sama vojo aŭ per tunelo kiu alvenis al monto Lafistio[11].

Tartaro en romia mitologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la romia mitologio, Tartaro estis la loko kien pekintoj estis senditaj post ilia morto. Vergilio priskribis ĝin en sia Eneido kiel vastega loko, ĉirkaŭita de la brulinta rivero Flegetono kaj trioblaj muregoj, kiuj malhelpis la punitojn iamaniere ekskapi de ĝi. Tiu loko estis gardita de hidro kun kvindek nigraj gapantaj makzeloj, kiu sidas ĉe knaranta pordego, protektita per kolonoj de solida adamanto, substanco simila al diamanto, kaj tiel maltranĉebla kiel ĝi. Interne troviĝis palaco kun larĝaj muroj kaj alta fera turo, sur kiu Tizifono (unu el la Erinioj, kiuj simbolas venĝemon) gardas sendorme kaj klakigas sian vipon. Proksime estis fosaĵo, dufoje profunda ol la distanco inter la lando de la vivantoj kaj la monto Olimpo. Ĉe ĝia fondo restis la titanoj, la ĝemelaj Aloadoj kaj multaj aliaj pekintoj. La punoj priskribitaj por la krimuloj sufiĉe similas al tiuj, de la helena mitaro.

Tartaro en la Biblio[redakti | redakti fonton]

Infero, laŭ Sandro Botticelli. La koncepto Tartaro, kiel pun-loko por malvirtuloj, tre similas al Infero de la kristanismo.

En la helena juda literaturo, Tartaro nur aperas kadre de la Libro de Ĥanoĥ 20:2, kiu mencias ke Urielo estis provoso de du cent pekintaj anĝeloj[12]. Ĉi tie, tartaro estas ĝenerale komprenita kiel la loko kie la falintaj observantoj restas kaptitaj.

En la Nova Testamento ne troviĝas la vorto Tartaro, sed Tartaroo (ταρταρόω, "ĵetas al tartaro"), mallongigita formo de la klasika greka verbo kata-tartaroo ("ĵetas malsupren al tartaro"). Ĝi aperas en 2 Petro 2:4. Liddell Scott disponigas aliajn uzojn por la mallongigita formo de tiu verbo, uzita de Akusilao (5-a jarcento a.K.), Johano Lido (4-a jarcento p.K.) kaj la skoliioj pri Eŭmenidoj, de Esĥilo. Ĝi mencias Pindaron, kiu rakontis kiel Geo klopodis venki Apolonon post lia mortigado de la serpento Pitono fare de li[13]. En klasikaj tekstoj la pli longa formo kata-tartaroo ofte estas rilatigita al la ĵetado de la titanoj malsupren al tartaro[14].

La ESV estas unu el pluraj anglaj versioj kiu donas la grekan legadon Tartaro kiel piednoto:

For if God did not spare angels when they sinned, but cast them into hell [1] and committed them to chains [2] of gloomy darkness to be kept until the judgment;" /
Footnotes [1] 2:4 Greek Tartarus
Por se dio ne ŝparis anĝelojn kiam ili pekis, sed gisis ilin en infero[1] kaj decidis ilin al katenoj[2] de pesimisma mallumo por esti konservita ĝis la juĝo;" /
Piednotoj[1] 2:4-greka Tartaro

Adam Clarke konkludis ke la uzo de Petro de lingvo rilatiganta al la titanoj estis indiko ke la malnovgrekaj aŭdis de Biblia puno de falintaj anĝeloj[15]. Kelkaj komentaĵoj de Evangelikaj Kristanoj distingas Tartaron, kiel loko por malvirtaj anĝeloj, kaj Geheno, kiel loko por malvirtaj homoj sur la bazo de tiu verso[16]. Aliaj evangeliaĵoj, akorde kun ke kelkaj falintaj anĝeloj estas ĉenitaj en tartaro, ankoraŭ iuj ne, provas distingi inter unu speco de falintaj anĝeloj kaj alia[17].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Higeno. Antaŭparolo.
  2. 2,0 2,1 Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.39 kaj 2.4.
  3. Higeno. Antaŭparolo.
  4. Bakilido. Fragmento 52.
  5. 5,0 5,1 Antonino Liberalo. Metamorfozoj, 13.
  6. Valerio Flako, 4.258.
  7. Higeno. Fabloj, 152.
  8. La nomo de la dana registrara agentejo pri subteno de evolulandoj estis ŝanĝita de DANAIDO al DANIDA en la lasta minuto, kiam tiu malfeliĉa implico estis malkovrita.
  9. Robert Graves. The Greek Myths (Volumo 1), 1990, paĝo 112: « ... Li utiligis la trairejon kiu malfermiĝas ĉe Aornum en Tesprotio kaj, pri ilia alveno, ne nur ĝojis la pramiston Karono...".
  10. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.5.12.
  11. Ovidio. Metamorfozoj, 7.409 kaj sekv.
  12. Kelley Coblentz Bautch. A Study of the Geography of 1 Enoch 17-19: "no One Has Seen what I Have Seen", paĝ. 134.
  13. A. cast into Tartarus or hell, Acus.8 J., 2 Ep.Pet.2.4, Lyd.Mens.4.158 (Pass.), Sch.T Il.14.296. Henry George Liddell. Robert Scott. A Greek-English Lexicon, revised and augmented throughout by. Sir Henry Stuart Jones. with the assistance of. Roderick McKenzie. Eld. Clarendon Press, Oksfordo, 1940.
  14. Apolodoro, en la Skolioj de Didimo pri Homero; Plutarko. Pri la riveroj.
  15. Clarke komentas: "Verŝajne la antikvaj grekoj ricevis de la tradicio, rakontoj pri la punado de la "falintaj anĝeloj," kaj de malbonaj viroj post morto; kaj iliaj poetoj faris, en konformeco kun tio, mi supozas, Tartaron la loko kie la gigantoj kiuj ribelis kontraŭ Jupitero, kaj la animoj de la malvirta, estis enŝlositaj. "Ĉi tie," diris Heziodo, Teogonio, 720.1, "la ribelemaj titanoj estis ligitaj en punaj katenoj.""
  16. Paul V. Harrison, Robert E. Picirilli James. 1, 2 Peter, Jude Randall House Commentaries, paĝ. 267. 1992.
  17. Vince Garcia. The Resurrection Life Study Bible, paĝ. 412. 2007.