Tifeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tifeo laŭ etruska fresko.

Laŭ la helena mitologio Tifeo, TifonoTifaono (el la greka Τυφωεύς, Τυφών kaj Τυφάων, «fumo») estis pradiaĵo, iel rilata al uraganoj. Li estis la lasta filo de Geo, kiu unuiĝis al Tartaro (la subtera malhela mondo) kun interveno de Afrodito, por generi la plej teruran monstron, venĝeme pro la malvenko de la titanoj[1]. Pro tio la latinaj verkistoj kromnomis lin «Terrigenia» (naskita el la tero)[2]. Tamen, alternativaj versioj konsideras lin filo de Tartaro kaj samnoma kunulino[3]

Tifeo batalis kontraŭ Zeŭso pro tio ke la olimpa reĝo forpelis la titanojn el ĉielo. Dumlukte, li sukcesis venki la dion, kaj elŝiris liajn tendenojn, sed Hermeso ŝtelis kaj redonis ilin al Zeŭso, kies venĝo iĝis eĉ pli kolera. Post terura batalado, Tifeo estis malliberigita sub la monto Etna, kiu de tiam ankoraŭ ĵetas fumon kaj fajron.

Laŭ la priskriboj, Tifeo estis giganta kaj horora flugil-hava monstro tiel granda, ke li kapablis eĉ tuŝi la stelojn per sia azena kapo (aŭ kapoj, pro tio ke oni ankaŭ diris ke li havis cent[4]). Anstataŭ fingrojn, li havis drak-kapojn, kaj multnombra sepentaro formis liajn krurojn. Tifeo kapablis bruligi ion ajn per sia fajra rigardo, vomi lafon kaj brulintajn ŝtonojn, kaj origini per sia flugil-batado uraganojn kaj tertremojn. Li ankaŭ elsendis timigegajn voĉojn, miksaĵo de hundaj blekoj, leonaj roroj kaj bovaj muĝoj.

Tifonomaĥio[redakti | redakti fonton]

La Homera himno al Apolono lokigis Tifeon ĉe la Orakolejo de Delfoso, kaj konsideris lin filo de la pradiino Hero, laŭ ŝia minoa formo[5]. Ŝi naskis lin venĝeme pro la naskiĝo de Ateno, sen maskla interveno (kiel monstra versio de Hefesto aŭ de Areso), en kaverno de Kilikio, kaj tuj poste oni ekziliis lin en la mistera lando Arimoso[6], kie okazis la fina batalo inter Zeŭso kaj Tifeo.

Tifeo koleriĝis kaj minacis detrui la tiaman mondon, por venĝi sian patrinon. Terurigitaj, ĉiuj la olimpanoj forfuĝis al Egiptio, kie li ricevis apartan kultadon. Nur Ateno restis kaj alfrontis la giganton, kiel digna diino pri milito. Kiam ŝi primokis la malkuraĝon de Zeŭso, la ĉefdio ekkonsciis pri lia rolo kaj revenis batali Tifeon per siaj fulmo-batoj kaj la sama silika falĉileto kiun li iam uzis por venki Kronon. Vundite, Tifeo forfuĝis al monto Kasio (Sirio), kie okazis la plej granda batalado. Tifeo sukcesis preni la falĉileton, ĉirkaŭante Zeŭson per siaj serpentaj membroj. Sed tial kial sia kontraŭlo estis senmortulo, li nur povis senmovigi lin, tranĉante liajn tendonojn. Tifeo enmetis ilin en ursa felsako (la korukos, etimologia origino de la korukion atron, la Korica kaverno), kiun li donis al sia fratino Delfino por ke ŝi gardu ĝin en la Korica kaverno.

Lukto inter Zeŭso kaj Tifeo, ilustraĵo el 1811.

La novaĵo pri tiu malvenko de Zeŭso konsternis la gediojn, kaj kuraĝigis Hermeson kaj Pajnon eniri la kavernon. Dum Pajno timigis Delfinon per sia fama krio, Hermeso ŝtelis la felsakon kaj redonis al Zeŭso liajn tendonojn[7]. Tamen, alternativa versio asertas ke estis la heroo Kadmo tiu, kiu sukcesis preni la felsakon, post konvinki Delfinon pri ke li bezonis la tendonojn por fari mirindan liron kaj mirigi ŝin per kanto neniam aŭskultata ĝis nun[8].

Refortigite, Zeŭso revenis al Olimpo, prenis ĉaron eltiritan de flugil-havaj ĉevaloj kaj persekutis Tifeon ĝis la monto Niso. Tie, la Parkoj ofertis al la monstro kelkajn fruktojn, laŭ ili refortigintajn. Sed ili trompis lin, ĉar la efiko estis tute mala. Kvankam Tifeo ĵetadis montojn al Zeŭso, li kontraŭatakis per siaj fulmoj, provokante tiom da vundoj en la giganto, ke de tiam la lasta monto kie Tifeo klopodis saviĝi nomiĝas Hemo (sango), en Trakio. De tie li iris al Sicilio, kie li trafis sian finon: Zeŭso ĵetis sur li la monton Etno, kiu iĝis la fina tombejo de la giganto[7]. La fakulo Walter Burkert atentigas pri la simileco de tiu rakonto kaj la hitita mito de Ilujanko, tre ebla pro tio ke la kilika marbordo multe rilatis al tiu popolo[9].

Tamen, krom la antaŭa troviĝas alternativaj versioj de la Tifonomaĥio:

  • Laŭ la Teogonio de Heziodo Zeŭso venkis lin facile, saltante el la Monto Olimpo kaj bruligante liajn kapojn per siaj armiloj. Poste li ĵetis lin al Tartaro.
  • Laŭ Ovidio, kiam Tifeo spruĉis el la tero, la gedioj forfuĝis al Egiptio, ege terurigitaj. Tifeo trafis kelkajn, do ili devis aliformiĝi en bestoj por pli facile ekskapi: Zeŭso en kapro, Hero en blanka bovino, Apolono en korvo, Artemiso en katino, ktp.[10]. Per tiu rakonto oni celis pravigi la ekziston de la egiptia diaro, komprenata kiel sekvo de tiu greka: per ilia metamorfozo, la olimpanoj identigis sin al la egiptiaj gedioj. Tiu amasa transformiĝo generis ankaŭ multajn rakontojn pri, ekzemple, la deveno de la stelaro[11]. Ovidio ne priskribas la bataladon, sed ja la posta malliberigo de Tifeo inter la montoj Peloro, Pakino, Lilibeo kaj Etna. La monstra giganto klopodis liberiĝi de tiel peza puno kaj skuis la teron tiel forte ke eĉ Hadeso eliris el sia subtera mundo por kontroli ĉu ĉio enordis[12].
  • Alternativa fina malliberejo de Tifeo troviĝis en la mistera lando de la Arimoj, menciita de Homero, sed sen specifi certan lokiĝon[13]. Aliaj verkistoj baziĝas sur tiu mencio kaj klopodas konkreti kie troviĝis tiu lando. Laŭ Heziodo, Tifeo kaj Eĥidno plenumis sian punadon en subtera palaco kiu troviĝis en la plej malproksima parto de la mondo[14], do ĝi tre similis al la lando de la Arimaspoj kaj la Kimmeroj (unu-okula raso, laŭ Strabo), malhela kaj nebula sovaĝa regno kie supozeble troviĝis la pordoj de Tartaro, tiel for, ke oni devus trapasi la riveron Oceano por atingi ĝin. Tamen, Strabo proponas diversajn kandidatojn esti la fina ripozejo de Tifeo: sur la flanko de la monto Tmolo (Lidio), Kilikio, Sirio, kelkaj insuloj ĉe la Tirena Maro, Misio kaj monto Etno, kompreneble[15].

La monstra idaro de Tifeo[redakti | redakti fonton]

Tifeo iĝis la antonomazia monstro de la helena mitologio (fakte li akiris la kromnomon Patro de ĉiuj monstroj). Do, oni igis lin origino de la ceteraj teruraj estaĵoj kiuj ĉefrolas la mitaron: kun la serpentforma Eĥidno, li estis patro de la infera trikapa hundo Cerbero, de la Ĥimero, la teba Sfinkso, la Nemea leono, kelkaj drakoj kaj eĉ de la danĝeraj sudaj varmaj ventoj, konata en la greka kiel la typhein. El tiu vorto eble devenas la etimologio de tajfuno pere de la persa طوفان Tufân. La araboj uzis tiun vorton por nomi la ciklonajn sturmojn en la Hinda Oceano.


Partneroj kaj idaro
Eĥidno Geo

Rilataj mitoj[redakti | redakti fonton]

Filozofie, Tifeo iĝis simbolo, kiel eterna malamiko de la olimpanoj, de la racia pensmaniero. Sed post lia malvenko, oni ĵetis lin al Tartaro, aŭ malliberigis lin sub la monto Etna[23][24], kies malkonforto movigas lin, generante vulkanajn erupciojn kaj tertremojn. Tifeo iĝis tiel ktonika personigo de la vulkana povo, same kiel Hefesto laŭ la olimpa tradicio. Kelkaj poetoj traktas lin kiel vulkana dajmono, kun identaj atributoj ol Enkedalo.

Tifeo laŭ Wenzel Hollar (1607-77).

Postaj helenaj verkistoj identigis Tifeon al la egipta dio Setho, kaj asertis ke post sia malvenko, li kaŝiĝis ĉe la Serbonia marŝo, en la landlimo inter Egiptio kaj Fenico[25]. Laŭ Heziodo, de tempo al tempo Tifeo ankoraŭ sendas danĝeran venton el Tartaro, facile aŭskulteblaj en Seleukio (nuntempa Turkio) ĝis la konstruado de bizanca preĝejo kiu senefikigis ĝin[26]. Aliaj verkisto ĝeneraliĝas kaj atribuas al li la originon de ĉiu malfavora vento, ekzemple, tiu kutima en la Mesina Markolo[27]. Laŭ rakonto de Valerio Flako, li ankaŭ sendis tiun malheligan venton por helpi liajn filinojn, la harpioj, kiam la argonaŭtoj persekutis ilin[28].

Laŭ la orfea tradicio, Tifeo ĉefis la titanojn kiam ili atakis kaj mortigis Dionizon (same kiel faris Setho al Oziriso). Krome, la venko de Tifono fare de Zeŭso sufiĉe similas al tiu de Vritro fare de Indro[29] (ankaŭ dio pri fulmoj kaj ŝtormoj). Verŝajne ambaŭ rakonto devenas de sama hindeŭropa komuna mito. Similecoj troviĝas ankaŭ en la skandinava mitologio (Toro kaj Jörmungandr) kaj eble en la irlanda Dinsdenchas, kie Dagda bataladas kontraŭ giganta polpo[30]. La mitologiisto Joseph Campbell konsideras tion paralelismo ankaŭ kun la malvenko de Levjatano fare de YHWH[31]. Fakte, la kristanaj skoloj enmetis lin en la ĉiama batalado inter bono kaj malbono, aldonante al li atributojn de la arkianĝelo Sandalfono.

Tifeo en arto kaj popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Tifeo, la giganto[redakti | redakti fonton]

Laŭ Heziodo, Tifaono estis uragana (tajfuna) filo de Tifeo.

Krom la antaŭa, Tifeo nomiĝis ankaŭ filo de Geo, tre simila al la antaŭe priskribita monstro. Li estis unu el la gigantoj[33]. Post la malvenko de liaj kunuloj, lia patrino kuraĝigis lin batali kontraŭ la olimpanoj, do verŝajne estis li tiu, kiu ĉefis la atakon de la titanoj al Dionizo.

Krom tiu, laŭ Heziodo Tifeo kaj Tifaono estis du malsamaj roluloj: Tifaono estis terura uragano, filo de la origina Tifeo. Estis li tiu, kiu unuiĝis al Eĥidno kaj generis la monstran idaron[34]. Tamen, la posta tradicio unuigis ambaŭ rolulojn, sed konservis la vorton Tifaono por priskribi detruigajn stormojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heziodo. Teogonio, 820-68.
  2. Ovidio. Metamorfozoj, 5.319.
  3. Higeno. Fabloj, 172.
  4. Pindaro. Pitiaj Odoj, 1.31.
  5. Homera himno 3, 3000.
  6. Homero. Iliado, 2.781-3.
  7. 7,0 7,1 Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.6.3.
  8. Nono. Pri Dionizo, 1.841 kaj sekv.
  9. Walter Burkert. Watkins' How to Kill a Dragon: Aspects of Indo-European Poetics. Eld. Oxford University Press, 1995.
  10. Ovidio. Metamorfozoj, 5.321-331.
  11. Higeno. Pri Astronomio, 2.28.
  12. Ovidio. Metamorfozoj, 5.346-353 kaj 354-361.
  13. Homero. Iliado, 2.780 kaj sekv.
  14. Heziodo. Teogonio, 295 kaj sekv.
  15. Strabo. Geografio, 13.4.6.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 16,5 16,6 16,7 Higeno. Antaŭparolo kaj Fabloj, 151.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 Heziodo. Teogonio, 306.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 18,5 18,6 Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.31, 2.74, 2.106, 2.113, 2.119 kaj 3.52.
  19. Valerio Flako, 4.514.
  20. Heziodo. Teogonio, 869.
  21. Kinto el Smirno, 12.444.
  22. Apolonio el Rodiso, 2.1210.
  23. Esĥilo. Katenita Prometeo, 370.
  24. Pindaro. Pitiaj, 1.19.20-
  25. Herodoto. Historioj, 3.5.
  26. Robin Lane Fox. Pagans and Christians, p.41
  27. Pindaro. Pitiaj Odoj 1.15.
  28. Valerio Flarko. Pri la argonaŭtoj, 4.514 kaj sekv.
  29. Rig Veda, 1.32.1.
  30. [1]
  31. Joseph Campbell. The Masks of God: Occidental Mythology, paĝ.22
  32. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.18.10.
  33. Nono, Pri Dionizo, 48.10 kaj sekv.
  34. Heziodo. Teogonio, 869.