Dante Alighieri

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Dante Alighieri pentrita de Andrea del Castagno, ĉ. 1450 (Uffizi Gallerio)

Dante Alighieri [Dante Aligjeri] (naskiĝis ĉirkaŭ la 29-a de majo 1265 en Florenco; mortis en 14-a de septembro 1321 en Ravenna) estis itala poeto, konsiderata la fondinto de itallingva poezio.

Dante Alighieri naskiĝis en familio nobela, sed malriĉa. En 1274, kiam li havis nur naŭ jarojn, li unufoje vidis Beatrice Portinari (1266-1290) dum meso kaj enamiĝis al ŝi. Ŝi estis forta inspiro al liaj verkoj kaj en La Divina Commedia (La dia komedio) kondukas la poeton tra la ĉielo.

En 1285 Dante edziĝis al Gemma Donati. De ŝi, li havis kvar infanojn (Jakobo, Petro, Johano, Antonia). En 1289, Dante batalis en la batalo de Campaldino kontraŭ la Gibelinoj. Dante skribas pri ĉi tiu batalo en la komedio kiam en purgatorio. La Gelfoj subtenis la papon kaj la Gibelinoj la imperiestron (en Germanio) de la Sankta Romia Imperio. Italio en la tagoj de Dante estis elŝirita de ilia ada milito. En Florenco, Gelfoj jam venkis sed ili frakciiĝis en interbatalantajn Blankajn Gelfojn kaj Nigrajn Gelfojn.

En 1290, Beatrice mortis junaĝe kaj Dante, por eviti sian malĝojon, studegis filozofion, teologion kaj provencan poezion, kaj verkis sian unuan verkon, La vita nuova (La vivo nova). Ĝi estas aro de prozo kaj poezio pri Beatrice kaj amo.

En 1296, Dante partoprenis en florenca politiko, aliĝinte la partion de la Blankaj Gelfoj. En 1302, kiam Dante forestis, la Nigraj Gelfoj venkis la Blankajn kaj Dante estis ekzilita, perdinte ĉion. Dante vojaĝis tra Eŭropon – al Parizo kaj eble al Oksfordo – kaj fine loĝis en la itala urbo Verona kaj poste en Ravenna, kie li verkis la komedion. Dante verkis ĉiujn siajn ĉefajn verkojn en ekzilo escepte de La vita nuova.

Lia domo ankoraŭ staras en Florenco. Li iradis al la preĝejo Sankta Johano. Giotto, la pentristo, estis lia amiko kaj ankaŭ Guido Cavalcanti.

Enhavo

[redakti] Influo

Statuo de Dante apud la preĝejo Santa Croce, Florenco

Dante argumentis (en la verko De vulgari eloquentia) kaj efektive montris (per la komedio), ke nacilingvo – kaj ne sole la latina – povas esti efika kaj belega ilo de alta literaturo. Dante estis influita de la Trobadoroj, inter aliaj Arnaut Daniel, kiun li citas en De vulgari eloquentia.

Dante verkis kaj en la latina kaj en la itala, helpante formi la modernan italan lingvon kaj starigante sian toskanan dialekton la itala de literaturo.

Inter aliaj, Dante influis la anglan romantikan poeton William Blake, kaj la usonan/anglan poeton T. S. Eliot

[redakti] Verkoj

en la Itala:

en la Latina:

[redakti] En Esperanto aperis

Traduko en Esperanto ekzistas de Infero fare de Kálmán Kalocsay. Tiu ĉi traduko, kiun aperigis Literatura Mondo en 1933, estas mejloŝtono en la evoluo de la poezia lingvo de Esperanto.

Krom tio kompleta traduko de La Dia Komedio estis eldonita - sen vicnumero - en la Serio Oriento-Okcidento, en senrima traduko de Giovanni Peterlongo kaj kun ilustraĵoj de Sandro Botticelli. Edizioni SIEI Milano, unua eldono 1963, dua eldono 1979.

Ankaŭ Vivo Nova aperis en Esperanta traduko: dulingva eldono aperis ĉe Fonto; la tradukon verkis brila poeto Enrico Dondi en 2003.

De la sama tradukinto en 2000 aperis ĉe Fonto nova traduko en tercinoj de Purgatorio; grandioze bona kompleta traduko lia de l' Dia Komedio - tute en la origina tercina formo - aperis en 2006 en tri volumoj kun ilustraĵoj de Gustave Doré: La Dia Komedio: Infero, Purgatorio & Paradizo.

De La Floro de Dante (aŭ eventuale de alia Durante, ĉar la aŭtoreco ne estas senkontesta) jam aperis pluraj eroj en la jarkolekto de l' literatura revuo Fonto en 2006, denove en traduko de Dondi.

En julio 2007 aperis - denove ĉe Fonto - traduko de la tuta verko sub la indiko: Durante (?) Dante - La Floro; Toskana poemo el la 13a jarcento. Temas pri adaptiĝo al la toskana burĝa medio de la franca korteza Roman de la Rose en 232 sonetoj.

[redakti] Eksteraj ligoj