Ludwig Gottfried Blanc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Gottfried Blanc
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1781 (1781-09-19)
en Berlino
Morto 18-an de aprilo 1866 (1866-04-18) (84-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto • romanisto • teologo
vdr

Ludwig Gottfried BLANC (naskiĝinta la 19-an de septembro 1781 en Berlino, mortinta la 18-an de aprilo 1866 en Halle) estis grava germana romanistikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de franclingvaj gepatroj frekventis ĝis 1801 la Francan gimnazion kaj la ĝuste tie troviĝintan teologian seminarion en Berlino. En 1806 li iĝis predikisto de la reformita komunumo en Halle.

Akuzite esti partopreninta en komploto kontraŭ la reĝo de Vestfalio li transportitis en 1811 al Magdeburgo kaj poste al Kaselo kie li restis kaptito ŝtata ĝis kiam rusa korpuso liberigis lin en 1813.Kiel milita predikisto li poste ĉeestis la kampanojn de 1814/15.

Sciencistaj agoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1822 li estis eksterorda, ekde 1833 orda profesoro pri latinidaj lingvoj en Halle kaj paralele, ĝis 1860, dua predikisto ĉe la Katedralo de Halle. Blanc ege gravis kiel esploristo scienca pri Dante Alighieri. El liaj skribitaĵoj menciindas almenaŭ »Handbuch des Wissenswürdigsten aus der Natur und Geschichte der Erde und ihrer Bewohner« (Halle 1824) kaj lia tre ampleksa gramatiko de la itala lingvo »Grammatik der italienischen Sprache« (Halle 1844), la verko »Vocabolario Dantesco« (Leipzig 1852) kaj senrima, jamba traduko de Dia komedio »Göttlichen Komödie« (Halle 1864). Ne forgesatu krome la verko »Versuch einer bloß philologischen Erklärung mehrerer dunkeln und streitigen Stellen der Göttlichen Komödie« (Halle 1861–64).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 3. Leipzig 1905, p. 16 (surrete)