Magdeburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
Blazono de Magdeburg Situo de Magdeburg en Germanio
Bazaj indikoj
Federacia lando: Saksio-Anhalto
Distrikto: Eksterdistrikta urbo
Areo: 200,94 km²
Loĝantoj: 229.691 (2006-12-31)
Loĝdenseco: 1.143 loĝantoj po km²
Alteco: 56 m super NN (urbomeza punkto)
Poŝtkodo: 39104-39130
Telefonkodo: 0391
Geografia situo: 52 ° 7' 35" N, 11° 38' 8" O
Regiona aŭtokodo: MD
Administra kodo: 15 3 03 000
Urba subdivido: 40 urbopartoj
Adreso de la urba administracio: Alter Markt 6
39104 Magdeburg
Politiko
Ĉefurbestro: Dr. Lutz Trümper (SPD)

Magdeburgo estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Saksio-Anhalto. Ĝi situas apud la rivero Elbo.

Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

La urbo unuafoje preskaŭ plene detruiĝis en 1631, dum la Tridekjara milito (1618-1648). Poste Otto von Guericke tre aktive zorgis pri ĝia rekonstruo. Ankaŭ dum la Dua mondmilito grandaj partoj de Magdeburg estis detruitaj, kaj la regantoj postmilitaj konstruigis grandajn domblokojn meze inter la restintajn antikvaĵojn. La unua dokumento, en kiu Magdeburg estas menciita, estas el la jaro 805. En tiu tempo gravaj komercaj vojoj kondukis al la rivero Elbe. En 965 la imperiestro koncesiis al la monaĥejo Sankta Maŭricio la rajtojn por aranĝi foiron, stampi monerojn kaj postuli doganon. En 968 fondiĝis la ĉefdiocezo Magdeburg. Du jarcentojn poste formiĝis la unuaj gildoj, kaj la laika juĝista kolegaro estis konfirmata. La ekonomia potenco kaj la politika influo de Magdeburg iĝis pli grandaj. Komerco, ŝiptrafiko kaj metioj pligraviĝis. En tiu tempo, de 1064 ĝis 1240, oni ankaŭ konstruis la monaĥejon "Unser Lieben Frauen" (Nia Kara Sinjorino), unu el la plej gravaj romanikaj konstruaĵoj en Eŭropo. En la jaro 1188 Magdeburg ricevis la privilegion pri urba memadministrado. La urbo iĝis Hanso-membro en 1298 kaj estis ŝatata transŝarĝa loko. Post kiam la romanika katedralo el la 10-a jarcento forbrulis, konstruiĝis de 1209 ĝis 1520 la unua gotika katedralo sur germana tereno, kiu fariĝis simbolo de la urbo. Ankaŭ la "Magdeburga Rajdanto" (ĉirkaŭ 1240, la unua libere staranta monumento en Germanio), la baroka urbodomo, la zoologia kaj botanika ĝardenoj estas vidindaj. En majo 1631 la Tridekjara milito finis tiun periodon de prospero. La urbo estis preskaŭ plene detruita, sed la siatempa urbestro kaj fama natursciencisto Otto von Guericke elstaris kiel arkitekto de la rekonstruo. Post 1666 la urbo estis finkonstruita kiel prusa citadelo. En 1838 komenciĝis la industriigo kaj Magdeburg atingis ĉirkaŭ 230.000 enloĝantojn. Dum la Dua mondmilito, je la 16-a de januaro 1945, 80 procentoj de la urbo forbrulis komplete dum ĉirkaŭ duonhoro pro elaera bombado. Post la komenco de la rekonstruo en 1951, Magdeburg kreskis sub socialismaj kondiĉoj al la kvina plej granda urbo de iama GDR, al urbo de scienco kaj de konstruado de pezaj maŝinoj. Ekestis novaj loĝkvartaloj kun kolosaj kaj blokformaj konstruaĵoj, konforme al la socialisma urbo-planado. Ankoraŭ nuntempe ili karakterizas la periferion de la urbo. En 1990 Magdeburg fariĝis la ĉefurbo de la nova federacia lando Saksio-Anhaltio. La urba centro moderniĝis, ekestis novaj butikumaj centroj, hoteloj kaj administraj domoj.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]