Katedralo de Magdeburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La katedralo

La katedralo de Magdeburg (germane Magdeburger Dom) estas katedralo dediĉita al la sanktaj Maŭricio kaj Katarino, konstruita de 1209 ĝis 1520 en Magdeburg (Germanio). Ĝi estas aparte grava pro tri kaŭzoj. Unue en ĝi estas la tombo de la imperiestro Oto la 1-a, la kreinto de la t.n. Sankta Romia Regno, due ĝi estis la unua gotika katedralo en tuta Germanio kaj trie ĝi estas la plej granda sakrala konstruaĵo en orienta Germanio. La tuta katedralo estas 120 m longa, la navo atingas altecon de 32 m kaj la turoj estas 104 m altaj. Origine sur la loko de la nuna katedralo staris imperiestra baziliko, konstruita en la jaro 955, kiu kune kun la imperiestra kastelo de Otto la 1-a formis la centron de la tiutempe plej altranga mezepoka episkopejo, kiun oni nomis „la tria Romo“. Post kelkfojaj elfosadaj laboroj sur la katedrala placo oni antaŭ nelonge per ŝtonoj imitis la horizontalan projekciaĵon de la imperiestra kastelo (germane Kaiserpfalz), kvankam ne estas tute certe, ĉu vere temas pri ĝi aŭ eble pri iu alia konstruaĵo.

En la nuna katedralo troviĝas ankoraŭ kelkaj pecoj el la malnova baziliko. Krome ankoraŭ ekzistas restaĵoj de la kripto de la malnova baziliko.

Pli malnova ol la katedralo estas la baptoŝtono, verŝajne el la malnova baziliko, farita el porfiro, speco, kiu ekzistas nur en la proksimeco de Assuan (Egiptio).

En la ĉefa navo estas t.n. kapelo (16-angula) de la sankta tombo, en kiu sidas Otto la 1-a kun sia edzino Edita (tamen laŭ iuj pli novaj esploroj temas pri Jesuo Kristo kaj Ecclesia).

Al la plej belaj verkoj de la germana malfrua renesanco apartenas la alabastra ambono (predika pupitro) el la fino de la 16-a jc.

En la alta ĥorejo estas la tombo de Otto I-a (Otto la Granda) kaj ĉirkaŭ ĝi estas la riĉe skulptita ĥoreja seĝaro el kverka ligno.

En orienta rigarddirekto dekstre staras la sankta Maŭricio, unu el la du patronoj de la katedralo (la dua estas sankta Katarino). La statuo datiĝas ĉ. la jaro 1250 kaj estas interese, ke oni bildigis ĉi tie nigrulon. Ĝi estas la plej frua realisma bildigo de afrikano en mezeŭropo.

En la mezo staras la paska kandelingo el la malnova baziliko. Ĝi datiĝas ĉ. la jaro 1170 kaj estas el marmoro.

Same el marmoro estas la ĉefaltaro el la jaro 1363.

Supre en la alta ĥorejo videblas diversaj antikvaj kolonoj el la malnova baziliko kaj inter ili figuroj de apostoloj kaj sanktuloj (de maldekstre: Andreas, Paulus, Petrus, Johannes, Mauritius, Innocentius).

En la ĉirkaŭirejo de la alta ĥorejo i.a. estas tombomonumento de Edita, la unua edzino de Otto I-a. La vera tombo verŝajne estas proksimume samloke, sed pli profunde en la malnova baziliko. Krome tie troviĝas bronza tomboplato por la ĉefepiskopo Friedrich von Wettin (+ 1152), same el la malnova baziliko.

En la maldekstra angulo de la vertikala navo staras impona monumento el la 20-a jc. Temas pri memoriga monumento por la viktimoj de Unua mondmilito, kiun la skulptisto Ernst Barlach en la jaro 1929 kreis ĝuste por tiu ĉi loko. Bedaŭrinde la monumento jam dekomence havis multajn malamikojn, ankaŭ en la katedrala paroĥanaro, ĉar ĝi ne glorigis la militon, sed montris malĝojon kaj suferon. Pro tio oni jam en la jaro 1934 post la ekregado de la faŝistoj en Germanio forigis ĝin laŭ peto de iu paroĥa konsilisto. Feliĉe ĝi transvivis la Duan Mondmiliton en kelo de la Nacia Galerio en Berlino kaj post la riparo de la katedralo oni en 1955 restarigis la monumenton.

Ekde 1983 ĉi tie brulas porpacaj kandeloj kaj tiel la tombokruco fariĝis kruco de espero. En 1989 la katedralo fariĝis la centro, la elirpunkto por la spirita renovigo de GDR. Ĉi tie ĝis 10.000 homoj kolektiĝis por pacpreĝoj kaj postaj pacaj manifestacioj en la stratoj de la urbo.

Ĉe la norda portalo de la vertikala navo troviĝas la eble plej belaj figuroj de la katedralo, nome la prudentaj kaj malprudentaj virgulinoj, pri kiuj temas en la evangelio de Mateo kaj kiujn kreis genia, bedaŭrinde nekonata majstro en la 13-a jc.

Ĉe la elirejo al la ĉirkaŭkortaj arkadoj staras Maria-statuo el la fino de la 13-a jc., kies vizaĝo origine estis bruna kaj kiun oni adoris kiel nigran miraklofaran madonon.

En la putodomo de la arkadoj staras la plej nova skulptaĵo, la t.n. vivarba krucifikso, de prof. Jürgen Weber, kiun la ĝemela urbo Brunsvigo (Braunschweig) donacis por la katedralo la 16-an de januaro 1989 (La 16-a de januaro 1945 estis la tago de la plej terura bombardado de Magdeburg, dum kiu pli ol 80 % de la urbo-centro estis detruitaj).

Literaturo (germanlingva)[redakti | redakti fonton]

  • Giselher Quast: Der Dom zu Magdeburg. Berlin und München 1991.
  • Gisbert Porstmann: Das Chorgestühl des Magdeburger Domes. Ikonographie-Stilgeschichte-Deutung. Berlin 1997. ISBN 3931836134.
  • Hans Michael: Das Chorgestühl im Magdeburger Dom. Leben-Jesu-Tafeln und Misericordien um 1360 und 1844. Norderstedt 2002. ISBN 3831138990.
  • Giselher Quast, Hans-Jürgen Jerratsch, Constantin Beyer: Der Dom zu Magdeburg. München 2004. ISBN 3422063897.
  • Der Magdeburger Dom. Herausgegeben vom Förderverein Dom zu Magdeburg. Spröda 2005. ISBN 3000152792.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]