Romkatolikismo
El Vikipedio
La Katolika Eklezio, malpli ofte nomata Romkatolika Eklezio, konsistas el 23 apartajuraj eklezioj, kiuj ĉiuj agnoskas la episkopon de Romo, la papon, kiel posteulon de Sankta Petro kaj ĉefon de tuta la katolika episkoparo.
De tiuj apartajuraj eklezioj, unu, la plej granda, nomita la latina aŭ roma, estas okcidenta; la aliaj estas orientaj. Entute la membraro konsistas el 1027 milionoj da personoj, kiuj loĝas precipe en Eŭropo, Ameriko kaj centra Afriko.
Scio pri la latina formo de katolikismo helpas kompreni Okcidenton, precipe ĝian historion, literaturon, belarton kaj kredon, ĉar Okcidento plenaĝiĝis sub la influo de tiu eklezio.
La baza kredo de la Katolika Eklezio estas resumita en La Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, komprenita laŭ la klarigoj de Jesuo Kristo en la evangelioj. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, tiu kiun instruis Jesuo mem kaj kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas la rozario.
Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas tiu eklezio, kiun Jesuo Kristo fondis, kiel li promesis al Sankta Petro:
- Vi estas Petro [greke: roko], kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.
- (Mateo 16:18–19)
Kiel posteulo de Sankta Petro, la papo havas en la episkoparo aŭtoritaton analogan al tiu de Petro en la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo), kaj la eklezio, kies surtera czefo li estas, ekzistas sen interrompo de la tempo de Jesuo kaj konservas la veron kaj spiritan potencon de Jesuo per sia tradicio kaj la sakramentoj.
Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis la Nova Testamento, la kristana parto de la Biblio. Ĉi-tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi estas nur parto, ne la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte eksplicite pri rito, monogamio, abortigo, dimanĉa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraŭ herezo) fariĝas dogmo. Dogmo estas difinita aŭ de la papo aŭ de koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege asertas dogmon, li ne povas erari.
Enhavo |
[redaktu] Sakramento
Katolikismo rekonas sep sakramentojn:
La eŭkaristio, kerna kaj esenca parto de la meso, devenas de la paska manĝo de Jesuo je la antaŭvespero de lia krucumo. Ĝi estas tiu rito, kiun li tiam ordonis al siaj disĉiploj fari memore de li. La meso konsistas el preĝoj, kantoj, legadoj de la Biblio, prediko, kaj ĉefe el tio, kion faris Jesuo, kiam li transformis, kiel li mem diris, panon kaj vinon en siajn korpon kaj sangon. Tiu sama ŝanĝo okazas en la meso, kaj la parolo komunio signifas per katolikoj tiun parton de la eŭkaristio en kiu la sacerdoto oferas al tiuj partoprenantoj, kiuj estas ĝuste preparitaj, la elementojn fariĝintajn korpo kaj sango de Kristo.
Male al aliaj kristanaj eklezioj la katolika eklezio insistas, ke la konsekritaj pano kaj vino estas la korpo kaj sango de Kristo, ne nur simbolas ilin.
[redaktu] Sanktuloj
Sanktuloj: sanktulo estas sankta kristano nun en la ĉielo, kiu povas aŭdi niajn preĝojn kaj preĝi por ni. Katolikoj preĝas al sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj nune en la ĉielo, kiuj estas favoritaj de Dio. Inter sanktuloj, Sankta Maria, la patrino de Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara.
[redaktu] Katolikaj Kredoj
La Eklezio Romkatolika instruas, ke la mondo estis kreita de Dio. Dio estas unu, sed konsistas el tri distingeblaj, kunegalaj, kaj kuneternaj personoj – la Patro, la Filo, kaj la Spirito Sankta. Adamo, la unua homo, malobeis Dion kaj tiel apartigis la homaron de Li, irigante morton en la mondon. Por repacigi la homaron kun Dio, kaj tiel akiri por ĝi vivon eternan, Dio sendis sian Filon, Jesuon Kriston, por elaĉeti la homaron. Jesuo enkorpiĝis per la Spirito Sankta kaj la Virga Maria, kaj restas kaj plene homa kaj plene dia. Li igis la homaron lerni kiel vivi, kaj mortis sur la kruco pro la pekoj de la homaro. Post tri tagoj, li releviĝis kaj altiĝis de la morto. Je la fino de tempo, estos ĝenerala releviĝo de la mortintoj, kaj la fina juĝo.
[redaktu] La Eklezia Rolo
Jesuo elektis dek du precipajn disĉiplojn, aŭ apostolojn, kiujn Li respondecigis por sia eklezio. Malsame ol multaj protestantoj, katolikoj rigardas la videblan eklezion kiel diodestiniton, protektatan de Dio. La ekezio estas, laŭ la Skriboj, “la korpo de Kristo" kaj estas unu unuiĝinta korpo de kredantoj kaj en ĉielo kaj en tero. Tial, estas nur unu vera eklezio, ne pluraj. Sur la tero, la gvidado de la eklezio estis donata al Sankta Petro, kaj al episkopoj sekvantaj lin, kiuj nomiĝas papoj. Katolikoj kredas, ke Jesuo promesis ke la eklezio en tero ĉiam estos restigata en vero kaj gvidata de la Spirito Sankta. Alivorte, la eklezio ĉiam kaj senerare instruos veran doktrinon. Tiu vero enhaviĝas kaj en la skribaĵoj kaj en la tradicioj konservitaj en la eklezio. Por eniri la eklezion oni devas kredi je Jesuo Kristo, akcepti Liajn instruaĵojn kaj recevi la sakramenton de bapto.
[redaktu] Savo
La eklezio instruas, ke savo al vivo eterna estas la volo de Dio por ĉiuj homoj. Savo okazas esence per graco – alivorte estas donaĵo senkosta de Dio, donata al pekintoj per la ofero de Kristo. Tamen, malsame ol kalvinistoj, katolikoj kredas, ke devas esti respondo libera kaj homa al la dia graco, kiun la individuo povas akcepti aŭ malakcepti. Post la akcepto de la graco, bapto tiam donas renovigon, pardonon de pekoj kaj adopton en la eklezion, la familion de Dio. Post bapto la katolika kristano devas peni esti disĉiplo vera de Jesuo. Kredanto devas serĉi pardonon por siaj pekoj kaj peni agi laŭ la ekzemplo de Jesuo. Por helpi kristanojn Jesuo estas provizinta sep sakramentojn, kiuj donas gracon de Dio al kredanto.
Katolikoj kredas, ke Dio agas aktive en la mondo. Kristanoj povas gracpliiĝi per preĝo, bonfaroj kaj tiaj spiritaj disciplinoj, kiaj abstino kaj pilgrimo. Preĝo havas la formojn de laŭdo, danko kaj peto. Tiuj, kiuj jam estas en ĉielo, la Virgulino Maria kaj la Sanktuloj, povas esti petataj partopreni en la preĝo de iu kristano kaj preĝi por tiuj en tero. Kiel la patrino de Jesuo, la Virgulino Maria estas konsiderata ankaŭ la patrino spirita de ĉiuj kristanoj. Kristano, kiu mortas en stato de graco, konfesinta kaj pentinta pekon mortigan, heredos vivon eternan. Tamen, multaj eble devos suferi staton de dumtempa purigado antaŭ eniri ĉielon. Tiu stato nomiĝas Purgatorio. Instruoj katolikaj emfazas pardonon, bonfaron al aliuloj kaj sanktecon de vivo, kontraŭante eŭtanazion, eŭgenikon kaj abortigon, ĉiuj el kiuj povas detrui die kreitan vivon.
[redaktu] Herezoj
La ĉefaj herezoj:
Ĝenerale, herezoj ne povas gluti la katolikan ideon de sakramento: la ideo diras, ke la dia kaj la materia povas kuniĝi kaj unuiĝi – ĉu en Kristo mem, ĉu en la pano kaj vino de komunio, ĉu eĉ en la ostoj de sanktulo. Ekzemple, la sakramentoj de protestantismo estas simbolaj, sed ne magiaj, dum modernismo vidas la naturan tre detale sed estas tute blinda al la supernatura.
La ĉefaj skismoj:
Vidu ankaŭ :
- Meso (diservo)
- Purgatorio
- Listo de sanktuloj
- Vatikanurbo
- Listo de papoj
- Koncilio
- Beatigo
- Enkanonigo
- Jansenismo
[redaktu] Monaĥaj ordenoj
Ekde la 4-a jarcento formiĝis komunumoj de kune vivantaj piuloj. En la 5-a jarcento estis fondita la Benediktana ordeno. Ordeno estas nomo por organizoj de homoj, kiuj ĵuris kunvivi laŭ certaj reguloj, kutime laŭ la tri evangeliaj konsiloj: malriĉemo, ĉastemo, obeemo. En la postaj jarcentoj multaj diversaj monaĥaj ordenoj fondiĝis.
[redaktu] Katolikismo kaj Esperanto
La ĉefa esperantista organizo katolika estas IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910.
Ĝia revuo estas Espero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903). IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo. Ĝia retpoŝta dissendolisto estas ikue @ yahoogroups.com.
Sendependa de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika.
La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Ĉeĥio.
Radio Vatikana trifoje po semajno elsendas en Esperanto.
Papo Johano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzis Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siaj paskaj kaj kristnaskaj salutparoladoj.
Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj, kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav Vlk de Praha, kardinalo Dionigi Tettamanzi de Milano kaj ĉefepiskopo Jakubinyi de Transilvanio.
En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio.
Preĝejo, kiu havas hejmpaĝon en Esperanto, estas la preĝejo de S-ta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Ĝia pastro estas esperantisto.
[redaktu] Eldonaĵoj
[redaktu] Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio
Ĉefepiskopo Jakubinyi de Rumanio, kies episkopujo (Transilvanio) estas duone rumana kaj duone hungara laŭ lingvo, proponas Esperanton kiel la interlingvon de la Eklezio:
La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio), tiam oni surprenus la vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus lingvan imperiismon.
Li ankaŭ diris:
Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana, por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto. Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.
La latina mortis kiel interlingvo en la Eklezio post la Dua Vatikana Koncilio (1962–65), tial Esperanto estas proponita kiel anstataŭaĵo.
La plej grandaj lingvoj inter katolikoj: la hispana (26%), portugala (12%), angla (12%), franca (11%), itala (5%) kaj germana (4%). Tiuj estas la ses lingvoj de la vatikana TTT-ejo. Du trionoj parolas unu el la kvin plej grandaj lingvoj – precize la kvin lingvoj, kiuj estas la fonto de Interlingvao, la memnomata latina moderna.
[redaktu] Ekstera ligo
- IKUE, oficiala TTTejo de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
- Breviero.org, preĝado, spirita vivo, sanktuloj

