Konkordato de Worms

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Konkordato de Worms, foje nomata Pactum Calixtinum, estis interkonsento inter papo Kaliksto la 2-a kaj Henriko la 5-a (Sankta Romia Imperio) la 23-an de septembro 1122 proksime de la urbo Worms. Ĝi alportis la finon de la unua fazo de la investitura batalo inter la papado kaj la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio kaj estis interpretita kiel la ĝermo de naci-bazita suvereneco konfirmita en la Vestfalia Paco (1648).

La imperiestro rezignis pri la rajto investi ekleziulojn kun ringo kaj bastono, la simboloj de ilia spirita potenco, kaj garantiis elekton de la kanonoj de katedralo aŭ abatejo kaj liberan konsekron. La du finiĝis per donado paco. La Konkordato estis konfirmita en la Unua koncilio de Laterano en 1123.

La Konkordato de Worms estis parto de la plej grandaj reformoj prezentitaj de multaj papoj, precipe Gregorio la 7-a.