Worms

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Worms-Position.png

Worms estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Rejnlando-Palatinato de sudokcidenta Germanio. Ĝi situas borde de la rivero Rejno kaj havas proksime 81.250 loĝantojn (de 2004).

Worms estas konata inter alie pro la Kanto de la Nibelungoj, germana eposo el la 13-a jarcento.

La ĉefaj turismaj allogaĵoj estas la Katedralo Sankta Petro el la 11-a kaj 12-a jarcento, la iama juda kvartalo kun la sinagogo (detruita en 1938 kaj rekonstruita en 1961) kaj la Muzeo de la Nibelungoj.

Partneraj urboj

Ekstera ligilo

Bildo-galerio




Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj