Auxerre
| Auxerre | ||
| esperante: Aŭsero [1] | ||
| komunumo | ||
|
Bordoj de la rivero Yonne
|
||
|
||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Regiono | Burgonjo | |
| Departemento | Yonne | |
| Arondismento | Auxerre ĉefurbo | |
| Kantonoj |
5
|
|
| Riveroj | Yonne, Canal du Nivernais | |
| Koordinatoj | 47°47′55″N 3°34′2″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 47.79861 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">47.79861°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Plej alta punkto | ||
| - alteco | 217 m s. m. | |
| Plej malalta punkto | ||
| - alteco | 93 m s. m. | |
| Areo | 49,95 km² (4 995 ha) | |
| Loĝantaro | 36 200 (2010) | |
| Denseco | 724,72 loĝ./km² | |
| Urbestro | Guy Ferez | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 89000 | |
| INSEE | 89024 | |
|
Situo de Auxerre enkadre de Yonne
|
||
| Retpaĝo: www.auxerre.com | ||
Auxerre (prononcu [oser]; latine: Autissiodorum aŭ Autessiodorum)) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Yonne kaj en la regiono Burgonjo. Ĝi estas la prefektejo de la departemento.
La loĝantojn de Auxerre oni nomigas Auxerrois ([oserŭa]). La urbo havas proksimume 38.000 loĝantojn, sed la tuta urba areo havas pli ol 85.000.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Auxerre situas sur la du bordoj de la rivero Yonne. La klimato estas mezvarma, kvankam fridegaj aŭ varmegaj tagoj povas okazi.
Klimato[redakti]
La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 657 mm. La averaĝa ĉiujara sunumado estas 1757 horoj. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 10,8 °C.
Alveno[redakti]
- trajne: haltejo de SNCF
- aŭtomobile: per aŭtoŝoseo A6
Akvovojoj[redakti]
En Auxerre komenciĝas la Canal du Nivernais, kanalo kiu ligas la riveron Yonne kun la rivero Luaro (Loire). Kelkaj kilometroj norde estas la eliro de la Burgonja Kanalo (Canal de Bourgogne), kiu iras de Diĵono (Dijon) al la riveroj Saône kaj Rhône kaj ligas la regionon kun la mediteranea maro.
La Canal du Nivernais atingas la riveron Saône en Chalon-sur-Saône ankaŭ per la Flanka Kanalo de la Luaro (Canal latéral à la Loire).
La kanaloj ne plu estas uzataj por komercaj celoj. Ili iĝis ŝatata regiono por turismaj boatoj.
Famuloj[redakti]
- Isabelle Alonso
- Jacques Amyot
- Paul Bert, sciencisto kaj kultur-ministro (1833-1886)
- Paul Berthelot, anarkisto kaj esperantisto, fondinto de la revuo Esperanto (1881-1910)
- Jean-Roch Coignet
- Joseph Fourier (1768-1830)
- Marie Noël, poetistino (1883-1967)
- Marcel Petiot (1897-1946)
- Jean-Paul Rappeneau, filmfaristo (1932)
- Guillaume Joseph Roussel (1743-1807)
- Guy Roux (1938)