Yonne
El Vikipedio
| Yonne | |
|---|---|
| Administrado | |
| Lando | |
| Regiono | Burgonjo |
| Numero | 89 |
| Prefektejo | Auxerre |
| Subprefektejoj | Avallon Sens |
| Prezidanto de la ĝenerala konsilio |
André Villiers |
| Statistikaĵoj | |
| Loĝantaro | 343 377 (2009) |
| Loĝdenso | 46,2 loĝ./km2 |
| Areo | 7 427 km2 |
| Subdividoj | |
| Arondismentoj | 3 |
| Kantonoj | 42 |
| Interkomunumoj | 31 |
| Komunumoj | 455 |
Yonne [jɔn], esperante Jonio, estas unu el la kvar departementoj de la franca regiono Burgonjo. Ĝi etendiĝas sur 7 427 km2 kaj enhavis 343 377 loĝantojn en 2009. La prefektejo de la departemento estas Auxerre.
Yonne havas landlimojn kun la departementoj Aube, Côte-d'Or, Nièvre, Loiret kaj Seine-et-Marne. Ĝi estas trafluita de la samnoma rivero.
La departemento tute enhavas 455 komunumojn.