Charente-Maritime

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charente-Maritime
Insigno de Charente-Maritime
Situo de Charente-Maritime
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Puatuo-Ĉarentoj
Numero 17
Prefektejo La Rochelle
Subprefektejoj Jonzac
Rochefort
Saintes
Saint-Jean-d'Angély
Prezidanto de la
ĝenerala konsilio
Dominique Bussereau
Statistikaĵoj
Loĝantaro 629 124 (2012)
Loĝdenso 91,7 loĝ./km2
Areo 6 863,8 km2
Subdividoj
Arondismentoj 5
Kantonoj 51
Interkomunumoj 25
Komunumoj 472
v  d  r
Information icon.svg

Charente-Maritime [ʃaʁɑ̃t maʁitim] estas unu el la kvar departementoj de la franca regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝia areo estas 6 863,8 km2 kaj ĝi havis 629 124 loĝantojn en la jaro 2012[1]. La ĉefurbo de la departemento estas La Rochelle; aliaj gravaj urboj estas Rochefort, Royan, Saintes, Saint-Jean-d'Angély kaj Jonzac. La departemento entute havas 472 komunumojn.

La nomo “Charente-Maritime” devenas de la rivero Charente. La adjektivo maritime (“marborda”) estis aldonita por distingi ĝin de la najbara departemento Charente. Ĝi unue nomiĝis Charente-Inférieure, sed tiu nomo estis ŝanĝita en la jaro 1941 pro malfavoraj kunsencoj de la vorto inférieur (“malsupra” aŭ “malsupera”).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aera bildo de la insulo Ré

Charente-Maritime posedas longan marbordon (460 km[2]) ĉe Atlantiko. Kvar insuloj situas apud la ĉarenta marbordo kaj apartenas al ĝia teritorio:

  • la plej granda estas Oléron, turisma insulo atingebla per ponto;
  • , en la nordo de la departemento, estas konektita al La Rochelle per ponto;
  • Aix estas malgranda insulo inter Oléron kaj la enfluejo de Charente kaj aŭtoj estas malpermesitaj tie;
  • Madame estas la plej malgranda, atingebla perpiede de Port-des-Barques kiam maro estas malalta.

La norda parto de la departemento konsistas el vasta ebenaĵo, la centra parto el sinsekvo de valoj kaj montetoj kaj la suda parto konsistas ĉefe el sablecaj nefruktodonaj grundoj. La departemento havas 1 020 km2 da arbaroj[2], el kiuj la plej grandaj estas la arbaro de La Coubre en la duoninsulo de Arvert kaj la arbaro de Saint-Trojan en la insulo Oléron.

En la departemento fluas kvar riveroj:

Plejparto de la loĝantaro koncentriĝas laŭ la marbordo, dum la interna parto perdas siajn loĝantojn.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Komunumoj de Charente-Maritime, Kantonoj de Charente-Maritime kaj Arondismentoj de Charente-Maritime.
La kvin arondismentoj de Charente-Maritime kun siaj ĉefurboj

Charente-Maritime apartenas al la regiono Puatuo-Ĉarentoj kaj havas landlimojn kun la departementoj Vendée, Deux-Sèvres, Charente, Dordogne kaj Gironde.

Ĝia teritorio estas dividita en:

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo ludas, kiel en multaj aliaj francaj regionoj, ĉefan rolon, kaj okupas pli ol 30% el la laboranta loĝantaro: bredado, kultivado de tritiko, maizo, sunfloroj, vinberoj (famaj vinoj estas konjako kaj Pineau), kaj kompreneble fiŝkaptado en la oceano. Charente-Maritime estas la franca departemento, kiu produktas plej multe da mituloj kaj ostroj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Turismo en Charente-Maritime.
Fortikaĵo Bojardo, unu el la plej famaj lokoj de Charente-Maritime

Charente-Maritime estas unu el la plej turismaj francaj departementoj, danke al sia milda klimato, bone konservita arkitektura kaj natura heredaĵo, vigla kaj diversa kultura vivo, kaj ankaŭ pro la marbordo kaj insuloj.

Inter la plej famaj lokoj de Charente-Maritime estas la malnova haveno de La Rochelle, la citadeloj de Brouage, Saint-Martin-de-Ré kaj Le Château-d'Oléron, malnovaj marbordaj militaj fortikaĵoj kiel Fortikaĵo Bojardo kaj Fortikaĵo Louvois kaj la 17-ajarcenta arsenalo de Rochefort, la banurboj Royan, Fouras kaj Châtelaillon-Plage, kaj ankaŭ vilaĝoj kiel Talmont-sur-Gironde, Mornac-sur-Seudre, La Flotte kaj Ars-en-Ré, kiuj apartenas al la plej belaj vilaĝoj de Francio. Saintes, Rochefort kaj Royan estas nomitaj artaj kaj historiaj urboj pro la granda kvanto da historiaj monumentoj en la unuaj du kaj la arkitekturo de la lastaj 50 jaroj por Royan.

Pluraj lokoj de la departemento apartenas al la monda heredaĵo de Unesko. En tiu prestiĝa listo estas la citadelo de Saint-Martin-de-Ré, la baziliko Saint-Eutrope en Saintes, la pilgrima malsanulejo en Pons kaj la preĝejo Saint-Pierre en Aulnay.

La departemento havas ankaŭ multege da romanikaj kaj gotikaj preĝejoj, ekzemple la preĝejo de Marennes, kaj ankaŭ multe da kasteloj, el kiuj kelkaj estas viziteblaj, ekzemple la kastelo La Roche-Courbon, la kastelo La Gataudière kaj tiu de Dampierre-sur-Boutonne. En Charente-Maritime estas ankaŭ granda kvanto da muzeoj pri diversaj temoj.

Inter la plej vizitataj lokoj de Charente-Maritime estas la akvariejo de La Rochelle kaj la bestoĝardeno de La Palmyre. Ankaŭ la marbordo kaj la insuloj allogas multajn feriantojn.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Ostro de Charente-Maritime

Charente-Maritime troviĝas en la areo, kie estas tradicie parolata la puatua-santonĝa lingvo (plejparte la santonĝa dialekto, kaj la puatua en la nordo de la departemento). Ĝi estas en danĝero ĉar treege malmultaj homoj parolas ĝin. Ĝi tamen estas fonto de kelkaj regionaj vortoj uzataj en la franca, ekzemple cagouille por “heliko” (escargot en norma franca).

Laŭ gastronomia vidpunkto, la departemento estas konata ĉefe pro maraj produktoj. La ostroj de Marennes-Oléron estas famaj en la tuta lando. Ankaŭ mituloj estas kultivataj, interalie en la golfo de Aiguillon. Tradicia recepto de Oléron kaj Royan estas écladeéglade, konsistanta el mituloj kuiritaj sub brulantaj pin-pingloj.

Charente-Maritime estas ankaŭ en la regiono de produktado de konjako. Alia alkoholaĵo produktata tie estas Pineau des Charentes.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]