Royan

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Royan

La haveno de Royan kun malantaŭe videbla preĝejo
La haveno de Royan kun malantaŭe videbla preĝejo

Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Puatuo-Ĉarentoj
Departemento Charente-Maritime
Arondismento Rochefort
Kantono Royan-Est, Royan-Ouest
Urbestro Didier Quentin (20082014)
Interkomunumreto Communauté d'agglomération Royan Atlantique
Poŝtkodo 17200
Kodo laŭ INSEE 17306
Demografio
Loĝantaro 18 541 (2008)
Loĝdenso 961 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
45°37′12″N 1°1′48″U  /  45.62°N, 1.03°U / 45.62; -1.03 (Royan)Koordinatoj: 45°37′12″N 1°1′48″U  /  45.62°N, 1.03°U / 45.62; -1.03 (Royan)
Alto 0 ĝis 35 m
Areo 19,30 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Carte France geo.png
Red pog.svg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Royan /rwajɑ̃/ estas marborda urbo kaj komunumo en la departemento Charente-Maritime en okcidenta Francio.

Ĝia ekonomio estas dominata per turismo. Kvar sablaj strandoj ornamas la marbordon.

Enhavo

[redakti] Geografio

Situo de Royan en la departemento Charente-Maritime.

Royan kuŝas sur la Atlantika marbordo, ĉe la elfluejo de la estuaro Ĝirondo. Tri insuloj estas proksimaj: , Oléron kaj Aix.

La najbaraj komunumoj estas Vaux-sur-Mer nordokcidente, Saint-Sulpice-de-Royan norde, Médis oriente kaj Saint-Georges-de-Didonne sudoriente.

[redakti] Historio

La historio de Royan kiel feriejo komenciĝis en la malfrua 19-a jarcento. Ekde la 1890-aj jaroj ĝis la Dua Mondmilito ĝi estis ambaŭ moda kaj populara, precipe post la enkonduko de ferioj kun pagado en Francio, en 1935.

Dum la Dua Mondmilito, du germanaj fortikaĵoj defendis la estuaron Ĝirondo: Gironde Mündung Nord (aŭ Royan) kaj Gironde Mündung Süd (aŭ La Pointe de Grave). La Alianca operacio, kiu estis direktita kontraŭ la germanaj fortoj sur Île d'Oléron kaj ĉe la elfluejo de la Rivero Ĝirondo, komenciĝis per ĝenerala mararmea bombado la 15-an de aprilo 1945, proksimume 10 monatojn post T-Tago. Dum kvin tagoj la usona mararmea taskforto helpis la francajn surterajn fortojn per mararmea bombardado kaj aeraj informoj en la atako je Royan kaj la areo de Pointe de Grave ĉe la elfluejo de la Ĝirondo. Usonaj B-17-aj Flugfortresoj kaj B-24-aj Liberigantaj Aviadiloj faris aerajn bombajn misiojn, inkluzive de vastaj kaj pionira uzo de napalmo. Dum tiu multpeza bombardado per Aliancaj fortoj, la centro de la urbeto estis preskaŭ komplete detruita.

[redakti] Royan Hodiaŭ

La urbeto estis rekonstruita en la 1950-aj jaroj kiel parto de urbiga programo kaj ĝi tre reprezentas la modernisman arkitekturon tiuepokan.

Burĝa urbeto, konata pro ĝiaj kazinoj kaj hoteloj, Royan estas tre sunbrila urbo tutjare.

La hodiaŭa urbestro estas Didier Quentin, kies urbestreco daŭras de 2008 ĝis 2014.

[redakti] Ĝemelaj urboj

[redakti] Diversaĵoj

Royan allogas multe da lingvaj studentoj kaŭze de ĝia loka lingva lernejo, "le CAREL" (Centre Audiovisuel de Royan pour l'Étude des Langues)

Royan estis la naskiĝloko de:

  • Pierre Dugua, Sieur de Monts, (ĉ.1558-1628), komercisto, esploristo kaj koloniisto.
  • Eugène Pelletan (1813-1884), verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj