Ŝablono-Diskuto:Informkesto franca komunumo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi havas la impreson, ke por komunumoj okcidente de la nula latitudo (vidu ekzemple la urbon Saintes) la elkalkulo de montrilo sur la mapo de Francio ne funkcias. Ĉu iu havas ideon, kiel ripari tiun mison?

ThomasPusch 20:33, 16. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Thomas. Ĉu eble la koordinatoj estis miksitaj? Se ne, ni eble devos peti Arnon, ke li iel rearanĝu la enplekton de la ŝablono {{Koord}} en {{Informkesto franca komunumo}}. Kore --Tlustulimu 21:39, 16. Dec 2008 (UTC)
(+) Mi jam trovis la eraron. La koordinataj parametroj estis miksitaj. Do mi simple interŝanĝis la varlorojn kaj subite la punkteto estas videbla sur la mapo. Kore --Tlustulimu 21:45, 16. Dec 2008 (UTC)
Dankon! ThomasPusch 21:23, 17. Dec 2008 (UTC)

Ĉu estu komuteblaj mapoj?[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la ŝablono uzas en sia fontokodo {{situo sur mapo}}, tiel ke mapoj kun markiloj bone funkcias. Ĉu mi ŝanĝu ĝin al {{geografia lokigo multobla}}, kiu ja interne uzas {{situo sur mapo}}? Tiam eblus ŝanĝeblaj (komuteblaj) mapoj. Ekzemplo por tio troviĝas en {{informkesto oceano}}. --Tlustulimu (diskuto) 18:08, 14 Dec. 2012 (UTC)

Jes, estus tre bone povi montri kaj landan, kaj regionan mapon. Mutichou (diskuto) 19:35, 14 Dec. 2012 (UTC)
Nu bone, Mutichou. Sed mi okupiĝos pri tio morgaŭ. Nun mi estas jam tro laca por tiaj teknikaĵoj. --Tlustulimu (diskuto) 21:24, 14 Dec. 2012 (UTC)
Saluton, Mutichou. Mi ĵus realigis tian aldonon. Sed mi ne anstataŭigis la internan uzadon de {{situo sur mapo}}. Mi aldonis novajn parametrojn, el kiuj ŝanĝebla mapo malaperigas la defaŭltan mapon de Francio kaj ĉiam devas ricevi du valorojn, disigatajn per /. Mi jam aldonis ĉion al la dokumentado, eĉ du ekzemplojn. La ŝanĝeblaj mapoj estas aperigataj per helpo de {{geografia lokigo multobla}}. --Tlustulimu (diskuto) 10:12, 15 Dec. 2012 (UTC)

Saluton. Nun la ŝablono estas iomete neunueca. Ĉe unuopa mapo teksto ne aperas apud la markilo sur la mapo, dum ke ĉe ŝanĝeblaj mapoj teksto aperas apud la markilo. Do, ĉu estu teksto apud la markilo sur ambaŭ mapoj aŭ ne? Ĉar la loko jam estas indikita en la kaplinio de la informkesto kaj en la unua alineo de la artikola teksto, la teksto apud la markilo povus malaperi. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 16:13, 15 Dec. 2012 (UTC)

Mi ne kontraŭas foreston de nomo apud la markilo. Mutichou (diskuto) 17:34, 15 Dec. 2012 (UTC)
✔ Farite Bone, Mutichou. Mi ĵus realigis tion, tiel ke la markilo restas sen teksto. --Tlustulimu (diskuto) 17:54, 15 Dec. 2012 (UTC)

Parametro "insee" kaj ISO-kodo[redakti fonton]

Saluton. Mi vidis antaŭ kelkaj minutoj, ke la germana versio de la ŝablono uzas la parametron "insee" por aldoni ion al la ISO-kodo, kiu kutime aperas ĉe la ligilo al "Toolserver" (region:FR). Tiam eblas distingi la departamentojn per tio. Por tio ekzistas aparta helpa ŝablono. Mi proponas aldoni tion ankaŭ ĉi tie, se eblas. --Tlustulimu (diskuto) 14:43, 16 Feb. 2013 (UTC)

Saluton. Ĉar neniu kontraŭis la ideon, mi hodiaŭ aranĝis la aldoneton per helpo de la ŝablono {{INSEE-ISO 3166-2}}. Sed nun tio nur funkcias ĉe la supre dekstre videblaj koordinatoj kaj la unuopa mapo. Por la ŝanĝeblaj (komuteblaj) mapoj mi devus aldoni tion eĉ al plia ŝablono. Sed pri tio mi okupiĝos poste. --Tlustulimu (diskuto) 20:42, 19 Feb. 2013 (UTC)

Komunumestroj + loĝantaroj[redakti fonton]

Vere ŝajne oni devas, se uzi tiun informkeston, ĉiujn 6 jarojn permane enskribi ĉiujn novajn komunumestrojn de Francio, en ĉiuj komunumaj artikoloj (aŭ eterne restas la malnoviĝantaj informoj) ... ne malgranda tasko, kiun en multaj artikoloj oni forgesis ekde 2001 aŭ ekde 2008... Kaj krome ne aŭtomate preniĝas la relative aktualaj nombroj de loĝantoj el vikidatumoj, sed restas la iom post iom malnoviĝantaj informoj permane notitaj en la koncerna informkesta parametro. Tial mi persone pli ŝatas la pli ĝeneralan kaj multe pli simple funkciantan ŝablonon {{informkesto urbo}}. Sed kompromise bonus, ke oni almenaŭ povu forviŝi malnovan nomon de komunumestro, sen ke ekestus mesaĝo pri eraro... ThomasPusch (diskuto) 10:12, 13 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Mapligilo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aldonis al la ŝablono subtenon por {{Mapligilo}} kaj jam alĝustigis iomete la dokumentadon. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 11:18, 25 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

(+) En la unuopaj artikoloj oni fakte nur devus rigardi, ĉu la mapo funkcias kaj eventuale alĝustigi la zomon. La defaŭlta zomo estas nun 12. Se la markilo aperas tro granda, oni malaltigu la zomon, unue eble al 11. Se tio dum antaŭrigardo ne sufiĉas, eble pli bone taŭgus plia redukto al 10, 9 aŭ 8. Tio ĉiam dependas de la areo de la loko. Sed mi ne scias, ĉu tio eble estus iel ruze aŭtomate aranĝebla. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 20:04, 25 maj. 2022 (UTC)[Respondi]