Saintes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Saintes
Saintes
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Puatuo-Ĉarentoj
Departemento Charente-Maritime
Arondismento Saintes
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj
Interkomunumreto Communauté de communes du Pays santon
Urbestro Jean Rouger (2008–2014)
Insee-kodo 17415
Poŝtkodo 17100
Demografio
Loĝantaro 26 335 (2009)
Loĝdenso 578,2 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 45°44′47″N 0°37′60″U  /  45.7464°N, 0.6333°U / 45.7464; -0.6333 (Saintes)Koordinatoj: 45°44′47″N 0°37′60″U  /  45.7464°N, 0.6333°U / 45.7464; -0.6333 (Saintes)
Alteco 2 ĝis 81 m
Areo 45,55 km2
Situo
Saintes (Francio)
DEC
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

Saintes (prononco [sɛ̃t]) estas franca komunumo situanta en la departemento Charente-Maritime, en la regiono Puatuo-Ĉarentoj.

La historia urbo situas en la sudokcidento de la lando kaj estas sidejo de subprefektejo de la departemento Charente-Maritime. Ĝin fondis ĉirkaŭ la jaro 20 antaŭ Kristo romianoj borde de la rivero Charente, kaj ĝi tiutempe havis la nomon Mediolanum Santonum. Saintes estis la ĉefurbo de tiutempa Saintonge kaj havis sian nomon de loka gaŭla popolo de la antaŭ-romia epoko, la santonoj.

Situo de Saintes en la departemento
La rivero Charente en Saintes


Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Romia epoko[redakti | redakti fonton]

La triumfa arko de Germanicus (19 p.K.) ĉe la orienta bordo de la rivero, restaĵo de la antikva romia urbo Mediolanum Santonum

Vidindaĵoj estas la romiaj ruinoj, ekzemple la amfiteatro kaj la triumfa arko de Germanicus (19 p.K.) ĉe la orienta bordo de la rivero, aldone ankaŭ la urba arkeologia muzeo, kiu traktas la prahistorian kaj romian epokojn de la regiono.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Saint Eutrope

Pri la mezepoka historio atestas inter alie diversaj kristanaj preĝejoj, ekzemple la katedralo Saint Pierre el la 15-a jarcento aŭ la ankoraŭ pli signifaj restoj de la granda pilgrima preĝejo Saint Eutrope de 1096, kies navo detruiĝis. La preĝejo dum la jaro 1998 honoriĝis kiel parto de la monda kultura heredaĵo der UNESKOJakoba Vojo en Francio“.

La katedralo Saint Pierre (Sankta Petro)

En la okcidento de la historia urbocentro, okcidente de la rivero, situas la abatejo Abbaye aŭ Dames, eksa monaĥinejo, kiun sia signifa abateja preĝejo Sainte-Marie-des-Dames, kiu havas faman fasadan skulptaĵon kaj estas trezoro de romanisma konstruarto en Francio.

Ekde la jaro 1271 la urbo dividiĝis en du partojn. La maldekstra, okcidenta bordo iĝis parto de la influa zono de la reĝo de Anglio kaj la dekstra, oriente bordo restis franca. Dum la jaro 1360 la angloj tute transprenis la urbon kaj dum la jaro 1404 ĝi denove konkeriĝis tute de la francoj. Dum la 16-a jarcento la urbo estis skuata de la religiaj militoj, ĉar tiutempe multaj luteranoj loĝis en la regiono.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Dum la moderna epoko aldoniĝis pluraj artaj muzoj, inter alie la musée de l'Échevinage, kiu ekspozicias artajn porcelanaĵojn kaj argilaĵojn.

Historiaj vojoj[redakti | redakti fonton]

  • Dum la romia epoko, la urbo situiis ĉe la romia vojo via Agrippina.
  • Unu el la vojoj en la reto de la francaj Jakobaj Vojoj de kristanaj pilgrimoj al la galega urbo Santiago de Compostela gvidiĝas de Tours al Roncesvalles kaj en la vojoparto pasas la urbojn Aulnay, Saint-Jean-d'Angély, Saintes, Pons, Saint-Genis-de-Saintonge kaj Mirambeau.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La urba loĝantaro dum la lastaj 200 jaroj kvarobliĝis de 8388 homoj dum la jaro 1794 ĝis 25.595 dum la jaro 1999. Laŭ taksoj la urbo jam dum la romia epoko havis 15.000 loĝantojn.

1821-2008
1821 1831 1836 1841 1846 1851 1856 1861
10 274 10 437 9 559 9 994 11 363 11 569 11 927 10 962
1866 1872 1876 1881 1886 1891 1896 1901
11 570 12 437 13 725 15 763 17 327 18 461 20 285 18 219
1906 1911 1921 1926 1931 1936 1945 1954
19 025 20 802 19 152 20 468 20 592 21 160 23 441 23 768
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2008
25 717 26 507 26 891 25 471 25 874 25 595 26 531 26 471


1793-2007

Trafiko[redakti | redakti fonton]

De la aŭtoŝoseo 10 (Parizo-Bordeaux) la urbo facile atingeblas pere de la elveturejo 35. Multaj feriantoj el la centro de Francio tie forlasas la aŭtoŝoseon kaj pluvojas sudokcidenten sur nacia ŝoseo al la feria urbo Royan kaj parte per pramo plu al la duoninsulo Médoc. Ankaŭ en la la reto de la franca fervoja societo (SNCF) la urbo estas bone enplektita. En la urbo ekzistas tri busaj linioj.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]