Médoc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Médoc
La tradiciaj regionoj de Ĝirondio
La tradiciaj regionoj de Ĝirondio
duoninsulomalnova provinco de Francio
Akvejo 1 Atlantiko
Akvejo 2 Ĝirondo

Geografia situo

45° 12′ 0″ N, 1° 0′ 0″ U (mapo)45.2-1Koordinatoj: 45° 12′ 0″ N, 1° 0′ 0″ U (mapo)
Médoc (Francio)
Médoc (Francio)
DEC
Médoc
Médoc

Map

vdr

Médoc [medɔk] (gaskone Medòc [meˈðɔk]) estas duoninsulo en la nordo de Gaskonio, en la franca departemento Ĝirondio, en la regiono Nova Akvitanio.

Ĝi estas limata de la Atlantika Oceano, la estuaro Ĝirondo, la kabo Grave kaj la marĉo de Bruges (proksime de Bordeaux), kaj ĝi konsistas el tri historiaj regionoj (Bas-Médoc, Haut-Médoc kaj Landes) kaj pluraj agrikulturaj teritorioj (interalie la vinkultivejo de Médoc).

Ĝia ĉefurbo estas Lesparre-Médoc[N 1], kiu hodiaŭ estas subprefektejo. Ankaŭ Pauillac estas grava ekonomia centro pro sia situo en vinkultivejoj. La marbordo estas semita per pluraj banurboj tre vizitataj somere (Soulac, Montalivet, Carcans, Hourtin, Lacanau).

La ekonomio de Médoc baziĝas sur vinkultivado kaj turismo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo « Médoc » orignas de la natura evoluo de la latina adjektivo medulicus formita el la nomo de la populo Meduli[1] (akvitana etno de la ĝironda marbordo dum la protohistorio kaj la antikva epoko).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La marbordo de Médoc

Médoc okupas la nordokcidentan trionon de la departemento Gironde kaj estas konata ĉefe pro siaj vinkultivejoj, kie oni produktas la mondfamajn vinojn de Bordeaux. Ĝi tamen havas grandan pejzaĝan diversecon: marĉoj en la sudo, grandaj rektaj strandoj ĉe la oceano, la kabo Grave kie renkontiĝas la akvoj de Atlantiko kaj Ĝirondo, la arbaro de Landes kun multegaj marbordaj pinoj, lagoj (Hourtin-Carcans kaj Lacanau), ktp.

La suda limo de Médoc, iom arbitre difinita, estas inter Le Porge kaj Arès tra la marĉoj de Bruges.

Vinkultivado[redakti | redakti fonton]

La klasifiko de Premiers Grands Crus ("Unuaj Grandaj Krudaĵoj") en Pauillac kaj Margaux dum la Universala Ekspozicio de 1855 konfirmis Médoc-an kiel komparnorma tero por plej altnivelaj ruĝaj vinoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiun neoficialan titolon disputas Pauillac kaj Saint-Laurent-Médoc.
  1. Wikiwix archive [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]