Tours

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tours

Ponto Wilson
Ponto Wilson

Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Centro
Departemento Indre-et-Loire (prefektejo)
Arondismento Tours (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 7 kantonoj
Urbestro S-ro Serge Babary
2014-2020
Interkomunumreto Tour(s)plus
Poŝtkodo 37000 / 37100 / 37200
Kodo laŭ INSEE 37261
Demografio
Loĝantaro 134 817  (2010)
Loĝdenso 3888.6 loĝ./km2
Geografio
Geografia situo 47° 24′ N, 0° 41′ O47.3927777777780.68833333333333Koordinatoj: 47° 24′ N, 0° 41′ O
Alto De 44 al 109 m
Areo 34.7 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Tours (Francio)
DEC
Tours
Situo de Tours
v  d  r
Information icon.svg

Tours, en esperanto Turo[1], estas grava urbo de Francio, lokita en la departemento Indre-et-Loire kaj en la regiono Centro. Ĝi estas la prefektejo de la departemento, sed ankaŭ la plej granda urbo de Centro. Tours havas proksimume 142 000 loĝantojn, sed situas meze de urba areo entenanta pli ol 320 000 loĝantojn.

La urbo estas la historia centro de la malnova provinco Turlando (Touraine), kiun oni ofte hodiaŭ rigardas kiel la « ĝardenon de Francio » . En la franca lingvo, la loĝantoj de Tours nomiĝas Tourangeaux kaj Tourangelles. Tours estas trafluata de la Luaro, kies valo apartenas al la monda heredaĵo de UNESKO.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Turo havis 134 817 loĝantojn en 2010. La areo de la komunumo estas granda je 34.7 km²[2].

Ĉirkaŭaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Jen estas la samlimaj komunumoj de Turo[3] :

Ĉirkaŭ Turo
Mettray Notre-Dame-d'Oé Parçay-Meslay
Saint-Cyr-sur-Loire
La Riche
Turo Rochecorbon
Saint-Pierre-des-Corps
Joué-lès-Tours Chambray-lès-Tours Saint-Avertin

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭvojo kaj aŭtovojoj[redakti | redakti fonton]

Aŭtovojoj kaj vojoj ĉirkaŭ Turo

Turo havas ĉirkaŭvojon, kiu nur duone ĉirkaŭas la urbon. Krome, 3 aŭtovojoj pasas apud Turo : la aŭtovojo A 10, la aŭtovojo A 85 kaj la aŭtovojo A 28.

Stacidomo[redakti | redakti fonton]

La stacidomo de Turo kaj la stacidomo de Saint-Pierre-des-Corps estas gravaj stacidomoj. Turo estas ligita kun Parizo per la traj-linio LGV Atlantique (TGV).

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1920, dum la fama kongreso de Tours splitiĝis la Socialista Partio inter komunistoj kaj socialistoj

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Turo okazis dufoje kongreso de SAT-Amikaro, en 1949 kaj 1962.

Ekzistas Esperanta Kultur-Centro de Turlando en Turo mem (sidejante ĉe Maison des Sociétés Halles de Tours, place Gaston-pailhou), kiu okazigas ĉiulunde kursojn en la urbo (en 2011).

Listo de la urbestroj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tours en la franca Vikipedio.

Listo de la urbestroj de 1945

Datoj de mandato Nomo Partio Kvalito
1945-1947 Jean Meunier SFIO Deputito de Indre-et-Loire (1936-1940 kaj 1945-1958)
1947-1959 Marcel Tribut UDSR
1959-1995 Jean Royer RPR Ministro de Pierre Messmer (1973-1974)
Deputito de Indre-et-Loire (1958-1973 kaj 1976-1997)
Departementa konsiliano de Indre-et-Loire (1961-1988)
1995-2014 Jean Germain PS Senatano de Indre-et-Loire de 2011
2014- Serge Babary UMP Departementa konsiliano de Indre-et-Loire de 2001

Blazono[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Tours