Brașov
Brașov [braŝov'] (hungare: Brassó [braŝo]; germane: Kronstadt, latine: Corona, esperante: Braŝovo) estas urbo en Rumanio, kiu situas en la suda Transilvanio, 168 km norde de Bukareŝto, ĉe 45°38′N 25°35′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 45.633 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">45.633°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ) kaj unu el la ĉefaj industriaj urboj de Rumanio.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En 1910 ĝi havis 41 056 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj, ĉeĥoj, slovakoj, ciganoj), en 1992 323 736 (rumanoj, 10 % da hungaroj).
Historio [redakti]
Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Brassó vármegye). En la jaro 1749 en tiu urbo fondiĝis la unuaj du loĝioj de framasonismo en la tiama Hungarujo.
Vidindaĵoj [redakti]
- Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Brașov)
- Preĝejo de Marteno de Tours (Brașovechi)
- Preĝejo de apostolo Bartolomeo (Brașov)
- Preĝejo de Johano Baptisto (Brașov) (franciskana)
- Luterana preĝejo (Brașov)
- Luterana hungara preĝejo (Brașov)
- Sinagogo (Brașov)
- Ortodoksa sinagogo (Brașov)
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Esperanto-movado [redakti]
Komence de la naŭdekaj jaroj (post la falo de Ĉaŭŝesku) fondiĝis la loka klubo "Amikeco Braŝovo". En 2005 la urbestraro inaŭguris la "Skvaron Esperanto" laŭ iniciato de ĉi-klubo.
En Braŝovo okazis la 83-a kongreso de SAT inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto 2010. La kongreson organizis "Amikeco Braŝovo".