Senato de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senato de Francio
emblemo
asembleosenato
Komenco 28-a de aprilo 1859
Antaŭe Council of the Republic vd
Geografia situo 48° 50′ 54″ N, 2° 20′ 14″ O (mapo)48.8483333333332.3372777777778Koordinatoj: 48° 50′ 54″ N, 2° 20′ 14″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Palaco Luksemburgo, Francio
Senato de Francio (Parizo)
Senato de Francio (Parizo)
DEC
Senato de Francio
Senato de Francio
Map
Senato de Francio
Ĉefestro(j) Gérard Larcher vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Q87713484
vdr
La Palais du Luxembourg, sidejo de la Senato de Francio

La Senato de Francio (Sénat) krom la Nacia Asembleo estas la dua ĉambro de la parlamento de Francio. La senatanoj elektiĝas nerekte pere de proksimume 150.000 regionaj deputitoj kaj politikistoj. La nombro de elektistoj de certa regiono dependas de la nombro de loĝantoj, sed ne proporcie rilatas al ĝi: senurbaj regionoj dum la elektoproceso havas proporcie pli da voĉoj ol urbaj.

La senatanoj estas elektataj por ofica periodo de ses jaroj. Laŭ la politika sistemo de la Kvina Respubliko de Francio ili partoprenas en la kreado de naciaj leĝoj, sed en konfliktaj kazoj povas esti superataj per decidoj de la Nacia Asembleo. La rajtoj kontroli la ŝtatan registaron estas relative malfortaj: la senato havas la rajton pridemandi la registaron aŭ unuopajn ministrojn kaj rajtas publikigi raportojn, sed ne posedas formalajn eblecojn pli draste influi la registaran politikon.

La senato en sia nuna formo estas rezulto de la konstitucio de la Kvina Respubliko de Francio, kiu esence fortigis la pozicion de la prezidanto de Francio kaj de la registaro koste de la parlamento. La registaro havas multajn eblecojn influi internajn procesojn de la senato. Ĉar la senato estas la pli malforta el la du ĉambroj de la nacia parlamento, ĝi ripete estas la celo de kritiko fare de konataj politikistoj, kiuj pridubas ĝian ekzistorajton.

Konstitucia ŝanĝo de la 2001 permesas al la senato iom pli da aŭtonomio, mallongigis la ofican periodon de naŭ ĝis ses jaroj kaj malaltigis la minimuman aĝon de senatanoj de 35 al 30 jaroj. Pro la relativa domino de elektistoj el malurbaj regionoj en la senato ekde sia ekfunkcio dum la jaro 1959 ĝis nun ĉiam estis kristandemokrata-konservativa plimulto.

Sidejo[redakti | redakti fonton]

la Senato de Francio (vidite de la parko Jardin du Luxembourg)

La senato kunvenas en la kastelo Palais du Luxembourg en la 6-a arondismento de Parizo. Por la sekureco de la senatanoj respondecas la Respublika Gvardio (Garde Républicaine). Antaŭ la palaco situas la publika Ĝardeno de Luksemburgio (Jardin du Luxembourg), kiu estas inter la plej ŝatataj ekskursoceloj de Parizo. Kaj la palaco kaj la parko, plus la muzeo Musée du Luxembourg estas posedaĵo de la senato.

La palaco, kiu konstruiĝis inter la jaroj 1615 kaj 1620, estas en la tradicio de la francaj renesancaj kasteloj, sed ankaŭ similas al la renesanca Palazzo Pitti en Florenco. La konstruaĵo ĉirkaŭas malgrandan internan korton, interne la palaco estas multekoste dekorita, en la palaca biblioteko interalie per pentraxjoj de Eugène Delacroix.

La palaco konstruiĝis por Maria de Mediĉo kiu tamen nur dum malmultaj jaroj loĝis en ĝi, antaŭ ol ŝi fuĝis de kardinalo Richelieu al Nederlando. Aliaj loĝantoj de la konstruaĵo estis Ludoviko la 18-a, kiam li ankoraŭ ne estis reĝo de Francio, la "direktoraro" de la Franca Revolucio, kaj Napoleono Bonaparto, kiu ĉi-tie inter la jaroj 1799 kaj 1804 havis sian rezidejon kiel "dumviva unua konsulo de la Respubliko de Francio". Dum la Franca Revolucio la konstruaĵo ankaŭ estis malliberejo, en kiu interalie gardiĝis Georges Danton. Ekde la tempo de la Unua Imperio de Francio ĝi estis la sidejo de la supra ĉambro de la parlamento de Francio. Dum la Dua Mondmilito la nazia funkciulo Hermann Göring okupis ĝin kiel pariza rezidejo.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 2004 la senato el 331 senatanoj (sénateurs):

Ekde la jaro 2010 ĝi tiel aspektos:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]