Ombudsmano
El Vikipedio
Ombudsmano (svede ombudsman [OMbudsman] aŭ foje, en rapida parolo, [OMbutsman] aŭ simple ombud [OMbud]), aŭ ombudo, estas ŝtata funkciulo, kiu traktas plendojn de individuoj kontraŭ misa, fuŝa aŭ nejusta administracio fare de publikaj organoj, kiel la registaro aŭ tribunaloj.
La sveda etim-vorto siavice venas de la norena lingvo: umboðsmaðr [UMbozsmazr] (plenrajtulo). En 1809 Svedujo estis la unua regno nomumanta ombudsmanon por kontroli la leĝan sistemon. En pluraj lingvoj ombudsmanoj ricevas la nomon "advokato (aŭ defendanto) de la popolo"; en aliaj lingvoj, oni nomas ilin "mediatoroj" aŭ "mediaciistoj". Tamen ombudsmano ne mediacias inter privatuloj aŭ individuoj.
En Eŭropa Unio ekzistas t.n. Eŭropa Ombudsmano.

