Franca Parlamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Franca Parlemento respondecas pri granda parto de la leĝdona povo kaj povas parte kontroli registaran agadon, laŭ la konstitucio de la 4-a de oktobro 1958. Ĝi estas dirata duĉambra, tio estas konsistanta el du ĉambroj :

  • Senato, kromnomita « supra ĉambro », en kiu estas 348 senatanoj[1],
  • Nacia Asembleo, kromnomita « malsupra ĉambro », kiu enhavas 577 deputitoj[1].

La du ĉambroj kunsidas en du malsamaj lokoj : palaco Luksemburgo por Senato kaj palaco Burbono por Nacia Asembleo.

Antaŭ 1962, la Parlamento estis la sola posedanto de popola suvereneco. De tiu dato, la povo estas dividita inter la Parlamento kaj la ŝtatestro, elektita okaze de prezidentaj balotoj kun universala voĉdonrajto.

Superpova sub la Tria kaj Kvara Respublikoj, ĝia povo reduktiĝis sub la Kvina Respubliko. Nunaj evoluoj de francaj institucioj emas al redono de kelkaj novaj respondecoj. Tamen, kresko de povoj de eŭropaj institucioj emas limigi ĝian influon, preskaŭ 70 % de ĝia agado estas pri apliko de la eŭropunia juro[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La franca Parlamento, kiel leĝdona povo, ne devas esti konfuzita kun la parlamentoj de Reĝlando Francio, kiuj estis justicaj kortumoj kun iuj politikaj atribuoj.

La Parlamento, laŭ la monderna signifo de la termino, aperis en Francio kun la franca revolucio de 1789. Ĝia formo (unuĉambra, duĉambra aŭ plurĉambra), ĝia nomo kaj ĝia atribuoj, difinitaj en la diversaj konstitucioj, estis tre malsamaj laŭ la reĝimoj.

La Parlamento sub la Kvina Respubliko[redakti | redakti fonton]

Palaco Luksemburgo, kunvenejo de Senato.

La Parlamento konsistas el du ĉambroj : Senato kun 348 elektitoj, kaj Nacia Asembleo kun 577 deputitoj.

La Parlamentanoj[redakti | redakti fonton]

Elekto de la parlamentanoj[redakti | redakti fonton]

La deputitoj, kiuj sidas en la Nacia Asembleo estas elektitaj per ununoma plejmulta voĉdonado en du fojoj en distriktoj kun pli malpli 100 000 enloĝantoj, por kvin jaroj, escepte de malfondo de la asembleo.

La senatanoj estas elektitaj per nerekta universala voĉdonrajto de « grandaj elektantoj ». La grandaj elektantoj estas la deputitoj, la regionkonsilianoj, departementkonsilianoj, kaj delegitoj de komunumaj konsilioj[3]. Tiuj lastaj elektantoj, kiuj ne ĉiam estas komunumkonsilianoj, konsistigas 95 % de la elektantaro. La Senato, kiu estis antaŭ renovigita po triono post tri jaroj, estas nun renovigita po duono post tri jaroj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Artikolo 24-a de la konstitucio limigas je 577 la nombron de deputitoj kaj je 348 la nombron de senatanoj. Tiu limo estas atingita en la du ĉambroj.
  2. Claude Truchot, Europe : l'enjeu linguistique, paĝo 79-a
  3. La elektantaro por senatanoj (TTT-ejo de Senato).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Les Assemblées parlementaires françaises (n°5216) de Pascal JAN, eldoninto "La Documentation française", ISSN 1763-6191.
  • Philippe Georges et Guy Siat, Droit public, Sirey, 2004.
  • Sub estrado de Jean-Luc Parodi, Institutions et vie politique, eldoninto "la documentation française", 2003.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]