Komunismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Platono

Komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de 1849 baziĝas sur marksismo. Unu el la celoj de komunismo estas forigi la privatan posedadon de produktiloj, detrui la kapitalismon. Anstataŭe la produktiloj estu posedataj kolektive. Sistemo fondita sur la frazo "de ĉiu laŭ sia kapablo, al ĉiu laŭ sia bezono".

Komunismo evidente estas tre malnova nocio. Komunoj jam ekzistis antaŭ skribita historio, antaŭ apero de ŝtatoj. Marks mem priskribis tian evoluon provante ekkoni iujn firmajn evoluleĝojn en ekonomio kaj kulturo; aliaj filozofoj diras, ke tiaj firmaj leĝoj de historia kaj socia evoluo estas iluzio, tiel ke fidindaj prognozoj ne eblas. Jam ekzistis la vorto komunismo en epoko de Platono. Nuntempe Eŭropa komunumo celas la evoluon kaj egalrajtan ekonomian distribuon sur bazo de novliberala ideologio aŭ de socia merkatekonomio.

Karl Marx

La Manifesto de la Komunista partio (el Retarkivo 2007) redaktita fare de Karl Marx en jaro 1849, en Londono, por la Ligo de la Justuloj, iĝinta "ligo de la komunistoj" kaj poste Komunista partio estas la historie baza dokumento por komunistoj. Ĝi konstatas la evoluon de la homa socio kaj prognozas la venkon de laborista klaso, kiu poste evoluigos socion sen divido en klasoj.

La unua aŭtoro (antaŭmarksisma), kiu uzis tiun terminon, por difini sian socian projekton, estis la franca frua socialisto Cabet, aŭtoro de Voyage en Icarie (Vojaĝo en Ikario). (Londono, 1839). La vorto iĝis sufiĉe populara en la postaj jaroj inter adeptoj de socialismo, kaj kondukis al kreado de la unua "Komunista partio", sub influo de Karl Marx kaj Friedrich Engels.

Multaj regantoj, kiuj nomis sin komunistoj, faris grandajn krimojn en la nomo de la estonta (teorie plej humanisma kaj liberiga) komunismo. Malsatmortis 3-5 milionoj da homoj en Ukrainio en la 1930-aj jaroj, milionoj malsatmortis en Ĉinio en la 1960-aj jaroj kaj la Ruĝaj Kmeroj en Kamboĝo murdis milionojn el sia popolo. La amasbuĉadoj dum enlandaj militoj ligitaj kun revolucio, la persekuto de kontraŭuloj aŭ luktoj inter konkuraj komunismaj rondoj (vidu Stalinismo), kies plej konata efektiviĝo estis la tiel nomata sovetia Gulago, ankaŭ kaŭzis amasojn da kruelaĵoj kaj milionojn da mortoj.

Dosiero:Lutte continue.jpg
Laborista kolektivo kontraŭ la kapitalismo (france: La konflikto daŭras)

Komunismo en Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam jam estis antaŭe klopodoj sukcesigi komunismajn revoluciojn, ĉefe en Eŭropo, estis la Rusia revolucio de 1917, kio montris al la mondo kaj ĉefe al la komunismaj, socialismaj kaj laborismaj movadoj, ke eblas komunisma revolucio. De tiam jam estis almenaŭ unu socialisma ŝtato en la mondo. Poste Mongolio fariĝis la dua komunisma lando. Je la fino de la Dua Mondmilito, kaj pro la alianco inter la Ruĝa Armeo kaj la luktintoj kontraŭnaziaj de la landoj de Orienta Eŭropo, la Sovetunio helpis la starigon de komunismaj ŝtatoj en tiu mondoregiono; tiu klopodoj estis agnoskita de la Jalta konferenco. Tiele en Eŭropo krom Sovetunio, ekzistis jam sep komunismaj ŝtatoj kiuj starigis kun Sovetunio la Varsovian Kontrakton krom Jugoslavio, kiu decidis sian propran vojon al komunismo.

Mapo de la mondo en 1980 montras disdividon de landoj inter la du konfliktantaj landaroj

En la resto de la mondo kaj samtempe kun la Sendependiĝo de Afriko kaj similaj situacioj en Azio kaj Ameriko aliaj ŝtatoj alproksimigis siajn idearojn al tiuj de la komunisma bloko. Tio okazigis dum la Malvarma Milito, ke la mondo estis disdividita en du landaroj, nome tiu de la Pakto de Varsovio kaj tiuj aliancanoj de Usono aŭ membroj de NATO. En kelkaj lokoj tio okazigis ne nur streĉigon, sed ankaŭ veraj militoj, kiel la Vjetnama milito aŭ la ne tiom longdaŭra Korea milito, sed ankaŭ malfacilajn epokojn de antaŭvidebla nova mondmilito, kio feliĉe ne okazis, kiel ĉe la Kariba krizo.

Dum tiu epoko okazis kontraŭstaro inter la du plej gravaj komunismaj ŝtatoj en la mondo, nome Sovetunio kaj Ĉinio, kio okazigis malfacilaĵojn inter la respektivaj aliancanoj, kiel en Hindoĉinio aŭ Afriko.

Detruita parto de la muro ĉe la Brandenburga pordego, soldato gardas la restojn, novembro 1989

Fine la propra Sovetunio komencis ian politikon ŝanĝi iamaniere la politikajn kaj ekonomiajn principojn de komunismo, sed ankoraŭ ene de la komunisma hegemonio. Tio nomiĝis Perestrojko kaj ekokazis ĉirkaŭ 1985. En Pollando kaj aliaj landoj de Orienta Eŭropo okazis insurekcioj kaj finfine la muro de Berlino falis en 1989. La geopolitiko ŝanĝiĝis. Sovetio anoncis senvenkan foriron el Afganio. Lech Walesa iĝis prezidanto de Pollando. Hungario malfermis la feran kurtenon.

Pretekstante feriojn en Hungario, kie la landlimoj estis malfermitaj ekde la 11-a de septembro, orientgermanoj forlasis la landon centope kaj milope. 25.000 civitanoj tiel alvenis en okcidenta Germanio tra Hungario kaj Aŭstrio dum tri semajnoj. En Prago kaj Varsovio dekoj da miloj da orientgermanoj sieĝis la ambasadorejon de Okcidenta Germanio.[1]

En orienta Germanio protestoj grandiĝis. En protestantaj preĝejoj, kiel tiu de Sankta Nikolao en Leipzig, homoj preĝadis por paco. Tio estis la ĝermo de la lundaj manifestacioj ekde septembro.[2] 20.000 manifestaciantoj paŝis laŭ la stratoj de Leipzig la 2-an de oktobro 1989. Miĥail Gorbaĉov, veninte al orienta Berlino por festi la kvardekan datrevenon de la estiĝo de la Germana Demokratia Respubliko, indikis al la registaranoj, ke nepre ne estu uzata armea subpremado.[3] Malgraŭ provo far renoviguloj de la komunista partio la manifestacioj daŭrigis: unu miliono da manifestaciantoj en orienta Berlino la 4-an de novembro, centoj da miloj en aliaj grandaj urboj de GDR.[4]

La rezulto de ĉio tio estas, ke pli kaj pli komunismaj registaroj estis forigitaj en ĉiuj eŭropaj landoj, kaj kiel konsekvenco en granda parto de la resto de la mondo, ĉefe en Afriko kaj en Azio (kaj ĉefe en Hindoĉinio). Tio estas la procezo nomita falo de komunismo. Tamen restis komunismaj ŝtatoj en Ameriko, nome Kubo, en Azio, nome Ĉinio, Vjetnamio kaj Nordkoreio kaj en pli etaj lokoj.

Laboranta Komunismo[redakti | redakti fonton]

Laboranta Komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de 1980-90 jardekoj estis proponita de Mansur Hekmat, irana komunista teoriisto.

Hekmat ne prezentis ĉi tiun ideologion kiel nova, sed kiel komunismo de Karl Marx, Fredrik Engels kaj Lenin. Li nomis sian movadon Laboranta Komunismo por apartigi tiun el aliaj movadoj kiuj nomis sin mem kiel komunismaj je 20-a jarcento kaj li (Hekmat) opinis ke ne estas komunismaj sed burĝaraj kaj mallaborantaj.

Esperanto kaj Komunismo[redakti | redakti fonton]

Esperanton apogis pluraj gvidantaj komunistoj, inkluzive Anatolo Lunaĉarskij, Josip Broz Tito, Ho Chi Minh, Fidel Castro. Aliflanke, esperantismo estis kelkfoje persekutata de komunismaj registaroj, notinde en Sovetio sub Stalino.

Ernest Drezen estis eble la plej fervora kaj optimisma adepto samtempe de Esperanto kaj Sovetia komunismo, li pensis ke la du alportos emancipiĝon kaj feliĉon al la popoloj en la mondo. Sed nur kelkajn jarojn poste, kiam li verkis siajn plej famajn librojn pri tiu emancipiĝo, li estis arestita de Stalino kaj pafmortigita, kulpigita pri … "spionado favore al la kapitalistoj", "trockiismo" kaj "terorismo", (evidente falsaj akuzoj). Granda parto de la sovetia esperantistaro ricevis similan sorton aŭ estis senditaj en la Gulagon. La ceteraj pro timo silentis dum jaroj, ĝis la morto de Stalino.

Dum la Malvarma Milito, la ĉeĥa komunisto Rudolf Burda energie defendis Esperanton. Oni forpelis lin el la partio; sed li travivis, kaj helpis la Esperantan kulturon travivi en la nacioj de la Varsovia Kontrakto. Li estis la fondinto de la gazeto La Pacdefendanto kaj la unua prezidanto de la Mondpaca Esperantista Movado.[5]

Prikomunismaj verkoj apenaŭ ekzistas en esperanto, ekzemple ne ekzistas la plej fama verko de Karl Marx Das Kapital (La Kapitalo) en esperanta versio. Libroj de sovetiaj kamaradoj estis konfiskitaj de la stalina reĝimo.

Komunismo kaj religio[redakti | redakti fonton]

Ĉar komunismo strikte ligiĝas al marksismo, do al materiismo (historia materialismo), kaj do al ateismo, kaj ĉar ĝi havis en la diversaj komunistaj partioj ankaŭ la celon batali kontraŭ religio kaj ĝin elimini kiel kaŭzo de la socia malegaleco, ankaŭ la Supera Katolika Instanco ĝin refuzis kaj kondamnis kaj provis konsciigi katolikojn, ke la altira kaj sinceraj socie plibonigantaj ĝiaj celoj kaŝis ankaŭ danĝeron por la religio. En la katolika kulturo oni emis distingi en la komunistaj partioj la porhoman engaĝon el faktaj rezultoj: oni kondukis, praktike kaj teorie, respektante la principon: io estas la la komunismo, alio estas komunisto. Diversaj enciklikoj de la katolika sociala doktrinoinvitis la katolikaron rifuzis komunismon aparte tiun kiu sin apogiĝis sur marksismo.

En la unuan de julio de 1949 la tiama Sankta Ofico(nun Kongregacio por la Doktrino de la Kredo), post la aresto de episkopoj kaj kardinaloj en diversaj komunistaj landoj, promulgis dekreton per kiu deklaris ekskomunkitaj la katolikoj adherantaj al la doktrino, teorie kaj praktike, de komunismo, kies partioj, aparte tiu itala (PCI), proponis en siaj statutoj perspektivojn kaj engaĝon por la elimino de religio. Tial eskomunikita estis nur katoliko kiu konscie kaj scie adheras al ateismema marksimo de iu ajn kominista partio. Eble, malmultaj estis fektive konscience tuŝitaj de tiu ekskomuniko ĉar la plej parto de la komunista popolo estis konvinkita, ke tiu partio agadas nur por la socia plibonigo de la laboristaron!

Ĉu tiu ekskomuniko trafas ankoraŭ hodiaŭ katolikon konfesantan erojn de marksima doktrino kontraŭantaj al la kristana kredo? Oni diskutas. Tamen oni memoras ke estis ĝuste Papo Johano la 23-a kiu diris (11/10/1962): “Hodiaŭ, tamen, la Edzino de Kristo preferas uzi la kuracilon de la mizerikordo ol tiun de la severeco: Ŝi opinias iri renkonten al la hodiaŭaj bezonoj per la montro pri la valideco de sia doktrino ol per la kondamno”. [1] [2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 7.000 orientgermanoj sukcesis atingi okcidentan Germanion post rifuĝo en la ambasadejoj de la du ĉefurboj: La falo de la berlina muro, disfalo de simbolo (el Retarkivo 2008)
  2. 29-a Konferenco de la internacia socio pri sociologio de la religioj, julio 2007, Leipzig, Germanio
  3. Philippe Moreau Defarges, les relations internationales (internaciaj rilatoj), T 2: les questions mondiales (mondaj aferoj), Le Seuil, 2004, p. 37
  4. La falo de la berlina muro, disfalo de simbolo (el Retarkivo 2008)
  5. Lins, Ulrich: La Danĝera Lingvo. Gerlingen: Bleicher Eldonejo, 1988.
  6. History of Esperanto (angla: Historio de Esperanto)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]