Valentina Tereŝkova
Valentina Vladimirovna TEREŜKOVA (ruse: Валентина Владимировна Терешкова) (naskiĝis la 6-an de marto 1937 en Maslennikovo, Jaroslavla provinco, Rusio) estas rusa kosmonaŭta inĝeniero, la unua kosmonaŭtino. Ŝi cirkaŭflugis la Teron 48 fojojn en la kosmoŝipo Vostok-6 en 1963. Dum 19 jaroj ŝi restis la sola kosmonaŭtino en la mondo.
Dum la jaroj 1963–1965 ŝia familia nomo estis Nikolajeva, ĉar ŝi estis la edzino de la kosmonaŭto Andrian Nikolajev.
De 1969 ĝis 1991 ŝi estis membro de la Centra Komitato de KPSU.
Ŝi pensiuliĝis laŭ dekreto en 1997.
Alnomo de Tereŝkova provizore flugado — «Mevino» (ruse: "Чайка");
Frazo, kiu ŝi elparolas antaŭ starto: "He! Aero, demetu ĉapelon!" (ruse: «Эй! Небо, сними шляпу!»)
Flugado en «Vostok-6»[redakti]
Sian kosman flugadon (unuan en mondo flugadon de kosmonaŭtino) ŝi faris en 16-a de junio 1963 en la kosmoŝipo Vostok-6 (ruse «Восток-6») kaj ĝi daŭris preskaŭ tri tagnoktojn. Samtempe sur orbito troviĝis kosmoŝipo Vostok-5 (ruse «Восток-5»), pilotita de kosmonaŭto Valerij Bikovskij (ruse «Валерий Быковский»).