Sovetunio

El Vikipedio
(Alidirektita el USSR)
Saltu al: navigado, serĉo
Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj
Origina nomo Союз Советских Социалистических Республик
19221991
Flago-de-Sovetunio.svg
flago
Coat of arms of the Soviet Union.svg
blazono
Geografio
LocationUSSR.png
Ĉefurbo:
Areo:
22 402 220 km² (en la jaro 1991)
La plej alta punkto:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
293 047 571 (1991)
Nacia konsisto:
rusoj (50,78 %, 1991), ukrainoj (15,45 %, 1991), uzbekoj (5,84 %, 1991), multaj pluaj nacioj kaj etnoj
rusa (de-facto por internacia komunikaĝo)
Ŝtat-strukturo
federacia socialisma respubliko
Estiĝo:
la 30-an de decembro 1922 per unuiĝo de kvar sovetaj socialismaj respublikoj
Pereo:
la 26-an de decembro 1991 pro disfalo
Antaŭaj ŝtatoj:
Rusa soveta federacia socialisma respubliko Rusa soveta federacia socialisma respubliko
Ukraina soveta socialisma respubliko Ukraina soveta socialisma respubliko
Belorusa soveta socialisma respubliko Belorusa soveta socialisma respubliko
Transkaŭkaza soveta federacia socialisma respubliko Transkaŭkaza soveta federacia socialisma respubliko
Postsekvaj ŝtatoj:
KSŜ KSŜ
Litovio Litovio
Latvio Latvio
Estonio Estonio
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Unio de Sovetaj Socialismaj RespublikojSovetunio, mallonge USSR, (ruse Сою́з Сове́тских Социалисти́ческих Респу́блик, СССР, Сове́тский Сою́з) estas ŝtato ekzistinta inter la jaroj 1922 kaj 1991. Ĝi okupis sesonon de la monda loĝata sekaĵo.

Laŭ la Sovetunia konstitucio de 1977, USSR estis unuiĝa unia multnacia kaj socialisma ŝtato. Post la Granda patriota milito USSR havis sekaĵan landlimojn kun Norvegio, Finnlando, Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario kaj Rumanio en okcidento, kun Turkio, Irano, Afganistano, Mongolio, Ĉino kaj KPDR en sudo.

Enhavo

[redakti] Historio

Sovetunio estis fondita la 30-an de decembro de 1922 post unuiĝo de RSFSR, Belorusa SSR, Ukraina SSR kaj TSFSR.

[redakti] 1991

La 17-an de marto 1991 okazis tut-sovetia referendumo pri daŭra ekzisto de la ŝtato; el la voĉdonrajtaj civitanoj 80% partoprenis ĝin. En RSFSR 76,4% voĉdonis por konservo de Sovetunio. Pluraj teritorioj, aŭtonomiaj en Sovetunio, uzas la leĝaron de Sovetunio kaj la rezultojn de tiu referendumo por pravigi sian rajton je sendependiĝo: interalie Sud-Osetio, kies loĝantoj voĉdonis por konservo de Sovetunio kaj, laŭ la tiam funkciinta leĝaro, rajtis decidi sian sorton aparte de la sovetia respubliko, kies aŭtonomio ili estis (Kartvela SSR en la kazo de Sud-Osetio).

La 19-an de aŭgusto 1991 en Moskvo grupo de altpostenuloj faris provon restarigi sovetan regadon. Tiu provo estas konata kiel Aŭgusta puĉo. Celo de la putĉo estis haltigo de la reformoj, komencitaj en 1990-1991, kaj konservo de la unueca soveta ŝtato. Per fiasko de la putĉo fiaskis Sovetunio kiel ŝtato.

La 8-an de decembro 1991 ŝtatestroj de Ukrainio, Belorusio kaj Rusio subskribis Interkonsenton pri fondo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, pli konata en medioj kiel Beloveĵa interkonsento. En tiu dokumento la tri ŝtatestroj „konstatis“ disfalon de Sovetunio[1] kaj proklamis kreon de KSŜ.

La 25-an de decembro je 19:38 la flago de Sovetunio super Kremlo estis deprenita, ĝin anstataŭis la trikolora flago de Rusio. La sekvan tagon kunvenis la Supera Soveto de Sovetunio (en ĝi tiam restis ĉefe deputitoj de aziaj respublikoj, tamen la kunveno estis kvoruma) kaj faris kelkajn decidojn pri ekzistoĉeso de Sovetunio. Tiu dato, la 26-a de decembro, estas kutime konsiderata kiel la dato de disfalo de Sovetunio, kvankam kelkaj sovetiaj strukturoj (i. a. Gosstandart) ankoraŭ funkciis en 1992.

[redakti] Ŝtatestroj

Jen la estroj de la Komunisma Partio, kiuj fakte, sed ne ĉiam ankaŭ laŭkonstitucie estis la ŝtatestroj de Sovetunio:

[redakti] Respublikoj de Sovetunio

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Respublikoj de Sovetunio.

USSR konsistis el uniaj respublikoj, tiuj laŭ la konstitucio estis sendependaj ŝtatoj kaj havis formalan rajton eliri el Sovetunio. Ĉiu unia respubliko havis rajton interrilati kun alilandaj ŝtatoj, interŝanĝi konsulejojn, partopreni en interŝtataj organizoj. Ekzemple, Belorusa SSR kaj Ukraina SSR membris dum pluraj jaroj en UN, samrajte kun Sovetunio.

[redakti] Vidu ankaŭ




[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. Соглашение о создании Содружества Независимых Государств
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj