Flago de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Rusio
Flago de Rusio
Flago de Rusio
nacia flago
Lando  Rusio
Uzo 111100
Proporcio 2:3
Priskribo Trikoloro kun tri egalaj horizontalaj kampoj blanka, blua kaj ruĝa.
Oficialigo 21-a de marto 1990
vdr

La flago de Rusio estas trikoloro, kun tri egalaj horizontalaj kampoj, blanka ĉe la supro, blua ĉe la mezo, kaj ruĝa ĉe la malsupro. La flago unue uziĝis kiel ensigno de la Rusia Imperio por komercistaj kaj militaj ŝipoj ekde 1883 kaj oficialiĝis ne ĝis 1896. Onidire, ĝi eble baziĝas sur la nederlanda trikoloro. De 1914 ĝis 1917 uziĝis iom modifita versio , kaj antaŭ 1883 klare oficialis la nigra-flava-blanka flago de la dinastio Romanova , kvankam la suba bildigo de oficiala parado de 1873 montras, ke neoficiale ambaŭ flagoj jam foje uziĝis unu apud la alia. La Rusia Provizora Registaro daŭre uzis la trikoloron blankan-bluan-ruĝan eĉ post la renversiĝo de la Caro en la Februara revolucio, kaj oni ne anstataŭis ĝin ĝis la Oktobra revolucio, kiu establis la bolŝevikan registaron. Ekde tiu tempo, oni preferis ruĝan flagon montrantan komunismajn simbolojn ol la trikoloron. Ne estis ĝis la renversiĝo de Sovetunio en 1991, ke oni reoficialigis la trikoloron kiel la flago de la Rusia Federacio. La moderna flago travivis etan ŝanĝon en 1993, kaj restas oficiale ekde 2000. La flago de Rusio fontis la tutslavajn kolorojn (la ruĝan, la bluan, kaj la blankan) kiuj aperas en la flagoj de pluraj aliaj slavaj landoj (inkluzive de Ĉeĥio, Slovakio, Slovenio, kaj Serbio).

Miĥaj Ziĉi: Aleksandro la 2-a kaj ŝaho Naser al-Din dum parado sur la cara herbejo, 1873, tie la dinastia flago nigra-flava-blanka kaj la "nova" blanka-blua-ruĝa uziĝas unu apud la alia
pentraĵo de Viktor Vaznecov de 1878, tie la koloroj ankoraŭ ne estas en la nuna ordo