Flago de Monako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nacia flago de Monako (france: Drapeau de Monaco) havas du egalajn horizontalajn striojn de ruĝaj (pinto) kaj blankaj koloroj, kiuj estis la heraldikaj koloroj de la dinastio Grimaldi, ekde almenaŭ 1339. La nuna dukolora dizajno estis adoptita la 4-an de aprilo 1881, sub Princo Karlo la 3-a.

La origina flago de Monako, kiu estis simila al la nuna ŝtatflago portis pli malnovan version de la blazono. Ĝin estis uzita de la fruaj tempoj de la princlando (krom la tempo de la aneksado al Francio de 1793 ĝis 1814) ĝis la nuna, pli simpla dizajno adoptita en 1881.