Flago de Kosovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Kosovo
Flago de Kosovo
Flago de Kosovo
nacia flago
Lando  Kosovo
Uzo 111000
Proporcio 5:7 (1:1.4 laŭ la leĝo)
Priskribo Blua, kun arko konsistanta el ses blankaj steloj super orkolora mapo de Kosovo.
Oficialigo 17-a de februaro 2008
Aŭtoro Muhamer Ibrahimi
vdr

La flago de Kosovo estis enkondukita de la Asembleo de Kosovo la 17-an de februaro 2008, tuj post la deklaro pri sendependeco el Serbio. Ĝia aspekto elektiĝis per internacia konkurso, kiun kunordigis la Unuiĝintaj Nacioj dum sia dumtempa prizorgado de registaraj aferoj en Kosovo. La nuna aspekto devenas el propono de sinjoro Muhamer Ibrahimi, kaj ĝi montras arkon da ses steloj super orkolora mapo de Kosovo, kun blua fono. La steloj reprezentas la ses ĉefajn etnojn de Kosovo: albanoj, serboj, turkoj, goranoj, romaoj kaj bosnoj. Laŭ neoficiala interpreto, ili ankaŭ reprezentas la ses landojn loĝatajn de albanoj: Albanio, Grekio, Kosovo, Makedonio, Montenegro kaj Serbio.

Pro la koloroj kaj la figuroj, la flago de Kosovo multe similas la flagon de Bosnio kaj Hercegovino

Antaŭ sendependiĝo, en oficialaj kuntekstoj Kosovo uzis la flagon de la Unuiĝintaj Nacioj; la serba kaj la albana etno tiam uzis sian propran flagon.

Koloroj[redakti | redakti fonton]

Kolormodelo Bluo Oro Blanko
CMFN (laŭ la registaro) 78-55-0-35 0-20-62-18 0-0-0-0
Deksesuma sistemo (laŭ la registaro) #244aa5 #d0a650 #ffffff
Deksesuma sistemo (neoficiale) #183884 #dbbb5b #ffffff