Flago de Svislando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La flago de Svislando estas ruĝa flago kun blanka greka kruco en la centro. Ĝi estas unu el nur du kvadrataj flagoj apartenantaj al suverena ŝtato, la alia estas la flago de Vatikano.

Nur la grandeco de la kruco estas formale establitaj ekde 1889: "La blazono de la federacio estas, ene de ruĝa kampo, vertikala blanka kruco, kies [kvar] brakoj de sama longo estas sesoble pli longaj ol la larĝo". La grandeco de la kruco rilate al la kampo ne estas formale establita krom la maramea flago.

La simbolo Ruĝa Kruco uzita de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco estas bazita sur la Svisa flago. La Ruĝa Kruco sur blanka fono estis la origina protekto-simbolo deklarita ĉe la Ĝeneva Traktato 1863. Ĝi estas oloro, inversigo de la svisa nacia flago, signifo kiu estis adoptita por honori svison kaj fondinton de la Ruĝa Kruco, Henri Dunant.

La mallongdaŭra libera ŝtato Ikario, proklamis en 1912 en la greka insulo de tiu nomo, la sendependecon, kaj uzis flagon simila al la svisa flago, sed la koloro estis blua.