Flago de Hungario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de Hungario
Flago de Hungario
Lando Flago-de-Hungario.svg Hungario
Uzo FIAV 110110.svg 110110
Proporcio 1:2
Priskribo Tri samlarĝaj horizontalaj strioj ruĝa, blanka kaj verda
Oficialigo 1848
v  d  r
Information icon.svg

La flago de Hungario estas horizontala trikoloro el ruĝa, blanka kaj verda strioj. Ĝi evoluis konvene al la historia tradicio, adoptita dum la revolucio kaj liberecbatalo de 1848-1849. Ĝis 1945 estis centre lokita blazono kun la reĝa krono. Dum la erao de stalinismo, sur la flago (inter 1948-1956) estis centre lokita ruĝa stelo. Dum la hungara revolucio de 1956 la revoluciuloj eltranĉis tion el la flago, kaj la tia flago kun centra truo iĝis simbolo de la revolucio.

Hodiaŭ, la flago estas ofte ornamita meze per historia blazono de Hungario. La leĝa statuso de tiu praktiko ne estas tute klara, sed plejofte uzas tiun varianton eĉ la registaro.