Stalinismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Stalinismo - politika-ekonomia sistemo, kiu aperis en Sovetunio post fakta transpreno de plena regopovo flanke de Josif Stalin. Komenco de la sistemo estis militkomunismo enkondukita de Lenin kaj baziĝanta sur totala centrigo de politikaj-ekonomiaj decidoj kaj revolucia juro, alie teroro.

Stalinismon oni ofte konsideras kiel unu el la ĉefaj frakcioj de la komunismo, apud ekzemple trockiismo (la trockiistoj estis fakte tiuj, kiuj unue uzis la terminon "stalinismo"). Tamen trockismo en la estinta Sovetunio fakte kontraŭstaris ĝin kiel deflankiĝon de la vera marksismo. Tial multaj trockistoj estis enprizonigitaj kaj pafmortigitaj.

Post la morto de Stalin, multaj stalinistoj ne plu volas nomi sin tiaj; kelkaj eĉ asertas ke stalinismo "estas konsiderata ŝiboleto por rifuti la ideon pri komunismo", por citi la anoniman iniciatinton de ĉi tiu artikolo; sed ĝenerala linio de la reĝimo kontinuis.

Pli serioze, tamen, la termino estas uzata pri la politika teorio kaj politika sistemo lanĉita de Stalin en Sovetunio, kaj formale tie mallanĉita post lia morto. Hannah Arendt priskribis la stalinismon kiel totalisma, kaj kritikantoj de la stalinismo ĝenerale konsentas pri tio.

Ĉefaj trajtoj de stalinismo[redakti | redakti fonton]

  • senlima regopovo de Stalin kondukanta poste al t.n. kulto al personeco
  • kontrolo de de ĉiuj vivosferoj fare de partio
  • sistemo de teroro direktita al kontraŭbatalado de realaj kaj supozataj kontraŭuloj de sovetaj regopovoj kaj timigo de la socio
  • larĝa armigo de la lando
  • ekonomio bazita sur strikta kaj centra planado de investado kaj centra distribuado de varoj
  • kolektivigo de terkultivado kaj emfazo de peza industrio kun produktado de armiloj
  • apogado de komunismaj movadoj en aliaj landoj
  • imperia politiko celanta subordigon al Sovtunio de aliaj ŝtatoj

Stalinismaj krimoj[redakti | redakti fonton]

Bilanco de stalinismo[redakti | redakti fonton]

  • Viktimoj de teroro el la jaroj 1929–1953, laŭ taksado, atingis la nombron de dekkelkaj milionoj de personoj (laŭ rusa historiisto Roj Medvedev 40 milionojn) en Sovetunio kaj subordigitaj landoj
  • Detruo de kultura heredaĵo de dekkelkaj nacioj rezulte de deportadoj kaj deviga rusigo
  • Morto de ĉ. 10 milionoj de sovetaj soldatoj dum la dua mondmilito kaŭzita grandparte de malkompetenteco de oficiroj, kio ligiĝis al purigado ene de Ruĝa Armeo antaŭmilite kaj ordono de Stalin n-ro 270: "nek unu paŝo malantaŭen", ktp.
  • Alkonduko al ekonomia kolapso rezulte de industria planado sen respekto al leĝoj de oferto kaj mendo
  • Tuta blokado de interŝanĝo de libera penso kaj ligita al tio velko de kulturo kaj kreemaj sciencaj esploroj
  • Detruo de natura medio sur grandaj areoj pro subita evoluo de industrio kaj armeo de Sovetunio

Stalinismo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Stalin estis diktatora ŝtatestro de Sovetunio kaj ĉefa gvidanto de la monda komunismo dum preskaŭ 30 jaroj. Dum la jaroj 1937-1938 laŭ ordono de Stalin okazis en Sovetunio la t.n. 'Granda Purigo', kun centmiloj, eble milionoj da viktimoj, depende de la fontoj. En tiu tragedio ankaŭ pereis preskaŭ la tuta Esperanto-movado.

La 'Granda Purigo' celis havigi al Stalin absolutan potencon super ĉiuj strukturoj de la ŝtato. Tio implicis, ke la Komunista Partio havu tre rigoran monopolon pri informado. Esperantistoj, per siaj multaj eksterlandaj kontaktoj, kapablis trarompi tiun informado-monopolon. Sekve, ili estis danĝeraj kaj tial devis malaperi. Sed alia faktoro estis aldona motivo por silentigi la esperanto-movadon en tiu epoko. Komence de la 1930-aj jaroj estis ellaborita tre forta, centra ŝtatpotenco en Sovetunio, kun la rusa kiel oficiala lingvo por la tuta lando. Sekve, ne plu validis la principo de Lenino ke en socialisma ŝtato ĉiuj ĝiaj lingvoj havu la samajn rajtojn. En tiu atmosfero de rusa ŝovinismo la ideologia bazo de la sovetia esperanto-movado fariĝis malkomforta kaj ĉiu agado por Esperanto suspekta. Sed ankaŭ la tradicia internaciismo de la sovetiaj esperantistoj subite fariĝis same suspektinda depost kiam, en tiu periodo, en Sovetunio estis definitive decidite ne eksporti la revolucion al aliaj landoj sed unue konstrui socialisman socion en Sovetunio mem.

La fermigo de la Sovetrespublikara Esperantista Unio je la alto de la Stalina fremdofobio, kiel "kontraurevolucia organizaĵo" donis al la lingvo internacia aĉan reputacion tra la 'oficiala' komunista movado, kiu lasis sian postsignon de kontraŭ-Esperanta antaujuĝo ghis eĉ hodiau. Kiam Kruschov deklaris ke la malpermeso de SEU estis kontrauleĝa, por multaj enkarcerigitaj, ekzekutitaj au malaperigitaj Esperantistoj, tio venis tro malfrue.

Nuna situacio[redakti | redakti fonton]

En Rusio[redakti | redakti fonton]

Laŭ oficialaj asertoj, nuna estraro de Rusio malaprobas krimojn de stalinismo. Ekzemple, en 2010 Prezidento de Rusio Dmitrij Medvedev asertis ke "neniuj afiŝoj kun Stalin kaj aliaj simboloj de stalinismo plu estos en Rusio"[1].

Tamen multaj rusianoj konsideras la nunan ŝtatan reĝimon kiel nova formo de stalinismo. Ekzemple, en 2013 deputitoj de la Dumo de urbo Volgogrado decidis ĉiujare dum kelkaj festoj oficiale uzi la historian urbonomon "Stalingrad"[2]. Kelkajn jarojn antaŭe dum restaŭrado de la stacio "Kurskaja" de Moskva metroo tie aperis citaĵo pri Stalin el la tiama himno de Sovetunio kiu videblas nun ĉe la vestiblo. Tiuj kaj similaj decidoj ĉiam kaŭzas protestojn de multaj ĵurnalistoj kaj raitdefendistoj.

Multaj politikaj organizoj en Rusio deklarantaj sin maldekstraj kaj marksismaj fakte tute subtenas stalinismon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]