Ho Chi Minh
| Hồ Chí Minh | |
| 225x250px Ho Chi Minh dum sendependa tago de Demokrata Respubliko Vjetnamio, 2-a de septembro 1945 |
|
|
|
|
| En funkcio: 2-a de septembro 1945 – 2-a de septembro 1969 |
|
| Antaŭulo | la oficejo ekestis |
|---|---|
| Sekvanto | Tôn Đức Thắng |
|
|
|
| En funkcio: 2-a de septembro 1945 – 20-a de septembro 1955 |
|
| Sekvanto | Phạm Văn Đồng |
|
|
|
| Naskiĝo | 19-a de majo 1890 en |
| Morto | 2-a de septembro 1969 en |
| Nacieco | vjetnamano |
| Politika partio | Komunista Partio |
| Profesio | politikisto |
HO Chi Minh, Esperante Ho-Ĉi-Mino, vjetname: Hồ Chí Minh, antaŭe NGUYEN Sinh Cung, vjetname: Nguyễn Sinh Cung kaj konata kiel Onklo Ho, vjetname: Bác Hồ (19-a de majo, 1890 – 2-a de septembro, 1969) estis vjetnama ŝtatisto, ĉefministro (1954) kaj prezidento (1954 – 1969) de Nord-Vjetnamio.
Li fariĝis komunisto kiam li loĝis en Britio kaj Francio (1915 – 1927).
En Francio en 1918 Ho Chi Minh kampanjis por sendependiĝo kaj en 1919 li peticiis la pac-konferencon de Versajlo, Francio, postulante egalrajtojn por Hindoĉinio.
Poste li iĝis fondanta ano de la Franca Komunista Partio, kaj pasigis tempon en Moskvo.
Li translokiĝis al Hongkongo, kie li fondis la Hindoĉinan Komunistan Partion.
Li prenis la nomon Ho Chi Minh (li, kiu lumigas) kaj revenis al Vjetnamio en 1941 kaj deklaris sendependiĝon. Li gvidis la movadon Viet Minh por sendependiĝo kaj sukcese batalis kontraŭ Francio inter 1946 kaj 1954.
Li fariĝis prezidento de Nord-Vjetnamio je la 2-a de marto 1946. Je la 6-a de marto li subskribis interkonsenton laŭ kiu Francio akceptis Vjetnamion kiel sendependan ŝtaton.
Dum la 1960-aj jaroj li batalis por la reuniĝo de Norda kaj Suda Vjetnamo. Li gvidis preskaŭ senĉesan militon kontraŭ Francio kaj poste Usono ĝis sia morto en 1969.
Ho Chi Minh kaj Esperanto [redakti]
Laŭ artikolo de Ĉina Radio Internacia, Ho Chi Minh interesiĝis pri esperanto kaj eĉ povis paroli ĝin. En la artikolo, oni povas legi :
|
Aliaj projektoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.time.com/time/time100/leaders/profile/hochiminh.html
http://freelao.tripod.com/id42.htm
http://www.vietquoc.com/0007VQ.HTM
http://www.nytimes.com/learning/general/onthisday/bday/0519.html

