Nuklea akcidento de Ĉernobilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reaktoro n-o 4 en Ĉernobilo septembro 2006.
La pozicio de la nuklea centralo proksime de la urbo Pripjato.
Satelitofoto de la regiono de 1997.

La nuklea akcidento (kelkfoje ankaŭ nomata katastrofo) de Ĉernobilo okazis la 26-an de aprilo 1986 en la nuklea centralo Lenino en la tiama Sovetunio, nuna Ukrainio. Iuj komparas ĝin kun la eksplodoj en HiroŝimaNagasako, eĉ asertas, ke ĝi estis "pli ol tricentoble pli forta" - sed tiu aserto estas senbaza, ja en Ĉernobilo okazis ne nuklea, sed vapora eksplodo pro varmigo pro nekontrolata nuklera reakcio, kun elĵeto de radioaktivaj substancoj. La kompleta vero pri tiu afero estas hodiaŭ ne jam konstatebla, kaj eble neniam estos.

Lokiĝo[redakti | redakti fonton]

La nuklea centralo situas en Ukrainio, ĉe komunumo Pripjatj, je 16 km nordokcidente de Ĉernobilo kaj je 104 km de Kievo, apud la belorusia landlimo. Ĝi konsistis el kvar reaktoroj, po 1000 megavattoj, kiujn oni ekfunkciigis inter 1977 kaj 1983.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du konfliktantaj teorioj pri la kaŭzoj de la akcidento.

  • La unua aperis en aŭgusto 1986 kaj premisas ke la akcidenton kaŭzis nur la ĉernobilaj fakuloj, aŭ eĉ simpla deĵoranto, kiuj volis ekfunkciigi sekuran sistemon, du jarojn post la ekfunkcio de la centralo. La fakulo(j) malŝaltis la rezervan akvomalvarmigan sistemon de la reaktoro, la alarmigilojn, la energioreguligan sistemon kaj eltiris preskaŭ ĉiujn reguligajn stangojn el la reaktora kerno, dum oni plufunkciigis la reaktoron je 7%-a efikeco. Ili plugravigis tiujn erarojn (pekojn) kaj tio kondukis al tio, ke ili perdis la regon pri la ĉenreakcio en la reaktora kerno.

Laŭplane necesis registri karakterizojn de estingata reaktoro, sed la deĵoranto forgesis ĝustatempe ŝalti la registrilojn, kaj, timante punon pro neplenumo de eksperimento, li intence malŝaltis ĉiujn sekursistemojn por rapide plifortigi la reaktoron, por poste denove poiomete estingi ĝin, registrante la parametrojn. Tamen la ĉenreakcio iĝis nekontrolata.

  • La dua teorio, proponita de Valerij Legasov en 1991, imputas la katastrofon al difekto de la reaktora dezajno, precipe de la reguligaj stangoj.
  • Ambaŭ komisionoj estis sub la influo de gravaj premgrupoj, inkluzive la reaktorkonceptistojn, la centraldungitaron kaj la sovetian registaron. Kelkaj sendependaj fakistoj nun kredas ke neniu teorio tute pravas.

Akcidento[redakti | redakti fonton]

Mapo de la plej radiitaj lokoj per Cezio-137 en 1996 pro la nuklea akcidento en la centralo de Ĉernobilo

La 26-an de aprilo iom post meznokto, je 01:23:58 (ukraina horo), okazis eksplodoj kaj grandega fajrobulo en la kvara reaktoro kaj ĝi forĵetis la malpezmetal- kaj betonkovraĵon (tegmenton) aeren, por poste refali sur la reaktorkernon, ĝin rompante. En kvin sekundoj, ĝia potenco pli ol miloble kreskis.[1]

Du minutojn pli poste (01:26 h) fajra alarmo estis aktivigata, du pliajn minutojn poste (01:28 h) alvenas la centrala fajrobrigado kaj naŭ minutojn pli poste (01:35 h) aldone la publika fajrobrigado el la prokima urbo Pripjatj, kiu distancas je 3 kilometroj. La respondecaj teknikistoj ne tuje kaptis la akcidentan amplekson. Ankoraŭ je la kvara horo, Viktor Briuĥanov, la centrala estro, telefonis al la rusa ministro pri energio deklarante ke la reaktorkerno verŝajne ne suferis damaĝon.[2] Tial fronte al la vigla fajro la centralaj kaj urbaj fajrobrigadanoj intervenis sen ajna protekto kontraŭ joniga radiado, kun nuraj kutimaj fajroprotektaj ekipaĵoj: katunaj vestoj kaj pantalonoj, gantoj, botoj kaj plastaj kaskoj. Nek dozometroj, nek kontraŭradiaj vestoj, ili ja neniel sciis pri radiadoj, kaj kiel sin protekti kontraŭ tiujn.[3] La fajron oni rapide sufokis, sed ankaŭ hororan vidon oni konstatas: la reaktoro estas fendita kaj ĝia grafito miksita kun la reakcia nuklea brulaĵo formas magmon kiu haladzas atmosferen fumnubon saturita je radioaktivaj eroj (ĝis 1 kilometro alte).

Loĝantara transloĝigo[redakti | redakti fonton]

Oni komencis transloĝigi la loĝantaron de Pripjatj (30.000 homoj), la 27-an de aprilo. Komence la oficistoj provis kaŝi la situon, sed la 28-an de aprilo, la svedaj observaj stacioj mezuris nenormale grand-radioaktivajn ventofluojn kaj ili postulis klarigon fare de la soveta registaro, kiu rekonis la fakton pri akcidento de la ĉernobila nuklea centralo. La danĝero de radioaktiva poluado kaŭzis internacian indignon. Nur la 4-an de majo oni povis bridi la radiantan varmon kaj radioaktivecon el la reaktora kerno. Sovetunio sciigis publike pri la akcidento la 6-an de majo. Dum la sama jaro, oni provis izoli la forte radiantan reaktoran kernon per betona sarkofago.

Laŭ registaraj fontoj, la ĉernobila akcidento kaŭzis tujan morton de pli ol 30 homoj. Du el ili mortis pro la eksplodo kaj la fajro, 29 mortis pro radioaktiva radiado. Suferis ĉ. 200 homoj je radi-malsano, multaj el ili pli poste mortis.

La aeron poluis 8 tunoj da radioaktiva materialo, kiu kaŭzis pli grandan radioaktivadon ol la atombomboj de Hiroŝimo kaj Nagasaki. Parton de la radiantaj materialoj la vento forportis super Belorusion kaj Ukrainion, en okcidentan direkton. Oni mezuris pligrandiĝantan radioaktivadon en Italio kaj Francio (kvankam la pariza registaro tute negis tion) kaj eĉ en Nord-Ameriko. Nuntempe en kelkaj areoj de Skotlando, ŝafaĵoj restas nemanĝeblaj pro la troa radioaktiva proporcio, konsekvenca de la ĉernobila nubo.

La efikoj je la medio estis treege gravegaj proksime al la ĉernobila bazo: la grundo kaj la grundakvo grave poluiĝis en areo de 32 km kaj oni devis forloĝigi ĉ. 135.000 loĝantojn el la 780 km2-a ĉirkaŭo.

En la sekvaj jaroj post la akcidento, naskiĝis multaj monstrenaskitoj (misformituloj), ekz. kun membro- kaj kranio-miskreskoj aŭ/kaj blinde. Oni devas alkalkuli plurmil da kanceraj mortoj pro la aerodisvastigitaj radioaktivaĵoj.

La akcidento de Ĉernobilo estis plago por la atomcentrala programo de Sovetunio kaj en multaj landoj de Eŭropo fortigis la reziston kontraŭ la nukleaj centraloj.

Viktimoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj organizaĵoj (registaraj, ne-registaraj kaj UN-aj) eldonis kontraŭdirajn recenzojn pri la viktimkiomoj. La nuklea demando ankoraŭ estas tre tikla nuntempe, pro la venonta nova generacio de reaktoroj burĝonanta tutmonde. Kio certas, tio estas ke neniam iu scios la precizan veron.

Laŭ IAEO kaj MOS[redakti | redakti fonton]

La Internacia AtomEnergia Organizo, UN-a proparolanto pri nuklea energio, aperigis la 5-an de septembro 2005 raporton en kiu legeblas:
Sume, eble 4.000 homoj mortos pro kontaktiĝo al la radiado depost la akcidento kaj 47 viktimoj tuje mortis. Tiu bilanco estas do multe malpli grava ol la antaŭaj konjektoj kiuj konsideris plurajn dekmilojn da eblaj mortoj.

La travivaj ŝancoj por la kuracatoj kiuj suferas tiroidajn kancerojn estas po 99%. Aldone, la raporto konkludas ke nenia signo nek probablo indikas fekundproblemojn aŭ heredajn misformaĵojn depost la radioaktiva submetito.

Krome, la referaĵo atentigas ke la popola emo estas atribui ĉiajn siajn malsanojn al la radioaktiva submetado kaj emfazas ke la psikan sanon de la lokaj loĝantoj ĉio-ĉi influis kaj konsekvence ili ne sufiĉe konfidis sian propran sanstaton kaj havis troajn timojn pri sia vivadtempo.

Michael Repacholi, delegito de l' Monda Organizaĵo pri Sano, deklaris ke La akcidentefektoj pri sano estis teruraj, sed finfine la efektoj ĉe homara sano estas fore malpli gravaj ol la tujaj konjektoj.

Laŭ 1998-a studo de la MOS, el 17.000 likvidantoj (tiuj kiujn oni ordonis/petis manipuli proprariske la kernajn radioaktivegajn erojn por ĉesiĝi ties disseminadon. Tien oni sendis homojn ĉar robotoj ne povis elteni la radioaktivecon). Mortis 212.

En aprilo 2006, oni eldonis definitivan version de tiu raporto kiu malakrigis la dirojn kaj indikis ke tiuj taksoj estas tre necertaj.

Kofi Annan parolis pri sep milionoj da trafitaj homoj.[4]

Laŭ Greenpeace kaj ceteraj NROj[redakti | redakti fonton]

Vladimir Tĉuprov, prezidento de la rusa sekcio de Greenpeace (Verda paco), deklaris ke tiu recenzo nur celis ideologie subteni la rusan baldaŭan konstruon de 30 novaj nukleaj reaktoroj dum po 75% da rusoj malakceptas tiajn enradikigojn apud siaj hejmoj.

Angelika Claussen, prezidento de la germana IPPNW (International Physicians for the Prevention of Nuclear Warfare - Internacia kuracistaro por evito de nuklea milito), deklaris ke tiuj ciferoj estas subtaksitaj kaj tute malpravaj.

Laŭ IPPNW Pli ol 10.000 viktimojn tiroidaj kanceroj trafis kaj 50.000 pliajn kazojn oni atendas. Tuteŭrope, oni konstatis proksimume 10.000 misformajn (monstrajn) bebojn kaj 5.000 suĉinfanajn forpasojn. Cetere, ili klamas ke tre cinikas riproĉi al rusaj, belorusaj kaj ukrainaj popoloj viktiman pensmanieron kaj ilin konsili pli bone nutri kaj plisanigi iliajn vivmanierojn.

La ekologia kaj kontraŭatoma NRO Greenpeace forte kritikis tiun recenzon kaj ties metodon kaj prezentis bilancon kiu taksas proksimumajn 293.000 mortojn inter 1990 kaj 2004 en nuraj Ukrainio, Rusio kaj Belorusio. Ili ankaŭ deklaris, ke la plej horora aĵo kiu rezultis de la reaktora eksplodo de Ĉernobilo, tiu ne estis radioaktiveco, sed mensogo.

La institucio por Ĉernobilo kaj la projekto de konstruo de ŝirmo[redakti | redakti fonton]

La institucio por la ŝirmo ĉernobila (Chernobyl Shelter Fund) estis kreita en 1997 dum la kunigo G8 en Denvero por krei la fondaĵon de konstruo de ŝirmo Shelter Implementation Fund. La projekto de konstruo de ŝirmo Shelter Implementation Plan celas la transformon de la loko en sendanĝeran lokon per stabiligo de la sarkofago, kaj poste per la konstruo de New Safe Confinement (NSC). Unua kosto por SIP estis 768 milonoj de usonaj dolaroj. SIP-on kondukis la industria grupo Bechtel, Battelle, kaj Electricité de France. La koncepto por NSC konsistas el tegmento arka, konstruita for de la ŝirmo por protekti ĝin kontraŭ fortaj radiadoj. Tiu tegmento estos ŝovita super la sarkofago. NSC estos la plej granda movebla strukturo konstruita. En la eko de 2008 ĝi estos konstruita laŭ la projekto.

Dimensioj Larĝo: 270 m Alto: 100 m Longo: 150 m

La reakiro de la ekologiaj, sociaj, ekonomiaj konsekvencoj de la katastrofo[redakti | redakti fonton]

La programo de la Unuiĝintaj Nacioj por la disvolviĝo lanĉis en 2003 apartan programon por la disvolviĝo de regionoj afektataj de la akcidento. Bazita sur la raporto de la Unuiĝintaj nacioj, « La konsekvencoj de la nuklea akcidento de Ĉernobilo, por strategio de reakiro » (2002), la Programo de Reakiro kaj Disvolviĝo de la Regionoj afektitaj de Ĉernobilo (Chernobyl Recovery and Development Programme, CRDP) instigas la daŭripovan disvolviĝon de tiuj regionoj. Ekde 2003, 190 projektoj de disvolviĝo kreiĝis en la fakoj de edukado, sano, naturmedio kaj juneco en la 4 regionoj la plej afektitaj: Kievka, Rivnienska, Tchernihiska kaj Zhytomyrska.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la atesto de Vasilij Nesterenko, vidita en la verko La silencoj de Ĉernobilo
  2. Laŭ la libro de Nicolas Werth La Rakonto
  3. La Cernobila Ruiniĝo filmdokumento de K. Langbein, J. Kamienski, M.F. Han, L. Antonienko, S. Toshida
  4. « Chernobyl is a word we would all like to erase from our memory. [But] more than seven million of our fellow human beings do not have the lŭury of forgetting. [...] 3 million children require treatment and many will die prematurely. »

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Ĉernobil. Jurij Ŝĉerbak. Tradukis E. Ŝevĉenko, A. Ĵuravljov. Moskva. 1990. 398 paĝoj. Klarigo: Fascina prezento de la homa fono al la nuklea akcidento en 1986.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.